Fakaltlernejo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[FileDosiero:FH Erfurt Logo.svg|thumbeta|450px|Emblemo de la universitato.]] La '''Fakaltlernejo de Erfurto''' (germane: ''Fachhochschule Erfurt'') estas unu el tri altlernejoj en la [[Erfurto|turingia ĉefurbo]]. Fondite en 1991, ĝi havis dum 4.550 studentoj kaj 373 kunlaborantoj (inter ili 175 scienculoj) en 2012/13. Ekde 2012 la alternejon estras [[Kerstin Wydra]], transpreninte la postenon de la longjara direktoro [[Heinrich Kill]]. Kancelierino akutala estas Heike Klemme.
 
== Historio ==
Malgraŭ ĝia juneco (fondo en la 1-a de oktobro 1991) la institutoj sekvas maljunan erfurtan tradicion altlernejan. La jam en 1946/47 fonditaj ''Inĝenieraj lernejoj por hortikulturo kaj konstruscienco'' formis la bazon por kvar de sume ses fakultatoj. Ĝi eĉ havas radikojn en la 1901 fondita [[Prusio|prusa]] ''Königlich preußische Baugewerkschule''.
Krome la fakaro de Prizorgadtekniko (hodiaŭ: Fakultato por konstruaĵtekniko kaj komputiko) festis en 2000 la 45-an datrevenon de sia fondiĝo.
[[FileDosiero:FH Steinplatz Erfurt.JPG|thumbeta|Ejoj ĉe la ''Stein-placo''.]]
[[FileDosiero:FHE Lehrgebäude - Leipziger Straße - 20120616-806.JPG|thumbeta|Seminariejo ''Leipziger Straße'' meze de arboreto idilieca.]]
 
== Ofertoj ==
Al la pli maljuna fakaro pri [[arkitekturo]], [[konstruinĝenieriko]], [[ĝardenado]], [[pejzaĝa arkitekturo]], [[socialaĵoj]] kaj [[prizorgadtekniko]] aldonitis en 1992 unu pri [[ekonomiko]]. Tute novaj aferoj inter la oferto de aliaj fakaltlernejoj en [[Orienta Germanio]] estas la orientiĝeblecoj pri konservado, restaŭrado kaj mobilecologio. Al tio estas komplementa en 2000 malfermita superfakulta ''Studprogramo pri aplikata informadiko'' (de amaskomunikiloj, de inĝenierado, de ekonomio).
 
Ekde 2007/08 la studo de ''Forstscienco kaj ekosistema manaĝado'' pliriĉigas la tradicie "verdan" trejnadon en Erfurto. Establitis la orientiĝo ''Klerigado kaj edukado de infanoj'' ene de la fakultato pri aplikitaj socialaj sciencoj, ekde 2012 eĉ daŭre. En 2008/09 alvenis ''Planado urba kaj spaca'' kaj ''Tramvojologio''. En 2009/10 oni ekinstruis mobilecinformadikon.
 
== Strukturo ==
[[FileDosiero:FH Architektur Erfurt.jpg|thumbeta|La iama ''Baugewerkschule'' en la Schlüterstraße, nun la sidejo de la arkitektura fakultato.]]
[[FileDosiero:FH Erfurt.JPG|thumbeta|Ĉefa enirejo ĉe la kampuso de Altonaer Straße.]] La fakaltlernejo ofertas [[bakalaŭro|bakalaŭriĝ-]] kaj [[magistro|magistriĝeblecoj]] en sume 13 specialaj fakoj, organizitaj ĉe 6 fakultatoj (nomoj de la fakoj kun la oficialaj germanaj nomoj):
 
'''Fakultato Aplikitaj socialaj sciencoj'''
Linio 21 ⟶ 22:
 
'''Fakultato Arkitekturo kaj urba planado'''
* Architektur
* Stadt- und Raumplanung (urba kaj regionspaca planado)
 
'''Fakultato Konstruinĝenieriko kaj konservado/restaŭrado'''
* Bauingenieurwesen
* Konservierung und Restaurierung
 
Linio 44 ⟶ 45:
 
== Instruseminarioj ==
La ses fakultatoj troviĝas sur kvar lokoj:
* Altonaer Straße (kvazaŭ la centro kun kampuso, studenta kantino, aŭlego, biblioteko, kalkulcentro i.a.)
* Leipziger Straße (kun arboreto kaj pejzaĝa trejnadparko)
* Schlüterstraße (la plej tradicia ejo)
* Steinplatz (i.a. kun lingvolaboratorio)
 
== Esplorado ==
Ekde la fondiĝo de la altlernejo estas bonaj kooperacioj kun inter si ege malsamaj entreprenoj kaj institucioj regionaj kaj municipaj.
 
