Stanislav Schulhof: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Avayak (diskuto | kontribuoj)
e +)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo
Fra.fagn (diskuto | kontribuoj)
e mi korektis la nomon de iu revuo
Linio 22:
En la jaroj [[1908]] ĝis [[1912]] li skribis multajn artikolojn por ĉeĥaj gazetoj Rozvoj, Východ kaj Obzor pri dentoj kaj ilia flegado, plue diversajn felietonojn kaj bibliografiojn. En jarkolekto [[1912]] de gazeto Osvěta lidu estas troveblaj pli ol 50 liaj artikoloj pri esperanta movado.
 
Liaj artikoloj aperadis ankaŭ en multaj esperantistaj gazetoj, ekzemple en la [[Bohema Revuo Esperantista|Gazeto de bohemaj esperantistoj]], en la moskva [[Ondo de Esperanto]], en la angla [[The British Esperantist]], en [[Pola esperantisto]] kaj en [[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo internacia]]. Ofte li prelegis en diversaj kluboj de esperantistoj. Kiel eminentan parolanton laŭdis lin Gusta Kordová, instruistino de lingvoj, tiutempe sekretariino de la klubo en Pardubice. Kun ŝi doktoro Schulhof vizitis la 8-an mondkongreson en Krakov en la jaro [[1912]] kaj la 9-an mondkongreson en [[Bern]] en la jaro [[1913]], kie ili persone renkontiĝis kun d-ro [[Zamenhof]].
 
Inter multaj geamikoj, kun kiuj d-ro Schulhof ofte renkontiĝis kaj korespondis estis ankaŭ d-ro Fousek, juristo kaj konata esperantisto el Přelouč. En iliaj korespondaĵoj oni povas sekvi situon de esperanta movado dum la [[Unua Mondmilito]], aparte en regiono de [[Pardubice]], en [[Prago]] kaj [[Pilzeno]].