Batalo ĉe Chlumec (1813): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 58:
=== Monumenro de generalo Colloredo-Mansfeld en Varvažov ===
Ĝi estis senvualigita la 17-an de septembro 1825 kaj dediĉita al heraoaj faroj de la aŭstra generalo [[Hieronymus von Colloredo-Mansfeld|Colloredo-Mansfeld]]. Sur grandega kelkoble gradigita bazo de obelisko ripozas orizita statuo de leono, super ĝi reliefa busto de la generalo kun militaj honorigoj. Sur supraĵo de la monumento elstaras aŭstra aglo kun laŭrokrono. Preparoj por la konstruado de monumento estis komencita mallongtempe post la morto de generalo. La preparojn faris oficira korpuso de ĉiuj regimentoj tiutempe lokigitaj en Bohemio frunte kun subkolonelo Querlond kaj majoro Spinet. Aŭtoro de la idea propono estis verŝajne subkolonelo Querlond, aŭtoro de statuista ornamaĵaro estas [[Václav Prachner]], la plej signifa skulptisto de la kulmina klasicismo en Bohemio. La unua gardisto de ambaŭ monumentoj en Varvažov estis militista emeritulo Josef Beran. Kiel loĝejo servis por li dometo kontraŭ la aŭstra monumento apud historia gastejo Malnova poŝto.
 
=== Rusia monumento en Přestanov ===
Unu el la plej belaj monumentoj troviĝas malantaŭ [[Přestanov]] apud ŝoseo al [[Teplice]]. Meto de la fundamento ŝtono okazis la 28-an de septembro 1835 okaze de renkontiĝo de kontraŭnapoleona koalicio en [[Teplice]] dum ĉeesto de rusia caro[[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la 1-a]], prusia reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Vilhelmo la 3-a]] kaj aŭstria imperistro [[Ferdinando la 1-a (Aŭstrio)|Ferdinando la 1-a]]. Ĉe bazo de la estonta monumento staris honora gardistaro de ses veteranoj de rusiaj gvardiaj divizioj. Maldekstre de tiu ĉi bazo elstaris ligna modelo de kontraŭe al ĝi estis konstruita pavilono por solenaj gastoj. Ceremonio komencis post la 9-a horo. Paroladoj borderis soldataj taĉmentoj konsistantaj el ok infanteriaj kaj du kavaliraj [[centono (armeo)|centonoj]]. Kortega konsilanto kaj direktoro de arkitektona lernejo [[Petr Nobile]] prezentis al ili planojn de la monumento. Kanceliero [[Klemens von Metternich]] tralegis tekston de la fundamenta dokumento kaj post eklezia ceremonio li metis ilin komune kun ceremorigaj moneroj en kavaĵon en la fundamenta ŝtono. La regantoj poste proprameane havigis ĝin per kovra tabulo, dum kio kiel la unua ekprenis masonistan ilaron la prusia reĝo. Fine de la soleno eksonis trifoje pafadoj de la infanteria soldataro kaj artilerio., al kiuj respondis kanonoj en la eksa batalejo ĉe la prusia kaj aŭstria monumento en [[Varvažov (Telnice)|Varvažov]].
Arkitektonan parton proponis la jam menciita arkitekto Nobile, reliefajn plastikaĵojn kreis skulptisto [[Josef Max]], kiu ankaŭ elektis kiel artaĵon por la statuo sur la supraĵo kopion de helena diino de venko [[Niko]], mallongtempe antaŭ tio trovita en itala [[Brescia]].
 
 
[[Kategorio:Bataloj en 1813]]