Eugène Atget: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Eugène Atget''' (naskita la [[12-an de februaro]] [[1857]]; mortinta la [[4-an de aŭgusto]] [[1927]]) estis [[Francio|franca]] [[fotado|fotisto]] rimarkita pro lia fotaro dokumenta pri la arkitekturo kaj la stratoscenoj de [[Parizo]].
 
== Biografio ==
[[FileDosiero:Libourne 33 Maison natale Atget 2013.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|upright=0.50|Naskiĝloko de Atget en Libourne (Francio)]]
[[Dosiero:Eugène Atget, Street Musicians, 1898–99.jpg|thumbeta|rightdekstra|200px|''La orgenisto'', 1898]]
 
Naskita en [[Libourne]] (Francio) de paro de metiistoj, li orfiĝis sepjara kaj estis edukita de siaj geavoj. En la jaroj [[1870]]-aj, post lia edukiĝo, Atget mallongan tempon dungiĝis kiel ŝipknabo kaj maristo, sur [[Transatlantiko|Transatlantikaj]] ŝiplinioj. Post pluraj tiaj vojaĝoj, Atget malsukcese provis eniri la Konservatorion por studi [[dramo|dramarton]]. Li tiam devis plenumi la militservon, kaj reprovis, ĉifoje sukcese, eniri la Konservatorion. En [[1885]], li aliĝis al turneanta [[teatro|teatra]] trupo. Pro sia profesio li renkontis sian estontan edzinon, Valentine Delafosse-Compagnon. En [[1886]], viktimo de [[infekto]] de la [[voĉkordo]], li forlasis teatron kaj komencis pentri, desegni kaj foti.
 
Atget fine ekloĝis en [[Parizo]] ĉirkaŭ [[1890]] por pentradi, sed sen sukceso. Li ekkomprenis, ke [[pentristo]]j kaj [[arkitekturisto]]j bezonas dokumentiĝi. Estis kutime por pentristoj uzi fotitajn scenojn kiel modelojn. Meze de la [[1890-aj]] jaroj, li aĉetis sian unuan [[fotilo]]n kaj komencis foti sisteme, celante kolekti dokumentaron uzindan de artistoj. Dum lia kariero, li kolektadis pli ol 10.000 bildojn de la stratoj, vendejoj kaj loĝantoj de Parizo. Danke al lia laboro, konserviĝis la bildo de Parizo antaŭ ties [[Georges Eugène Haussmann|Haussmanaj]] transformoj.
 
Li unue interesiĝis pri la [[stratmetio]]j de Parizo, kies malaperon li spektis, pri la [[korto]]j, la antaŭaĵoj de la [[vendejo]]j, ktp. Tiu laboro kondukis lin fotadi ĉion artan kaj pentrindan en Parizo. Institucioj, kiel la franca Nacia Biblioteko, rimarkis la intereson de tia dokumentaro kaj aĉetis milojn da liaj fotoj.
 
[[Dosiero:Au tambour.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|''Ĉe la tamburo, 63-a kajo de Tournelle'', [[1908]]]]
 
Ĉirkaŭ [[1899]], li ekloĝis en [[Montparnasse]] en la 17-a "bis" de la strato Campagne-Première, kie li vivis ĝis lia morto, enspezante nur malmulte da mono. Malgraŭ lia klientaro, inter kiu estis elstaraj artistoj ([[Georges Braque]], [[André Derain]],[[ Maurice Utrillo]], [[Maurice de Vlaminck]], [[André Dunoyer de Segonzac]], [[Moïse Kisling]], [[Tsuguharu Fujita]]), lia monsituacio estis malfacila ĉefe dum kaj post la [[Unua Mondmilito]], kiam li iom post iom ĉesigis foti ĝis la jaroj [[1920-aj]].
 
La morto de lia edzino, en [[1926]], ŝancelis lin. Antaŭ lia morto en mizero la sekvan jaron, lian laboron ekkonis la [[superrealismo|superrealistoj]], ĉefe la fotisto [[Man Ray]] kaj lia helpistino [[Berenice Abbott]], kiu fotis lin ĵus antaŭ lia morto. Berenice Abbott estis forte imponita de lia verko, kaj estis unu el tiuj, kiuj plej multe faris por disfamigi ĝin. Kiam mortis Atget, ŝi kun la helpo de la usonano Julien Levy kolektis la monon por aĉeti ĉirkaŭ 1.500 negativojn kaj 8.000 printaĵojn.
 
