Jido (lingvo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 492:
Tial iuj (interalie, la PIV-oj) uzas la substantivan lingvonomon '''Jido''', samkiel oni uzas la nomojn [[Sanskrito]], [[Slavono]], [[Volapuko]], [[Esperanto]]. Tio estas senriproĉa logike, sed restas la malkohero inter la ula signifo de la fonta lingvo kaj ĝia nomo esperanta. Pli kohera (kaj pli internacia) estus la sporade reinventata nomo '''Jidiŝo'''.
 
Tamen la vortoj ''jida, Jido, Jidiŝo'' ĉiuj egale prezentas fontetikan malfacilaĵon en sia unua silabo. La sonkombino /ji/ implicas frotan prononcon de /j/; tio estas ofta prononco en Esperanto, sed egale (aŭ eĉ pli) konvena realigo de /j/ estas la duonvokalo [ĭ]; kaj la kombino [ĭido], [ĭida] estas malpli facila kaj klara; ĝi ĝene konfuzeblas kun la lingvonomo [[Ido (lingvo)|Ido]] (kaj ties adjektiva derivaĵo ''ida''), sufiĉe aktuala por la esperantistoj.

Frua propralingva nomo de la jida estis ''loŝn aŝknaz'', "la aŝkenaza lingvo." Tio evitus la sonkonfuzon, sed ne uziĝas en Esperanto.
 
== Ĵurnalismaj komparoj inter la jida kaj Esperanto ==