Batalo ĉe Chlumec (1813): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
 
=== 30-an de aŭgusto 1813 ===
La sekvantan tagon frumatene ekfuriozis abruptaj bataloj inter defendantoj kaj atakantoj. Dum la dekstra alo de la francoj forpuŝis la rusojn el [[Stradov (Chlumec)|Stradov]] kaj atakis kontarŭ muelejo de Klöcker, la situacio sur la maldekstra alo jam de komence evoluis por la francoj malfavore. Valo inter [[Chabařovice]] kaj [[Český Újezd]] pleniĝis de la rusa leĝera kavalerio. La aŭstria infanteris divizio de generalo [[Hieronymus von Colloredo-Mansfeld|Colloredo-Mansfeld]] malsupreniris el altaĵoj "Na Běhání" kaj per antaŭenpaŝo tra [[Hrbovice]] ĝi rapide ekprenis monton [[Střížovický vrch]]. Por ke li malebligu ĉirkaŭigon de sia maldekstra alo, devis generalo Vandamme malfortigi mezon de sia posteno ĉe Chlumec. Ĉirkaŭ tagmezo regis en la franca flanko relativa trankvilo. Vandamme senĉese ankoraŭ esperis en alveno de la ĉefa armeo de Napoleono. Sed anstataŭ ĝi en montpasejo [[Montpasejo de Nakléřov|Nakléřov]] aperis prusoj subgvide de generalo [[Friedrich Graf Kleist von Nollendorf|Kleist]]. La francoj tre rapide rekonsciiĝis pro surprizo, kiu estis je neniom pli malgranda ol miro de la prusoj mem. Vandamme decidiĝis lasi surloke ĉiujn [[koĉero|koĉeristarojn]] kaj artilerion, kiu devis reteni la antaŭenpaŝon de la rusoj kaj aŭstroj, kaj resto de la infanterio kaj kavalerio faris en spaco inter Chlumec kaj Žandov turnon perfrunte malantaŭen, por ke ili trabatu sin tra linioj de la prusaj taĉmentoj. Ilia posteno tiriĝis tranverse tra teplica ŝoseo inter [[Varvažov (Telnice)|Horní Varvažov]] kaj montarpiedo de Ercmontaro ĉe domaro [[Ždírnice]]. La franca kavalerio sukcesis trabati sin tra la prusaj soldataroj en la montaron, dum kio ilia generalo Kleist mem preskaŭ estis militkaptita. Sed tian feliĉon jam ne havis la franca komandanto Vandamme, kiu estis komune kun pluaj kvar generaloj militkaptita sur la herbejo de Asman en valo Ždírnické údolí super Žandov. La ĉirkaŭigitaj francaj soldataroj poste ekpanikiĝis kaj komencis neorganizite fuĝi.
 
Dum tiuu ĉi batalo estis tute neniigitaj muunicipoj Chlumec, Stradov, Žandov, Přestanov, Roudné kaj Dolní Varvažov. Mortis ĉirkaŭ 9 300 aliancanoj, plejparte de rusoj, kaj 11 000 francoj, pluaj miloj da soldatoj poste estis vunditaj.
 
 
 
 
[[Kategorio:Bataloj en 1813]]