Batalo ĉe Chlumec (1813): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 54:
[[Dosiero:Rusky pomnik bitvy roku 1813 12.JPG|thumb|Rusa monumento, fasado]]
[[Dosiero:Rusky pomnik bitvy roku 1813 7.JPG|thumb|Rusa monumento, plaketo]]
Ĝi estas la plej malnova monumento de la batalo entute. Ĝi troviĝas apud ŝoseo ĝis [[Teplice]]. La monumento estas finigita per [[Fera Kruco]]. La antaŭa muro de obelisko portas skribaĵon ''Die geffalen Helden ehrt dankbar König und Vaterland. Sie ruhen in Frieden. Kulm am 30. August 1813''. (Al la falintaj herooj dediĉas dankema reĝo kaj patrujo. Ripozu en trankvilo. Chlumec la 30-an de aŭgusto 1813). Ĝi estis senvualigita jam la 8-an de septembro 1817 dum ĉeesto de supera nobelaro. Solenan parolon pri ties signifo faris predikisto Eyrlert. Kadron de la soleno akompanis ĉeesto de la partoprenintoj de la batalo, inter kiuj ne mankis generalo Kleist, kiu vokis gloron al la venkintaj regantoj.
 
=== Monumenro de generalo Colloredo-Mansfeld en Varvažov ===
Ĝi estis senvualigita la 17-an de septembro 1825 kaj dediĉita al heraoaj faroj de la aŭstra generalo [[Hieronymus von Colloredo-Mansfeld|Colloredo-Mansfeld]]. Sur grandega kelkoble gradigita bazo de obelisko ripozas orizita statuo de leono, super ĝi reliefa busto de la generalo kun militaj honorigoj. Sur supraĵo de la monumento elstaras aŭstra aglo kun laŭrokrono. Preparoj por la konstruado de monumento estis komencita mallongtempe post la morto de generalo. La preparojn faris oficira korpuso de ĉiuj regimentoj tiutempe lokigitaj en Bohemio frunte kun subkolonelo Querlond kaj majoro Spinet. Aŭtoro de la idea propono estis verŝajne subkolonelo Querlond, aŭtoro de statuista ornamaĵaro estas [[Václav Prachner]], la plej signifa skulptisto de la kulmina klasicismo en Bohemio. La unua gardisto de ambaŭ monumentoj en Varvažov estis militista emeritulo Josef Beran. Kiel loĝejo servis por li dometo kontraŭ la aŭstra monumento apud historia gastejo Malnova poŝto.
 
[[Kategorio:Bataloj en 1813]]