Sen Rodin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
referenco
Informo pri la esperantiĝo de Sen Rodin
Linio 8:
 
Li forpasis pro la [[COVID-19|kronvirusa]] pandemio.<ref>https://sezonoj.ru/2020/03/nekrologo-45</ref> Li estis la edzo de [[Júlia Sigmond]].
 
==Esperantiĝo==
Kiel Sen Rodin mem rakontis, lia esperantiĝo okazis dank' al Mirza Marchesi:
 
"Mirza Marchesi naskiĝis en Padova en [[1892]] kaj mortis en [[Padova]] en [[1953]]. Ŝi estis ekde la infanaĝo la plej intima amikino, kvazaŭ fratino, de mia patrino (Carmen Cassinis). En nia familio ni ĉiuj nomis ŝin "onklino", kaj fakte vere ŝi estis adoptita onklino.
Ekde la 20aj jaroj ŝi estis tre estimata kaj amata elementa instruistino (kiel mia patrino), kaj pasia esperantistino. Ŝi loĝis kun fratino en Padova, ĉe la bordo de Bacchiglione (bakiljone) - eta branĉo de la ĉefa rivero [[Brenta_(rivero)|Brenta]]. Ĉiun someron ŝi partoprenis E-kunvenojn kaj kongresojn, kaj je sia reveno gastis ĉe ni kaj detale rakontis pri siaj spertoj, ravante la tutan familion. En 1926 ŝi mirinde tradukis [[Pinokjo|La aventuroj de Pinokjo-n]], poste eldonitaj en [[1930]]. En la lastaj 40-aj jaroj ŝi edziniĝis al meksika esperantisto - emerita generalo - kaj ekloĝis en [[Meksiko]]. Bedaŭrinde ŝi grave malsaniĝis, en [[1952]] devis reveni al Padova, kie ŝi mortis en 1953.Mi estis la lasta el tri gefiloj. Je mia naskiĝo ([[1932]]) miaj fratinoj estis jam 10- kaj 11-jaraj. Do mi memkompreneble iĝis la (tre dorlotita) "princeto" de la familio. Tiutempe en la veneta regiono la plej uzata lingvo estis la tre bela veneta dialekto. Tio okazis ankaŭ en mia familio, kun unu sola escepto: mi. Jen bizara situacio: ĉiuj familianoj inter si parolis dialekte, la gepatroj inter si franc-lingve (pri rezervitaj aferoj); nur mi devis paroli kaj esti alparolata ital-lingve! Tre embarasige por mi, kiu kompreneble ekmalamis tiun "lernejan trudatan lingvon". Tion klare perceptis onklino Mirza, kiu tagon demandis de mi: "Ĉu ci ŝatus lerni Esperanton?" Mi - jam enamiĝinta al ŝi kaj al tiu lingvo, kiun mi taksis mirinda, fabela muziko - entuziasme akceptis.
Tiel okazis, ke mi 8-jara, dum unu jaro lernis E-on sidante ĉe Mirza sur la herboza bordo de Brenta, kies lantaj akvoj solene fluadis antaŭ ni. La sola uzata teksto esti ĝuste Pinokjo, kiun la onklino legadis kaj klarigis per sia dolĉa, karesema voĉo. Kaj sur kajereto ni notis perkrajone regulojn, dezinencojn, radikojn ... Jen kial ekde 1940 E-o iĝis mia vera "unua kor-lingvo": per ĝi mi ekparolis, ekpensis, ekverkis, kaj poste mi havis du mirindajn edzinojn ambaŭ E-istinojn - la unua bulgara, la dua hungara - du gefilojn ambaŭ denaske E-parolantojn, ktp. Nun, por dece fermi longan teran vojaĝon, mi kaj mia edzino ([[Julia Sigmond]], siavice verkistino-poetino) ĵus elldonis la romanon Libazar' kaj Tero. Ni verkis ĝin kune per trijara laboro ŝvitiga sed feliĉiga.
Amoplena vivo, kontentiga verkado ... finkalkule mi ĉion ĉi ŝuldas al mia onklino Mirza Marchesi, kies memoron mi flegas kaj veneras."
 
==Verkoj==