Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kelkaj redaktetoj
esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Atentu !''' por la historia teksto de Hugo Steiner vidu : [[Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno|Internacia Esperanto Muzeo en Vieno]].[[Dosiero:Palais Mollard.jpg|thumbeta|alternative=|569x569px]]La '''Esperantomuzeo''' kaj '''Kolekto por Planlingvoj''' (germane: ''Esperantomuseum und Sammlung für Plansprachen).'' Fondita en [[1927]] fare de la ŝtatoficisto-esperantisto [[Hugo Steiner]] sub la nomo Internacia Esperanto-Muzeo. La muzeo apartenas ekde [[1928]] al la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]] (ANB, germane ÖNB)<ref name=":0">[https://www.liberafolio.org/2019/11/25/la-esperanto-muzeo-en-vieno-igis-90-jara/ La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara], [[Libera Folio]], la 25-an de novembro 2019, alirite la 29-an de novembro 2019</ref>.
 
Ĝi estas samtempe muzeo, biblioteko, dokumenta centro kaj arĥivejo pri Esperanto kaj planlingvoj, unu el la plej grandaj en la mondo. La katalogo, konata sub la nomo [[Trovanto]] estas ekde 1998 traserĉebla pere de la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
 
Situo: [[Palaco Mollard|Palais Mollard]], 1-a distrikto, Herrengasse 9, teretaĝo, 1010 Vieno, Aŭstrio.
 
== "Esperantomuzeo" - "Internacia Esperanto-Muzeo (IEM)" ==
La pli mallonga nomformo “''Esperantomuzeo''”, enkondukita en [[2005]] por atingi integriĝon en la publikrilatan koncepton de la Aŭstria Nacia Biblioteko - ANB (germane ÖSB), estas hodiaŭ la ununura oficiale uzata.
 
Valida nomo apud la supre menciita estas ankaŭ ''Internacia Esperanto-Muzeo'' (IEM). Ĝi festas en 2019 sian 90-jaran jubileon<ref>Bernhard Tuider, "90-jara jubileo La Esperantomuzeo en Vieno festas!", [[Esperanto (revuo)|Revuo Esperanto]], p. 150-151, n-ro 1337(7-8) Julio-Aŭgusto 2019.</ref>.
 
La nomo ''Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW)'', kun ĝia varianto ''Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMV)'', kiun utiligis precipe la fondinto, tamen neniam estis oficiala kaj rilatas ekskluzive al asocio, kiu subtenas la laboron de tiu sekcio de la Nacia Biblioteko.
 
== Historio ==
[[Dosiero:1928 revuo Esperanto 5-110.jpeg|eta|525x525px|Pri la estiĝo de la "Esperantomuzeo", laŭ ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'', 1928.|alternative=]]
[[Hugo Steiner]], kiu trasnprenis de Felikso Zamenhof (1868–1933) la ideon de centra internacia Esperanto-biblioteko, fondis la muzeon en 1927 kiel asocio. Ĝi fariĝis parto de [[Aŭstria Nacia Biblioteko|ANB]] en 1928 kaj inaŭguriĝis en 1929 dum solena ceremonio kun la ĉeesto de gravaj personoj de la internacia esperantistaro kaj la aŭstra politikistaro.
Linio 21:
 
== La muzeo ==
[[Dosiero:Esperantomuseum 2015.jpg|thumbeta|alternative=|380x380ra]]
La Esperantomuzeo prezentas sur 80 kvadratmetroj per moderna muzea koncepto ne nur temojn el la historio de la [[Esperanto]]-movado, sed ankaŭ ĝenerale la rilaton de homo al lingvo kaj al la lingva problemo. La muzeo montras, ke planlingvoj ekestis en specifaj kaj konkretaj, historiaj kaj kulturaj kuntekstoj, kaj tiel ĝi ankaŭ ilustras, ke Esperanto estas parto de kulturhistorio kaj manifestado de speciala lingva kreiveco<ref>(eo) Bernhard Tuider, "La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Historio, havaĵo kaj esplorebloj", in: Języ, Komunikacja. Informacja. Language. Communication. Information, ([https://www.academia.edu/keypass/UHlXaEVTWXhDU1FlREhiKzJiVFkwWU01bDRJSHF5VUM5d3RkZ1QwYXd2bz0tLWhlSGJvR2tiVnZPNTdzaXVqOFV2cEE9PQ==--3739638788c4887128300d779c9c4c3629eae27d/t/JD4o-Nv437Pv-eU9BJ/resource/work/27567740/JKI_tom?email_work_card=view-paper&auto_download=true PDF]) I. Koutny (red./ed.) 10/2015: 184–195.</ref>.
 
Ĝi ankaŭ peras gravajn sciojn pri ĝia lingva kvalito kaj ĝia hodiaŭa disvastiĝo. La klarigaj lingvoj estas [[Esperanto]], la germana kaj la angla. Interaktivaj komputilaj instalaĵoj montras, ke Esperanto ne estas izolita fenomeno, sed grava facedo de la homa lingva kreivo per la prezento de la fakto, ke ankaŭ tiel nomataj naturaj lingvoj disponas pri ne malmultaj artefaritaj elementoj, kio tre bone videblas pere de inventitaj vortoj. Tiel prezentiĝas la angla kaj la germana almenaŭ parte kiel planlingvoj.
 