Esenca punkto por la esploradoj de la fakaltlernejo kuŝas en la aplikita esplorado kaj servo-preto, en la konekso de teorio kaj praktiko. Celo estas la pretigo de reserĉad- kaj evolupotencojn aparte por etaj kaj mezaj entreprenoj de Turingio, kiuj sen fremda helpo ne tiom sukcesus.
 
Esploradfokusoj de 2013 estis:
* Novaj mobilecsistemoj kaj solvoj efikaj de [[loĝistiko]]
* Infanaj, junularaj kaj socialaj malfacilaĵoj
* Longefika planado kaj konstruado, manaĝado de inteligenta utiligo de grundoj kaj krudmaterialoj
Tiaj fokusoj subtenu la profiligon de la altlernejo kaj diferencigu ĝin de samtipaj edukejoj aliloke.
 
== Kontaktoj internacien ==
La fakaltlernejo havas ĉ. 70 ĝemeluniversitatojn en la tuta mondo. Tiel oni ne nur donas al la germanaj studentoj la eblecon staĝi en fremda lando, sed ankaŭ al la alilandanoj veni Erfurton por plukleriĝi.
 
Danke al elstaraj kondiĉoj koncerne lingvotrejnadon en la lingvocentro kaj al daŭra kaj detala informado kaj subteno dum la restado (kun fina resuma interparolado), la ĉeesto de fremdaj studentoj en Erfurto kiel elble plej bone akompaniĝas.
 
Ekde 2005 estas organizita pojare du semajnojn daŭranta ''Internacia somera lernejo'' pri aktualaj temokompleksoj ekonomiaj.
 
== Pluklerigadcentro ==
La altlerneja pluklerigadcentro konsideras sin partnero regiona por scienca pluklerigado. Danke al kontinua kunlaboro kun praktike agadantoj, la centro garantias specialajn klerigadofertojn por entreprenoj kaj personoj profesie laborantaj. Konsistas la oferto el kongresoj, kongresetoj, laborrondoj, seminarioj kaj kursoj.
 
Jen kelkaj ofertoj:
Linio 77 ⟶ 78:
* Trejnado de manaĝeroj de [[nemoveblaĵo]]j
* Sociala laboro juda
* Mediacio
* [[Merkatiko|Merkatika]] manaĝado
* Evoluigo de personaroj
* Trejnado de ekonomikistoj socialaj
* Trejnado de hejmestroj
* Psikiatrio sociala
 
== Aldone ==
=== Porinfana universitato ===
Estis la fakaltlernejo la unua universitato en [[Turingio]] kiu akceptis la ideon de porinfana universitato kaj ofertis jam en la sama jaro ok aranĝojn! Ekde 2005 kunlaboras tiuprojekte la [[Universitato de Erfurto]] kaj la [[Kliniko HELIOS de Erfurto|Helios-kliniko]].
 
Infanoj aĝaj inter 6-12 jaroj povas informiĝi pri medicinaj, socialaj, natursciencaj kaj teknikaj temokompleksoj dum specialaj prelegoj. La starigitajn demandojn respondas kun ĝojo kaj delikatsenta kompreniĝemo la docentoj. En 2007 oni gastigis pli ol 2.000 infanoj en 30 aranĝoj.
 
=== Longa nokto de la sciencoj ===
Kun la kliniko, la universitato kaj la kulturdirekcio de la urbo oni organizis en aprilo 2007 unuafoje la t.n. ''nokton de la sciencoj''. Per tiu nova oferto oni volas prezenti sciencon traviveblan por kaj tuŝeblan de ĉiuj. Ĝi okazas ĉiun duan jaron denove.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.fh-erfurt.de/ Hejmpaĝo de la fakaltlernejo.]
* [http://www.fh-erfurt.de/fhe/index.php?id=84 Pluklerigada centro.]
* [http://www.kinderuni-erfurt.de/ Porinfana universitato.]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Universitatoj kaj altlernejoj en Erfurto]]