Idoj de Orfeo: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
En vilaĝo Brej loĝas mutulino Rika, kiu laboras ĉe la loka bienulo. Foje ŝi revenas hejmen kaj trovas sur la tablo kesteton kun bebo, knabeto. Ŝi nomas lin [[Moseo]], edukas lin kun helpo de la bienul-edzino kaj loka pastro. Kiam ili malkovras lian muzikan talenton, ili instruas al li flutadon. Foje nokte dum neĝa blovado la flutado allogas viron kun violonĉelo, kiu perdis la vojon. Li eniras, kiam ankoraŭ sonas la flutado, kaj ludas iom per sia violonĉelo, kio ravas la knabon. La viro, granda artisto Kóvacs, kiu pro atakoj de [[apopleksio]] ne povas plu publike koncerti, restas en la domo kiel „oĉjo“, instruas la knabon ĝis lia 18-a jaro, kiam la lasta apopleksia atako lin mortigas. Sed tiam la knabo mem jam estas granda artisto.
 
En la [[PrusioPrusujo|prusiaprusuja]] loĝloko [[Prösen]] vivas doktoro Stuthejm, kiun oni foje vokas al gastejo, kie ebriiĝis cirkisto. Li venas malfrue, la viro jam estas morta, venenita de alkoholo. En lia cirka veturilo oni trovas 16-jaran knabon kun rompita pusanta kruro, ĉar la avara patro rifuzis venigi kuraciston. Doktoro Stuthejm resanigis la knabon, adoptis lin kaj faris amiko de sia nepeto Teodoro. Kiam montriĝis, ke la knabo havas muzikan talenton, oni igis lin studi pianludon.
 
En pensiono de la geedzoj Bus en [[Hago]] vivas Johano, la viro, kiu rakontis fabelojn al la unua knabo sur la insulo. Surstrate li aĉetas bildlibrojn por du malriĉaj knaboj kaj por la tria [[turbo]]n. Poste li forpelas malicajn knabojn, kiuj turmentas ebrian viron en parko kaj forkondukas lin al sia pensiono. Kiam la viro sobriĝis kaj rakontis sian historieton, montriĝas, ke li estas la kuiristo Ivan, kiu zorgis pri la unua knabo. Estis feliĉo, ke li tiam ebriiĝis, ĉar lia ŝipo poste dronis kun ĉiuj maristoj. El la knabo fariĝis fama violonisto, kiu eĉ vizitis Ivanon sur lia nova ŝipo. La knabo diris, ke li ne povas trovi siajn gepatrojn, ĉar li ne scias ilian nomon, nek la nomon de la insulo, tion povus scii nur Johano, kiun ili gastigis unu monaton. Johano konfirmis, ke li estas tiu viro, kaj por akiri monon por sia vojaĝo al Rusio, ili alivestis sin kiel [[Don Kiĥoto]] kaj [[Sanĉo Panza]] kaj faris rajdantan reklamilon por Haga ekspozicio. La enspezoj de la ekspozicio kvarobliĝis, do ilia salajro povis esti alta, sed montriĝis, ke Johano estas posedanto de lotilo, kiu gajnas 50 000 [[guldeno]]jn. Ili tuj povis ekvojaĝi.