Filmo kaj objektoj en vitrinoj klarigas la historian dimension de la fenomeno [[planlingvo]].
 
Du filmetoj donas impreson pri la belsoneco de Esperanto kaj prezentas faktojn en moderna kaj facile alirebla formo.
 
La muzeo estas inkluzivita en la publikrilata laboro de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]], kio klarigas la fakton, ke rilate al ĝia grandeco la muzeo havas eksterordinare multajn vizitantojn. Ekzemple en 2017 pasis tra ĝi 21.256 personoj<ref>[http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=473&filename=eb-177-2018-01.pdf ''Eŭropa Bulteno'' 177], janvier 2018, p. 5</ref>.
Linio 37:
La reto kunlaboros kun la [[Internacia Konsilio de Muzeoj]] (ICOM) kaj la [[Internacia Komitato de Literaturaj Muzeoj]] (ICLM).
 
Lingvo-muzeoj estis unu el la temoj<ref name=":1">(angla) Ottar Grepstad, ''[https://www.onb.ac.at/fileadmin/user_upload/PDF_Download/ESP_abstracts.pdf Language Museums of the World: Change, Diversity and Opportunities]'' (PDF) (Lingvomuzeoj en la mondo: ŝanĝo, diverseco kaj oportunecoj), Österreichische Nationalbibliothek (ÖNB), </ref> dum la internacia scienca simpozio pri la temo "[[Planlingvo|planlingvoj]] kaj [[lingvoplanado]]" okaze de ka 90-jara jubileo de la Esperanto-muzeo, okazinta en Aŭstria Nacia Biblioteko<ref name=":0" />.
 
Kiam la Esperanto-muzeo estis oficiale inaŭgurita, la 1-an de aŭgusto 1929 en la pompa salono de la Nacia Biblioteko, ĝi estis unu el la unuaj lingvo-muzeoj en la mondo<ref name=":0" />. En 2019 la internacia reto de lingvomuzeoj kalkulas 80 lingvomuzeojn inter kiuj kvin rilatas al Esperanto. La reprezentanto de la internacia reto de lingvomuzeoj konkludis dirante ke "lingvo ĉefe temas pri socia statuso kaj komunumoj, kun iuj implicoj por la lingvomuzeoj"<ref name=":1" />.
 
== La biblioteko kaj la "kolekto por planlingvoj" ==
La '''Kolekto por Planlingvoj''' ne nur estas la plej granda de sia speco. Ĝi estas ankaŭ profesie organizita kaj troviĝas sur la plej moderna nivelo de la biblioteka teknologio. Konvena klimatizita stokado, kontraŭ-incendiaj instalaĵoj, daŭra kontrolo de ilia stato kaj regula restaŭrado garantias plej bonan konservadon de la dokumentoj. Krome ĝi ofertas ĉiujn servojn de moderna biblioteko. Ampleksa deĵora horaro (32 horojn en la semajnoj) faciligas la aliron.
 
=== La havaĵo ===
35.000 libroj kaj broŝuroj, 3.700 titoloj de revuoj, 3.500 muzeaj objektoj, 10.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.500 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj<ref>(fr) Irina Kubadinow, "''Le musée de l'espéranto et la Collection des langues artificielles''", paĝo 74, en: La Bibliothèque Nationale Autrichienne, Vieno, 2004, <small>(<nowiki>ISBN 3-7913-3226-0</nowiki>).</small></ref>. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj.
 
=== Trovanto ===
Trovanto estas la nomo de reta katalogo de la kolekto kun pli ol 55.000 rikordoj, kio korespondas al samnombraj bibliotekaj unuoj (stato: junio 2019). Ĝi estas la plej granda [[Esperanto]]-katalogo kaj daŭre kreskas. Principe serĉeblas en ĝi ĉiuj katalogitaj dokumentoj, ne nur libroj, gazetoj kaj revuoj, sed ankaŭ kompaktaj diskoj, sonbendoj, bildmaterialoj - fotoj, muzeaj objektoj, bildpoŝtkartoj, afiŝoj - kaj arkivaĵoj. La katalogo permesas la trovon de la dokumentoj laŭ pluraj principoj. La serĉadaj lingvoj estas [[Esperanto]] kaj la germana. Aliro eblas tra la hejmpaĝo de la kolekto.
 
