Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20210125: Malsamoj inter versioj

→‎Kelkaj ideoj: nova sekcio
(→‎Kelkaj ideoj: nova sekcio)
:Saluton, Petr. La ŝablono {{ŝ|informkesto geografiaĵo}} ne estas duplikaĵo de {{ŝ|geokesto}}, sed plibonigita posteulo de ĝi. Ĝi baziĝas sur Lua kaj havas aldonajn trajtojn. Tio eĉ legeblas en ĝia dokumentado. Krome ĉiuj parametroj de "Geokesto", kiuj estas uzataj en ĝia dokumentado funkcias ankaŭ ĉe la nova ŝablono. Do, via ĵusa malfaro de mia ŝanĝo en [[Váh]] eĉ malaperigis ion el la artikolo, nome ĉe la koordinato-ligiloj, se la musmontrilo estas super ili. Tio nun malaperis la malsaman ISO-kodon ĉe "fonto" kaj "enfluejo". Kial tio estu plibonigo? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 15:29, 22 mar. 2020 (UTC)
::Ĉu io malhelpas al vi aldoni tiujn ŝablonojn en artikolojn, kiuj ne havas ŝablonon? [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 18:02, 22 mar. 2020 (UTC)
 
== Kelkaj ideoj ==
 
Kara {{u|Tlustulimu}}!
Mi havas kelkajn plibonig-ideojn kaj ŝatus diskuti kun vi - mi pensas ke vi estas taŭga persono por tio. Ĉu bone?
 
Esence, mi volas restrukturigi kelkajn informkestojn, kaj igi ilin pli simplaj kaj pli uzeblaj.
 
Unu ideo estas: unuigu {{ŝ|informkesto reganto}} kaj {{ŝ|informkesto regantino}}. Mia baza ideo estas:
# fari kelkajn adaptojn en {{ŝ|informkesto reganto}}, tiel ke ĝi same bone funkciis por virinoj kiel nun por viroj.
# Kiam tio estas farita, anstataŭu la tutan {{ŝ|informkesto regantino}} per simple REDIRECT al {{ŝ|informkesto reganto}}.
# Iom post iom, elimini pliajn apartajn informkestojn en simila maniero.
Plusoj:
* pli unuecaj aspektoj de pluraj informkestoj.
* Kiam mi volas aldoni pluan funkcion al informkesto (ekz-e preni ankoraŭ plian informon el Vikidatumoj), mi nur bezonas fari tion en unu loko, ne kopii tion aparte al multaj Informkestoj.
 
Kion vi pensas?
 
Pri {{ŝ|informkesto reganto}} kaj {{ŝ|informkesto regantino}}:
Mi renkontis du problemojn:
# Mi volas ke la rezultanta koloro estu la sama kiel en la nuna uzo. Tio estos:
* Se sanktulo, do "gold", fino.
* Alie, se parametro "koloro" estas donita (kutime "orchid" por mem reganta regantino) do tiu koloro, fino.
* Alie, se virino, do "thistle", fino.
* Alie, uzu tiun helan koloron kiun {{ŝ|informkesto reganto}} uzas nun. Ĝi ne ŝajnas havi nomon, nur kodon #cbe.
 
Mi ne tre bone regas la programkodon. La supran se-se-se-se mi ne sukcesis realigi.
Ĉar #cbe ne havas nomon, mi provis skribi #cbe en {#if:}-klaŭzoj, sed tiam la "#" estis misinterpretita kiel ero en numerita listo, kaj ĉio tute fuŝiĝis.
 
Alia problemeta areo estas la malsamaj parametroj edzo/edzo1/edzino1/edzino2 ktp.
 
Krom tiuj du punktoj mi penas ke la du informestoj bone unuigeblos.
 
Kion vi opinias?
 
Amike, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 15:15, 2 apr. 2020 (UTC)
39 513

redaktoj