Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 1 800:
 
== Aktivaj (de 2020) ==
 
=== [[Konstanta Revolucio]]→Permanenta revolucio ===
Simpla miskompreno de la kreinto.
: Delonge ekzistanta, ĝi freŝdate estas reverkata (parte tradukita el la franca paĝo ĉe [[Daŭrigata revolucio]]) de anonima uzanto. La du artikoloj estu kunmetotaj. [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 23:03, 17 jan. 2020 (UTC)
:{{komento}} Mi kunigis la artikolojn [[Konstanta revolucio]] kaj [[Daŭrigata revolucio]]; ni devos nun elekti inter "'''daŭrigata revolucio'''" kaj "'''permanenta revolucio'''". [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 16:07, 20 jan. 2020 (UTC)
:{{kontraŭ}} Bone por la kunigo. Kial ŝanĝi al permanenta? Mencii ambaŭ nomigojn en la komenco de la artikolo sufiĉas. Batali inter permanenta, konstanta, daŭrigata, daŭrigota, daŭriginda, daŭrigenda estus perdotempo iamaniere. Kaj ĉiuj eblus. Eblas ankaŭ krei alidirektilojn por tiuj nomigoj konsiderataj necesaj, se tiuj ne jam ekzistas.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 18:26, 20 jan. 2020 (UTC)
{{@|kani}} Ne temas pri batalo, temas pri demokratio. Mia vidpunkto estas ke inter tiuj tri formoj «permanenta» estas la ĝusta titolo, same kiel prekaŭ ĉiuj alilingvaj paĝoj. Tial mi proponis la ŝanĝon. Se via vidpunkto vere estas ke ĉiuj inter ili eblas, mi petas ke vi rekonsideru la aferon. [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 19:28, 20 jan. 2020 (UTC)
:{{komento}} Do, se mi rekonsideras, jam ne estos batalo sed nur demokratio. Tio estas, akcepti vian proponon. Ĝenerale se ne temas pri evidenta eraro, tajperaro ktp., mi preferas dediĉi energion al kreado, plibonigo aŭ pliampleksigo de artikoloj, anstataŭ al alinomado, eĉ se tio iomete plibonigetas la aferon. Kompreneble tendencoj respektindas, sed personaj preferoj dubindas. Se en tiuj debatoj intervenus dudek vikipediistoj, oni povus paroli pri demokratio, sed kiam ĉio bedaŭrinde dependas de du, tri personoj...--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 20:13, 20 jan. 2020 (UTC)
::Certe ne opinias tion mi. Ĉiu rajtas sian perspektivon. Mi simple petas rekonsideri, retiri la «esperantujo»-lensojn por demandi sin kial la «internacia» lingvo aktive rezistas sendisputajn internaciajn formojn. Se atentigi tion kaj meti ĝin al komuna diskuto ŝajnas provoko, mi plenkore volus aserti ke tio ne estas mia intenco.
:::Bedaŭrinde, kani pravas pri la malmulto da reale aktivaj kontribuantoj. Bonvenon al freŝaj uzantoj...opiniojn....[[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 20:52, 20 jan. 2020 (UTC)
 
:{{komento}} Mia opinie, pli bona titolo estus "'''Daŭra revolucio'''". --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 09:46, 21 jan. 2020 (UTC)
:{{kom}} Ankaŭ mi pensis pri ''Daŭra revolucio''. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 12:17, 21 jan. 2020 (UTC)
:{{komento}} NE amikoj, la verbo "daŭri" estas netransitiva verbo, kun pasiva senco; ĉi tie temas pri politika ideologio, pri kiu la anoj "igas" la revolucion "daŭra", do endas la uzo de daŭrigi. Eble vi respondos al mi, kial ne ''Daŭriga revolucio''? Sed laŭ PIV, daŭrigo signifas ion daŭrigitan, kio ne validas ĉi tie pro tio, ke la celo de tia politika sistemo estas ĉiam subfose agadi. La adjektivo '''daŭrigata''' estas do pli preciza kaj klara ol eĉ ''permanenta''. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 14:12, 21 jan. 2020 (UTC)
:{{kontraŭ}} Konforme al kion mi skribis supre, NE necesas uzi l'adjektivon ''permanenta'' ĉi tie, kiam '''Daŭrigata revolucio''' pli bone taŭgas. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 11:48, 22 jan. 2020 (UTC)
:{{komento}} Ne estas nia tasko interpreti la nuancojn de la signifo, kiun atribuas al la nomo la adeptoj de la politika movado. Temas simple pri nomo. Origine la verko de Trockij estis titolita "Перманентная революция" (Permanentnaja revoljucija), kaj la plej eleganta traduko por tio certe estas "daŭra revolucio", sed oni ja povas traduki ankaŭ alivorte, ekz. ''daŭra, konstanta, senĉesa, senhalta, permanenta...''. Ekzistas ankaŭ parenca Maŭisma teorio, kiun oni povas nomi ekz. "kontinua revolucio" . Por elekti la nomojn, nia ĉefa gvidilo povas esti nur ekzistantaj esperantaj tekstoj, eble tradukoj de tiutemaj ĉefverkoj. Almenaŭ la Germana, Franca kaj Angla tradukoj el Trockij ŝajnas havi titole vorton similan al "permanent", verŝajne ĝuste pro simileco de la vorto, ne tiom pro absolute samaj signifoj. Ĉiuokaze, necesas en la Vikipediaj artikoloj klare averti pri konfuzoj inter similsencaj terminoj. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 12:19, 22 jan. 2020 (UTC)
 
=== [[Deviga militservo]]→Konskripcio ===