Vinko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
|komunejo =
}}
'''Vinko''' (''Vinca'' el [[apocinacoj]]) estas [[Palearktiso|palearktisa]] [[Genro (biologio)|genro]] de plurjaraj, laktosukohavaj herboj kaj duolignecaj plantoj kun vintrodaŭraj, kontraŭe duopaj folioj, kun unuope akselaj, bluaj aŭ blankaj floroj, havantaj kuniĝpetalan, kvinloban korolon, kaj kun kapsulecaj fruktoj (dufolikloj); 7 specioj en [[Eŭropo]], Norda [[Afriko]] kaj Okcidenta kaj Centra [[Azio]], kelkaj pororname kultivataj ekz. [[granda vinko]] (''Vinca major'') kaj unu, eta vinko aŭ malgranda vinko (''Vinca minor''), medicine uzata inter alie pro enhavo de vinkamino.
 
== Aspekto ==
La [[granda vinko]] (''Vinca major'') estas ĉiamverda , multjara [[duonarbusto]] kun unu [[ĉefakso]], kiu kreskas sur la grundon kaj enradikiĝas ĉe la [[nodo]]j. La branĉetoj kreskas ĝis unu metro. Je la bazo la branĉetoj kreskas vertikale kaj poste ili kurbiĝas malsupren kaj poste rampas sur la grundo. La florsprosoj atingas altecon de ĉ. 30 cm.
 
La alterne starantaj [[folio (planto)|folioj]] estas ledecaj kaj havas tigetojn. Ili longas 9 cm kaj larĝas 6 cm. La foliformo plejofte estas ovoformaj, malofte lancetaj. Je la bazo ili estas preskaŭ korformaj.