Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 923:
Amike, Martin - [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 17:03, 25 mar. 2020 (UTC)
 
Vi plene pravas, Martin, kaj bone atentas kiel ĉiam! Mi en Germanio daŭre estas neinfektita, kvankam mi kiel kuracisto en praktikejo estas inter la malmultaj lastaj kiu ankoraŭ laboras, hejmensendis la febrantan purigistinon kaj nun mem kvarfoje tage desinfektas la praktikejon, kaj miajn manojn antaŭ ĉiu paciento, kompreneble tenas altan distancon, instalis duan atendejon kaj rearanĝis la pacientojn tiel ke neniu rajtas veni sen konfirmita invito, kaj laŭplane neniu vidu alian pacienton... Tamen ankaŭ mi nun havas iom pli da tempo, ĉar multe pli ofte ol normale pacientoj lastsekunde malanoncas sian venon ... mi supozas ke mi jam ne plu perlaboras monon, sed nur laboras por financi la lupagon de la praktikejo. Sed tiel estas la tempoj - '''Koran bonŝancon al vi'''!!! --[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 19:41, 25 mar. 2020 (UTC)
 
PS: Eble vi rimarkis, ke honore al la mortintoj en la [[provinco Bergamo]] mi investis miajn liberajn minutojn dum la lastaj 10 tagoj en transformo en decajn artikolajn ĝermojn de la tekstoj pri la provincaj komunumoj - komencinte en [[Alzano Lombardo]], aparte forte frapita. La kronvirusa apatio vere multe influas la ĉiutagon.