Publikiginte diversajn artikolojn kaj verkojn pri lia laboro, Berenice Abbott disfamigis en Eŭropo kaj Usono lian dokumentaron dum la postaj 40 jaroj. Ŝi skribis pri Atget : ''"Oni memoros lin kiel [[historiisto]]n pri urbostrukturo, kiel veran romantikulon, kiel amanton de Parizo, kiel [[Honoré de Balzac|Balzakon]] de la [[kamerao]], kies verko ebligas al ni teksi vastan [[murtapiŝo]]n pri la [[francio|franca]] [[civilizo]]."''
 
== Fota tekniko ==
[[ImageDosiero:Atget - Avenue des Gobelins.jpg|thumbeta|rightdekstra|200px|''Avenuo des Gobelins'' (1927)]]
 
Atget fotis Parizon per larĝformata ligna [[kamerao]] kun rapidaj rektliniaj [[lenso]]j. La bildoj estis esponitaj kaj rivelitaj kiel 18x24cm vitraj plataĵoj.
[[Image:Atget - Avenue des Gobelins.jpg|thumb|right|200px|''Avenuo des Gobelins'' (1927)]]
 
Atget fotis Parizon per larĝformata ligna [[kamerao]] kun rapidaj rektliniaj [[lenso]]j. La bildoj estis esponitaj kaj rivelitaj kiel 18x24cm vitraj plataĵoj.
 
{{Esperantigu_sekcion}}
La angla teksto tradukota troviĝas ĉi tie kiel komentaro.
Alklaku dekstre "Redaktu".
<!--Distinguishing characteristics of Atget's photography include a wispy, drawn-out sense of light due to his long exposures, a fairly wide view that suggested space and ambiance more than surface detail, and an intentionally limited range of scenes avoiding the bustling modern Paris that was often around the corner from the nostalgia-steeped nooks he preferred. The emptiness of most of his streets and the sometimes blurred figures in those with people are partly due to his already antiquated technique, including extended exposure times he required.
 
The vignetting often seen at some corners of the frame is due to his having repositioned the lens relative to the plate on the camera (this is one of the features of bellows view cameras)--this is a way to correct perspective and control the image. Under the dark cloth, Atget surely knew the effect of these corners and accepted or preferred them. In fact, one of the key qualities of Atget's work compared to the many other similar documentary workers of that city, is his savvy avoidance of perfection, that cold symmetry and clear stasis that photography so naturally good at. He approaches his subjects with a humanism that is palpable once noticed, and you become an observer and appreciator with him in his meanderings.
Linio 34:
 
== Heredaĵoj ==
 
En [[1968]], la [[Muzeo pri moderna arto (Novjorko)|Muzeo pri moderna arto]] de [[Novjorko]] aĉetis de Abbot ŝian kolekton da fotoj de Atget.
 
En Parizo, estas konservataj fotoj de Atget en tiuj fondaĵoj:
* la Muzeo Carnavalet,
* la Nacia Biblioteko de Francio,
* la Historia Biblioteko de Parizo,
* la Supera Nacia Lernejo pri Belarto,
* la Muzeo de la Dekoraj Artoj,
* la Interuniversitata Biblioteko pri Arto kaj Arkeologio,
* la Biblioteko de la Arsenalo,
* la Muzeo de la Francaj Monumentoj,
* la Muzeo de Orsay,
* la Muzeo de Francilio,
* la Fota Arkivejo de la Heredaĵoj.
 
== Plej famaj fotoj ==
* ''La orgenisto'', (1898)
* ''Kabareto, Strato Mouffetard'', (1900)
* ''Ĉe la tamburo, 63 kajo de Tournelle'', (1908)
* ''La kajo, la Insulo de la Civito'', (1925)
 
== Libroj ==
* ''The World of Atget'', 1964.
* ''Atget's Gardens: A Selection of Eugene Atget's Garden Photographs'', 1979.
* ''The Work of Atget'', 4 vols., 1981-85.
* ''Eugene Atget: A Selection of Photographs from the Collection of Musee Carnavalet, Paris'', 1985.
* ''Eugene Atget: Paris'', 1998.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
Angle:
* http://masters-of-photography.com/A/atget/atget.html
* Komparo de fotoj de Atget kun samlokaj, post ĉirkaŭ cent jaroj : http://www.lensculture.com/rauschenberg.html
 
France:
* La tuta kolekto de la franca Nacia Biblioteko : http://gallica.bnf.fr/scripts/catalog.php?Fonds=Fonds_Atget
* http://classes.bnf.fr/atget/
 
{{neNe finita}}
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Francaj fotistoj|Atget]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1857|Atget]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1927|Atget]]