=== La katalogo por la bilddokumentoj ===
[[Dosiero:2008-07-22 uk mayer 01.JPG|thumbeta|rightdekstra|Herbert Mayer prezentas ekzemplojn de la bildarkivo en UK-2008]]
La kolekto posedas proksimume 22.000 fotojn. Ekde 2007 okazas regula enkatalogigo de la ciferecigitaj fotoj, bildpoŝtkartoj, muzeaj objektoj kaj afiŝoj en la [[Bildarkivo Aŭstria]] (kun 12.000 Esperantaj bildobjektoj fine de 2015), kies priskriba lingvo estas la germana. Estas konsilinde serĉi per la vorto "Esperanto" kaj aldona vorto: Ekzemple per la serĉvortoj "Esperanto" kaj "Wien" vi ricevas bildojn de Esperanto-okazaĵoj en Vieno. Aranĝojn oni povas serĉi ankaŭ laŭ la Esperanta nomo: "Universala Kongreso" kondukos vin al ĉiuj fotoj de la Universalaj Kongresoj.
 
=== La skan-projekto ===
Inter 2007 kaj 2019 enretiĝis pli ol 1.200 skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Aliro eblas tra la retejo de la kolekto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1914.
 
Sed tio estas nur la komenco de granda projekto, kiu disvolviĝas kadre de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]]. En la sekvaj jaroj la Kolekto por Planlingvoj skanos sian tutan stokon de revuoj aperintaj ĝis 1948 kaj faros ĝin rete legebla en konvena formo.
 
=== La eldona fako ===
La eldona fako de la Esperantomuzeo, kies mallongigo IEM rilatas ankaŭ al la alia nomformo Internacia Esperanto-Muzeo, eldonas ekde 1995 ĉiujare unu aŭ du librojn, precipe originalan literaturon.
 
La eldona fako de la Esperantomuzeo, kies mallongigo IEM rilatas ankaŭ al la alia nomformo Internacia Esperanto-Muzeo, eldonas ekde 1995 ĉiujare unu aŭ du librojn, precipe originalan literaturon.
 
Per tio Esperantomuzeo estas nun tutmonde la sola ŝtata instanco, kiu aperigas regule Esperanto-librojn.
 
=== Aranĝoj, kursoj kaj esplorlaboroj ===
 
En la ejoj de la muzeo kaj la kolekto regule okazas kursoj, seminarioj, kolokvoj, simpozioj.
 
La muzeo disponigas ĝiajn arkivojn por esploroj inter alie al esploristoj, ĵurnalistoj, biografoj, sub certaj kondiĉoj<ref>(angla, germana), [https://www.onb.ac.at/en/visitors-information/house-rules Domreguloj por vizitantoj de la muzeo, biblioteko kaj prezoj], Aŭstria Nacia Biblioteko.</ref>.
 
== Arĥivejo ==
Ekde sia fondiĝo en 1927 la Esperantomuzeo funkcias ne nur kiel muzeo kaj biblioteko, sed ankaŭ kiel arkivo. Inter la arkivaĵoj, kiujn la Esperantomuzeo konservas, estas ankaŭ 21 antaŭ- kaj postlasaĵoj, interalie de [[Jacques Bol]] (1922-2009), [[Andreas Juste]] (1918-1998), [[Kálmán Kalocsay]] (1891-1976), [[Heinrich Molenaar]] (1870-1965), [[Walter Mudrak]] (1904-1998), [[Engelbert Pigal]] (1899-1978), [[Joseph R. Scherer]] (1901-1967), [[Manuel de Seabra]] (1932-2017) kaj [[Eugen Wüster]] (1898-1977).
 
Linio 79 ⟶ 77:
== Vidu ankaŭ ==
* La historia teksto pri la [[Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno|Internacia Esperanto Muzeo en Vieno]] el la plumo de la fondinto [[Hugo Steiner]]
* [[Ottar Grepstad]] (aŭtoro de libro pri lingvaj muzeoj)
* [[Esperanto-Muzeo en Svitavy|Esperanto-muzeo de Svitaty]]
* [[Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang|Internacia Esperanto-Muzeo de Zaozhuang]]
* [[Weltmuseum Wien#Kafejo de la lingvoj kaj Esperanto|Esperanto en la Kafejo de la Lingvo]]j
* [[Esperanto-biblioteko|Esperanto-bibliotekoj]]
* [[Centro Ludoviko Zamenhof]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{CommonscatProjektoj}}
* [http://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo/ Oficiala retejo de la Esperantomuzeo]
* [http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/ Kolekto por Planlingvoj] (Aŭstria Nacia Biblioteko)
* [http://www.bildarchivaustria.at/Searcharchiv.aspx?txtQuickSearch=esperanto Bildarkivo Aŭstria]
* [http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj/ Skanitaj libroj]
* [http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj/ Skanitaj periodaĵoj]
* [http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/universalaj-kongresoj-de-esperanto/ Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-1939]
* [http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/unua-mondmilito-1914-1918/ Unua mondmilito]
* [http://www.onb.ac.at/forschung/forschungsblog/ Scienca blogo]
* {{citaĵo el la reto
| url = http://stanobelov.blogspot.com/2018/07/esperanto-kaj-globusoj.html
| titolo = Esperanto kaj globusoj
Linio 123 ⟶ 121:
| citaĵo =
}} ''(raporto pri vizito en 2016)''
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Esperanto-muzeoj|Vieno]]