Ikebano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
forigo de gramatika erareto
Linio 19:
Kaj ĉirkaŭ 1890, iomete post la [[Meiji-restarigado]] kiu kondukis al moderniĝo kaj okcidentiĝo de Japanio, disvolviĝis nova stilo nomita "'''moribana'''"(盛り花, en E° ''stakigitaj floroj''). Tiu stilo ekestis parte pro enkonduko de okcidentaj floroj kaj pro okcidentigo de la japana viv-maniero. La moribana-stilo, kiu estigis novan formon de libereco en la floraranĝado, estis uzata por la pejzaĝaj kaj ĝardenaj scenoj. Temas pri stilo, ĉie aprezebla, kiu taŭgas kaj por oficialaj ceremonioj, kaj por neformalaj situacioj. Dum en la nageire-stilo, oni kunmetas la materialojn en vazon, en la moribana-stilo, la materialoj estas aranĝataj en malalta pokalo. Por fiksi la materialojn, oni tiam uzas pikilaron nomitan k e n z a n (剣山, laŭvorte nadlomonto); ĝi konsistas el latunaj nadloj en muldita plateto el bronzo aŭ plumbo.
 
En FrancionFrancio, praktiko kaj instruado de la ikebano-arto estis enkondukitaj far Kiku Jamata (Kikou Yamata/jp: 山田 キク) (1897-1975), franc-japana verkistino, kiu prezentis la unuajn demonstrojn de ikebano en Parizo, en 1930, dum la Aŭtuna Salono.
En Germanio, en 1987, la Japano Kikuto Sakagawa fondis sian propran skolon de ikebano : Kaden Ryu (japane : — — —)
Samrange kiel la te-ceremonio kaj la kaligrafarto, la ikebano estis unu el la artoj, inter kiuj elektis la virinoj por sin tradicie prepari al edziniĝo.