Ŝablono-Diskuto:Informkesto vojo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Redakto-provo
Linio 16:
== Redakto-provo ==
Per mia redakto [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%9Cablono%3AInformkesto_vojo&diff=5244468&oldid=4196974] mi provis fari la parametron "tipo" nedeviga; ĉar nun la ŝablono korekte prezentas la voj-tabulajn bildojn nur por kelkaj landoj kaj, ekzemple, por Ukrainio (por kiu mankas la respondaj bildoj en la komunejo) estis neniu eblo forigi la devigan aperon de ''Dosiero:...'' tuj en la supro de la ŝablono en la [[Romanova ŝoseo|artikolo]]. Ĝenerale la ŝablono estis farita ege senzorge, kiel preskaŭ ĉio en tiu ĉi vikipedio. Ŝajne, mia redakto nenion fuŝis, sed mi atingis la bezonatan por mi rezulton. Bv. kontroli, ĉu ĉio daŭre funkcias bone. [[Uzanto:Mevo|Mevo]] ([[Uzanto-Diskuto:Mevo|diskuto]]) 13:50, 9 Jun. 2013 (UTC)
 
== Nomo de la ŝablono ==
 
Mi opinias, ke vorto "vojo" ne taŭgas por la ŝablono. Pli ĝusta estus ŝoseo, aŭtostrado ks. Ĉar pri kiaj vojoj oni parolas? Pri vojo el hejmo ĝis lernejo? Pri vojo kiel pri abstraktaĵo? "Survoje al celo ni superis multajn obstaklojn." Vojoj povas ankaŭ esti interne en arbaroj, en montaroj, kie ne kondukas ŝoseoj. Ĉar verŝajne temas pri ŝoseoj, kiuj kondukas de ie ien, certe estus konsiderinde alinomi la ŝablonon. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 15:40, 30 mar. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto vojo".