Diskuto:Dormiĝo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '== Dormiĝo estas stulta vorto == Mi pensas ke "dormiĝo" estas stulta termino por tiu ĉi fenomeno. En Esperanto, (en)dormiĝo oni nomas la procedon kiu okazas ĉiuvespere kiam...'
 
Linio 1:
== Dormiĝo estas stulta vorto ==
Mi pensas ke "dormiĝo" estas stulta termino por tiu ĉi fenomeno. En Esperanto, (en)dormiĝo oni nomas la procedon kiu okazas ĉiuvespere kiam iu animalo komencas dormi. Tio, pri kio temas ĉi-artikolo, estas tute malsama de dormo je fiziologio kaj ekologia kaj evolua rolo. Se vi volas rekte traduki la vorton "dormancy" de la angla (kaj samradikajn terminojn en aliaj eŭropaj lingvoj), ĝusta termino estus ''dormanteco'', t.e. dormanta stato. Mi ne tro ŝatas ĝin, sed almenaŭ oni ne miksus ĝin ken vera dormo. Aliaj uzeblaj neneologismaj vortoj estas ''kvietstato'' kaj ''hipobiozo''.--[[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 01:57, 3 Jan. 2016 (UTC)
 
Mi konsentas kun [[Uzanto:Goren]], ke «dormiĝo» estas tute maltaŭga vorto por ĉi tiu nocio. Mi malkonsentas, ke ''dormanteco'' estas estas taŭga — ja ne temas pri dormo. La esperanteca maniero imiti la anglan «dormancy» estus '''dormumo''' (fakte, en «dormiĝo» ties aŭtoro misuzas la sufikson ''-iĝ'' por tiu celo, por kiu Z enkondukis la sufikson ''-um''). Samkiel Goren mi preferus nomi tion '''hipobiozo''' (kaj la sekvan gradon, '''anabiozo'''); por ''kvietstato'' NPIV donas [http://vortaro.net/#kvieco kviecon]; kaj kp [http://vortaro.net/#diapa%C5%ADzo diapaŭzon].--[[Uzanto:Sergio|Sergio]] ([[Uzanto-Diskuto:Sergio|diskuto]]) 01:39, 1 apr. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Dormiĝo".