Gunnar R. Fischer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Paculo (diskuto | kontribuoj)
"Kreski" estas netransitiva... Eĉ se ĝi estus transitiva, ĝia transitiveco, kiel almenaŭ ŝajnas al mi, estus senutila ĉi-okaze.
Paculo (diskuto | kontribuoj)
Laŭ PMEG, "gepatra" tradicie signifas "de ambaŭ gepatroj". Ĉi tie tamen temas nur pri patro. https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/ge.html
Linio 4:
|dato de naskiĝo = nekonata
}}
'''Gunnar R. FISCHER''' (ankaŭ konata kiel '''DĴ Kunar''') lernis Esperanton kiel duan gepatrandenaskan lingvon de sia patro. Naskita en [[Münster]] ([[Vestfalio]], parto de [[Germanio]]) kaj kreskinta en [[Nordwalde]] ĉe Münster, li translokiĝis post la lernejo al [[Paderborn]] por studi tie en la universitato ekonomikan [[informadiko]]n. De [[1996]] ĝis [[2003]] li estis kunorganizanto de la [[Internacia Seminario]] (IS), unu de la plej grandaj junularaj [[Esperanto-Renkontiĝo|Esperanto-renkontiĝoj]], kiu okazas ĉiujare ĉirkaŭ silvestro. Dum kvin jaroj li ankaŭ estis en la estraro de la [[Germana Esperanto-Junularo]] (GEJ), el ili unu jaron kiel prezidanto.
 
Intertempe [[Esperanto-muziko]] ricevas pli kaj pli grandan gravecon por li. Li surmetas sub la nomo [[DĴ Kunar]] la muzikon en diskoteko, sidas kiel produktanto antaŭ la hejma komputilo kaj rolas kiel kantisto, akompana gitaristo kaj tekstotradukisto en la rokgrupo "[[La Kuracistoj]]". Plie li recenzas KDjn kaj estas libera kunlaboranto de la Franca muzikeldonejo "[[Vinilkosmo]]": Tie li plenigas multspecajn taskojn kiuj koncernas novajn publikigojn - de la estigo de kontaktoj inter artistoj kaj eldonejo kaj la prijuĝado de demomaterialo ĝis la plej diversaj aktivecoj en la interreto.