Edgar Varese: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de buloj, +Informkesto, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
 
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[File:Edgard Varese.gif|thumb|Edgard Varèse.]]
[[FileDosiero:Edgard Varèse in 1915 (retouched)Varese.jpggif|thumbeta|Edgard Varèse en 1915.]]
[[Dosiero:Edgard Varèse in 1915 (retouched).jpg|eta|Edgard Varèse en 1915.]]
'''Edgar''' (aŭ '''Edgard''') '''VARÈSE''' (naskiĝis la [[22-a de decembro]], [[1883]], mortis la [[6-a de novembro]], [[1965]]) estis en [[Francio]] naskita [[komponisto]], kiu transmigris al [[Usono]] en [[1915]], kaj estiĝis usona civitano en [[1926]].
 
Dum siaj unuaj jaroj en Usono li kunvenis kun gravaj kontribuantoj al la usona muziko, kiuj spronis liajn ambiciojn uzi novajn [[elektronika muziko|elektronikajn muzikinstrumentojn]], [[direktisto (muziko)|direkti]] [[orkestro]]jn, kaj fondi la [[Nova Simfonia Orkestro|Novan Simfonian Orkestron]]. Proksimume en tiu tempo Varèse ankaŭ ekverkis pri sia unua komponaĵo en usono, ''[[Amériques]]'', kiu finiĝis en [[1921]]. Kiam li finis ĉi tiun verko Varèse kune kun [[Carlos Salzedo]] fondis la Internacian Gildon de Komponistoj, dediĉatan al la ludado de novaj komponaĵoj de kaj amerikaj kaj eŭropaj komponistoj, por kiu li komponis multajn el liaj verkoj por orkestraj instrumentoj kaj voĉoj, precipe dum la unua duona de la [[1920-aj jaroj]] li komponis ''[[Offrandes]]'', ''[[Hyperprism]]'', ''[[Octandre]]'', kaj ''[[Intégrales]]''.
 
En 1928, Varèse revenis al Parizo por aliigi unu de la partoj en ''Amériques'' por integri la antaŭnelonge konstruitan [[Ondes martenot]]. Varèse sekvis ''Amériques'' komponanta ĉirkaŭ [[1930]] sian plej faman ne-elektronikan verkon, titolitan ''[[Ionisation (Varèse)|Ionisation]]'', kiu estis la unua verko reliefiganta sole [[perkuto|perkutaj]]n instrumentojn. Kvankam uzante instrumentojn jam ekzistantajn, ''Ionisation'' komponiĝis por esplori novajn sonojn kaj metodojn krei ilin. En [[1933]], kiam Varèse estis ankoraŭ en Parizo, li skribis al la [[Fondaĵo Guggenheim]] kaj [[Bell-Laboratorioj]] en klopodo ricevi financan subtenon por disvolvi atelieron de [[elektronika muziko]]. Lia sekva komponaĵo, ''Ecuatorial'', efektivigita en [[1934]], enhavis partojn por [[teremino]]j, kaj Varèse, anticipanta la sukcesan ricevon de unu el la sponsoraĵoj, avide revenis al Usono fine efektivigi sian elektronikan muzikon.
 
Varèse verkis sian ''Ecuatorial'' por du fingrotabulaj [[teremino]]j, [[baso (muzika)|basa]] kantisto, [[blovinstrumento]]j kaj perkutaj instrumentoj komence de la [[1930-aj jaroj]]. Ĝia unua prezento okazis je la [[15-a de aprilo]] [[1934]], sub la taktobastono de [[Nicolas Slonimsky]]. Tiam Varèse foriris de [[Novjorko]], kie li vivadis ekde [[1915]], kaj translokiĝis al [[Santa Fe]] ([[Nov-Meksiko]]), [[San-Francisko]] ([[Kalifornio]]) kaj [[Los-Anĝeleso]] ([[Kalifornio]]). En [[1936]] li verkis ''[[Density 21.5]]''. Kiam fine de [[1938]] Varèse revenis al Novjorko, [[Lev Termen]] jam estis reirinta al [[Rusio]]. Ĉi tio detruis Varèse, kiu esperis labori kun Termen pri perfektigo de lia instrumento. Varèse ankaŭ varbis por [[teremino]]j dum siaj okcidentaj vojaĝoj kaj demonstraciis unu ĉe prelego en la Universitato de Nov-Meksiko en [[Albuquerque]] je la [[12-a de novembro]] [[1936]]. La [[Universitato de Nov-Meksiko]] havas RCA-tereminon, kiu eble estas ĝuste tiu ĉi instrumento.
 
Kiam, en la malfruaj [[1950-aj jaroj]], al Varèse turniĝis eldonisto pri disponebligo de ''Ecuatorial'', oni povis trovi nur tre malmultajn tereminojn (por ech ne paroli pri fingrotabulaj tereminoj). Tial Varèse reverkis kaj rebaptis la muzikaĵon por la instrumento ''[[Ondes martenot]]''.
Ĉi tiu nova versio estis premiere prezentita en [[1961]].
 
== Verkoj ==
* ''Un grand sommeil noir'' (1906)
* ''Amériques'' (1918-21)
* ''Offrandes'' (1921)
* ''Hyperprism'' (1922-23)
* ''Octandes'' (1923)
* ''Intégrales'' (1924-25)
* ''Arcana'' (1925-27)
* ''Ionisation'' (1929-31)
* ''Ecuatorial'' (1932-34)
* ''Density 21.5'' (1936)
* ''Tuning Up'' (1947)
* ''Dance por Burgess'' (1949)
* ''Déserts'' (1950-54)
* ''Poème électronique'' (1957-58)
* ''Nocturnal'' (1961)
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Varese, Edgar}}
 
[[Kategorio:Francaj komponistoj]]
[[Kategorio:Usonaj komponistoj]]