Gunnar R. Fischer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Paculo (diskuto | kontribuoj)
"Kreski" estas netransitiva... Eĉ se ĝi estus transitiva, ĝia transitiveco, kiel almenaŭ ŝajnas al mi, estus senutila ĉi-okaze.
Linio 4:
|dato de naskiĝo = nekonata
}}
'''Gunnar R. FISCHER''' (ankaŭ konata kiel '''DĴ Kunar''') lernis Esperanton kiel duan gepatran lingvon de sia patro. Naskita en [[Münster]] ([[Vestfalio]], parto de [[Germanio]]) kaj kreskitakreskinta en [[Nordwalde]] ĉe Münster, li translokiĝis post la lernejo al [[Paderborn]] por studi tie en la universitato ekonomikan [[informadiko]]n. De [[1996]] ĝis [[2003]] li estis kunorganizanto de la [[Internacia Seminario]] (IS), unu de la plej grandaj junularaj [[Esperanto-Renkontiĝo|Esperanto-renkontiĝoj]], kiu okazas ĉiujare ĉirkaŭ silvestro. Dum kvin jaroj li ankaŭ estis en la estraro de la [[Germana Esperanto-Junularo]] (GEJ), el ili unu jaron kiel prezidanto.
 
Intertempe [[Esperanto-muziko]] ricevas pli kaj pli grandan gravecon por li. Li surmetas sub la nomo [[DĴ Kunar]] la muzikon en diskoteko, sidas kiel produktanto antaŭ la hejma komputilo kaj rolas kiel kantisto, akompana gitaristo kaj tekstotradukisto en la rokgrupo "[[La Kuracistoj]]". Plie li recenzas KDjn kaj estas libera kunlaboranto de la Franca muzikeldonejo "[[Vinilkosmo]]": Tie li plenigas multspecajn taskojn kiuj koncernas novajn publikigojn - de la estigo de kontaktoj inter artistoj kaj eldonejo kaj la prijuĝado de demomaterialo ĝis la plej diversaj aktivecoj en la interreto.