Fondumo Esperanto-säätiö: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Kicior99 (diskuto | kontribuoj)
e +
Linio 1:
'''Fondumo Esperanto,''' oficiale registrita kiel '''''Fondumo''' '''Esperanto-säätiö''''' (''säätiö'' estas la finna vorto por ''Fondumo''), estas Finnlanda [[fondumo]] establita en [[1955]]. Ĝian bazan kapitalon donacis la geedzoj Marke kaj [[Vilho Setälä]]. D-ro Vilho Setälä (1892–1985) estis unu el la plej gravaj [[Listo de finnaj esperantistoj|finnaj esperantistoj]] de la pasinta jarcento.
 
Kvankam ĝi nuntempe ne plu eldonas librojn, dum la vivo de Setälä la Fondumo estis grava esperanta libro-eldonejo, kiu i.a. eldonis represojn de romanoj de [[Jean Forge]], verkojn de [[Adolf Holzhaus]] pri Zamenhof kaj Esperanto, la esperantan tradukon de ''[[Kalevala]]'' (1964) kaj plurajn lernilojn, inter kiuj la plej disvastigita estas la tutmonde uzebla lernolibro ''[[Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto]]'' de Vilho Setälä (unua eldono 1958).
 
La Fondumo estas memstara jura persono, aganta sub la kontrolo de Registrejo de Fondumoj, kiun prizorgas Administracio de Patentoj kaj Registroj sub la Finnlanda Ministerio de Justico.