Ĉina piedpilkado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e wikidata interwiki
Vulgaristo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Image:Shuihu5.PNG|thumb|240px|Cuju-ludo dum la [[15-a jarcento]] [[Ming-dinastio]], el presita libro ''[[Ĉe akvorando]]''.]]
[[Image:Ming-Emperor3.jpg|thumb|right|240px|[[Yongle]]-[[imperiestro]] (r. [[1402]]-[[1424]]) de la [[Ming-dinastio]] observas cuju-ludadon.]]
 
'''Ĉina piedpilkado''' ([[Ĉina lingvo|ĉine]]: 蹴鞠 ''cùjú''; [[Esperantigo_de_vortoj_el_ĉina_fonto#Sistemo_de_El_Popola_Ĉinio|EPĈ-a metode]] ''cuĝju'' signifanta 'piedbat-pilkado') estis [[piedpilkado|piedpilka]] [[sporto]] en la antikva [[Ĉinio]]. Oni ludis ĝin per [[ledo|leda]] [[pilko]]. Ĝiaj praformoj eble estis ludataj per [[ŝtono|ŝtona]] pilko.
 
En multaj lokoj de Shanxi-provinco oni elterigis ŝtonajn pilkojn, el kiuj iuj pezas je du kilogramoj, aliaj je nur 90 gramoj. Ĉar ili ŝajne ne estis uzataj por ludo, arkeologoj konjektis, ke antikvuloj kunligis du aŭ tri ŝtonajn pilkojn kun leda rubando, tenis unu ŝtonan pilkon, svingis la rubandon super la kapo kaj ĵetis ĝin al besto aŭ malamiko por ĉirkaŭvolvi iliajn piedojn kaj kapti ilin. En Banpo-ruino de Shaanxi (Ŝenŝji)provinco oni elterigis en la tombo de iu 3-4jara knabino tri malgrandajn ŝtonajn pilkojn, kiuj evidente estis ludiloj. Ankaŭ en Anhui-provinco oni elterigis centon da delikataj fajencaj pilketoj faritaj antaŭ 5 mil jaroj, ili supozeble estis ludiloj, ornamaĵoj aŭ oferaĵoj.