Emblemo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DidCORN (diskuto | kontribuoj) Etikedo: Iksokodo |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Peace_dove.svg|
'''Emblemo''' estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda [[simbolo]].
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''Emblemo''' estas ''Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.</ref> Kaj li indikas [[etimologio]]n el greka ''emblema'', el ''emballo'' (enmeti), kaj de tie la [[latina]] ''emblema''.<ref>Azorín, samloke.</ref>
== Abstraktaj ideoj ==
[[Dosiero:Esperanto star.svg|
Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta reprezentado.
* [[Verda stelo]] estas la emblemo de [[Esperanto]].
* kolombo estas emblemo de [[paco]]
* Urso kaj bovo estas la emblemo de [[Borso|borsa]] komerco.
* Ok-radia rado estas emblemo de [[budhismo]].
* Lunarko estas la emblemo de [[islamo]].
* Ses-pinta stelo kaj sepobla kandelingo estas la emblemoj de [[judismo]].
* Kruco estas la emblemo de [[kristanismo]].
* [[Krokodilo]] estas la emblemo de franca entrepreno « Lacoste ».
* Baŭmanta ĉevalo estas la emblemo de [[Ferrari]].
== Firmaoj, produktoj ==
[[
Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per [[markemblemo]]. Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.
== Sanktulaj atributoj (insignoj) ==
Multaj [[Katolikismo|katolikaj]] [[sanktulo]]j posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:
* [[Sankta Terezo el Lisieux]] posedas rozojn (por sendi ilin al homaro)
* [[Sankta Petro]] posedas ŝlosilojn (oni diras de ĉielo).
== Blazonoj ==
[[Blazono]] utilas kiel emblemo de ties posedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (korporacioj, komunumoj, landoj...)
== Ludkartoj ==
Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En [[Francio|franca]] kartaro ekzistas la emblemoj [[trefo]], [[piko]], [[kero]] kaj [[karoo]]. En [[Hispana ludkartaro]] oro, pokalo, spado kaj klabo.
Linio 38:
== Notoj ==
{{
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Emblemoj| ]]
|