Norda marelefanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
 
==Priskribo==
[[File:E-seal Mom and pup, Piedras Blancas 2009.jpg|thumb|300px|maldekstre|Patrino kaj ido, Marrezervejo Piedras Blancas (Blankaj Ŝtonoj).]]
La granda masklo de Norda marelefanto tipe pezas 1,500–2,300 kg kaj estas 4–5 m longa, kvankam kelkaj maskloj povas pezi ĝis 3,700 kg.<ref> Beer, Encyclopedia of North American Mammals: An Essential Guide to Mammals of North America. Thunder Bay Press (2004), ISBN 978-1-59223-191-1. </ref> Inoj estas multe pli malgandaj kaj povas gami el 400 ĝis 900 kg en pezo, aŭ ĉirkaŭ unu triono de la maso de la masklo, kaj longas el 2.5 ĝis 3.6 m.<ref>[https://naturalhistory.si.edu/mna/image_info.cfm?species_id=184 Mirounga angustirostris. Northern Elephant Seal. A 22 ft (7 m) individual was reported by Scammon in 1874.] Smithonian National Museum of Natural History </ref> La sudaj marelefantoj estas averaĝe pli grandaj ol tiuj de la norda specio, sed la inoj de ambaŭ specioj estas samgrandaj, kio indikas pli altan nivelon de seksa dimorfismo en la suda specio.<ref> Novak RM (1999). Walker's Mammals of the World (6th ed.). Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-5789-8. </ref> Norda marelefanto tipe vivas ĉirkaŭ 9 jarojn.<ref>[https://www.nationalgeographic.com/animals/mammals/group/elephant-seals/ "Elephant Seals | National Geographic".] 10a de majo 2011. Alirita la 28an de marto 2020. </ref> Kaj plenkreskuloj kaj junuloj de marelefantoj estas striecaj kaj nigrecaj antaŭ [[mudo]]. Postmude, ili ĝenerale havas arĝentecan al malhelgrizan mantelon kiu fadiĝas al brunec-flava kaj bruneca. Masklaj plenkreskuloj havas senharajn kolojn kaj brustojn makulitaj je rozkoloro, blanka kaj helbrunaj. Idoj estas ĉefe nigraj naske kaj mudas al arĝentgriza post elmamigo.