Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 1 164:
:{{komento}} Ne estas nia tasko interpreti la nuancojn de la signifo, kiun atribuas al la nomo la adeptoj de la politika movado. Temas simple pri nomo. Origine la verko de Trockij estis titolita "Перманентная революция" (Permanentnaja revoljucija), kaj la plej eleganta traduko por tio certe estas "daŭra revolucio", sed oni ja povas traduki ankaŭ alivorte, ekz. ''daŭra, konstanta, senĉesa, senhalta, permanenta...''. Ekzistas ankaŭ parenca Maŭisma teorio, kiun oni povas nomi ekz. "kontinua revolucio" . Por elekti la nomojn, nia ĉefa gvidilo povas esti nur ekzistantaj esperantaj tekstoj, eble tradukoj de tiutemaj ĉefverkoj. Almenaŭ la Germana, Franca kaj Angla tradukoj el Trockij ŝajnas havi titole vorton similan al "permanent", verŝajne ĝuste pro simileco de la vorto, ne tiom pro absolute samaj signifoj. Ĉiuokaze, necesas en la Vikipediaj artikoloj klare averti pri konfuzoj inter similsencaj terminoj. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 12:19, 22 jan. 2020 (UTC)
:{{farita}} Intertempe, iu jam shanghis la nomon al "daurigata revolucio". Kani pravas, ke "Batali inter permanenta, konstanta, daŭrigata, daŭrigota, daŭriginda, daŭrigenda estus perdotempo iamaniere.". Neniu povas disputi ke la ghusta nomo estas ja "permanenta revolucio", li povus nur kovi personan preferon. [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 20:27, 2 apr. 2020 (UTC)
 
=== [[Deviga militservo]]→Konskripcio ===
Deviga militservo estas nur parto de konskripcio, la koncepto kiun traktas la artikolo kaj alilingvaj vikioj. [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 12:00, 18 jan. 2020 (UTC)
:{{komento}} Se oni ne volus uzi la neologismon '''[[konskripcio]]''', mi proponas la titolon '''[[deviga militvarbo]]''', kaj certe ne "deviga militservo", kiu ne rilatas ekzakte al la temo de l'artikolo. Fakte la "Deviga militvarbo" permesas [[varbado|varbi]] [[konskripto]]n, po ke li poste faru sian devigan militservon. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 10:20, 20 jan. 2020 (UTC)
:{{@|DidCORN}} {{komento}} Spritan vi donis alternativon anstataŭ «konskripcio». Tamen, mi notu ke mia instinkto interpretas el tio termino devigon al la varbanto kaj ne al varbito. Instinktaj por mi alternativoj estus, «deviga rekrutado/rekrutiĝo», sed eĉ tiuj povus semi malcertecon. En spontanea diskuto, mi forte dubas ke mi stumblus inter kunmetaĵoj kaj simple uzus la neologisman «konskripcio». Ĉu vi estas iam uzinta/leginta je «deviga militvarbo», aŭ elpensis ĝin? [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 16:22, 20 jan. 2020 (UTC)
:{{por}} Ŝajnas ke por eviti konfuzojn, la elekto de la neologismo trudiĝas. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 09:05, 21 jan. 2020 (UTC)
:{{kontraŭ}} La neologismo Konskripcio ne vere plaĉas al mi. Ĝi estas apenaŭ uzata vorto. Serĉi [https://tekstaro.com/?s=5e276ebb28bc7 konskripci] en tekstaro.com donas nur kvar rezultojn. En la rezultoj de [https://tekstaro.com/?s=5e276f4483a0b militservo] 11-foje ankaŭ troviĝas la vorto deviga. Mi ankaŭ pensas, ke oni ja povas mencii ĉiojn necesajn partojn sub la titolo deviga militservo. Ekzemple la angla artikolo temas pri la historio, argumentoj kontraŭ kaj por devigo aŭ la situacio en diversaj landoj. Ĉion oni povas mencii sub la nuna titolo. [[Uzanto:LoMo600|LoMo600]] ([[Uzanto-Diskuto:LoMo600|diskuto]]) 22:26, 21 jan. 2020 (UTC) PS: redaktita
::{{komento}} {{@|LoMo600}} Evidente ke vi trovos pli da rezultoj pri [[militservo]] ol pri [[konskripcio]], pro la fakto ke militservo inkludas kaj la laǔ proprajn volajn kaj la devigajn militservojn. Plie konskripcio ne rilatas al la servoj mem, sed estas sistemo per kiu estas dungitaj leĝe junuloj por militservo KAJ por ebla [[civila servo]]. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 13:18, 22 jan. 2020 (UTC)
:::{{@|DidCORN}} Mi forigis la nombron da rezultoj ĉe militservo en mia antaŭa komento, ĉar ĝi ne utilas, kiel vi prave skribis. Sed mi ankoraŭ opinias, ke oni ĉion povas mencii sub la nuna titolo. Bonvolu pardoni min, se mi vin ne ĝuste komprenas, sed vi volas per sistemo esprimi ekzemple kiujn homojn ŝtato devas devigi, kiel ĝi varbas homojn aŭ ĉu oni rajtas rifuzi militservon, ĉu ne? Miaopinie la nuna titolo ankaŭ povas mencii tion kaj civilan servon, ĉar tia civila servo estas alternativo nur por tiuj, kiuj estas divigitaj al militservo.
:::Jam skribinte la komenton mi ekpensis pri esprimo 'deviga servo', se oni ne volus uzi la neologismon konskripcio, ĉar kaj milit''servo'' kaj ebla civila ''servo'' estas devigaj.--[[Uzanto:LoMo600|LoMo600]] ([[Uzanto-Diskuto:LoMo600|diskuto]]) 21:20, 22 jan. 2020 (UTC)
::{{komento}} Tiu paĝo estas normala paĝo por proponoj, kaj ĉiuj proponoj por plibonigi nian Vikipedion konsiderindas.
::Miaflanke kiam mi priskribis la terminon 'konskripcio' kiel neologismon esti rilate al [[PIV]], en kiu tiu vorto mankis; sed delonge ĝi estas nun agnostika en [[NPIV]]. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 11:35, 23 jan. 2020 (UTC)
:{{por}} La faktermino troviĝas en [[NPIV]] ([http://vortaro.net/#konskripcio konskripci/o]) kaj en la Angla-Esperanta Vortaro de [[John C. Wells]]. Ĝi estas pli specifa ol la ĝenerala priskribo "deviga militservo" (konskripcio temas pri ŝtata, sistema, laŭleĝa devigo, por la ŝtata armeo, de la civitanoj — kaj ne pri ekz. militkaptitoj, milicoj, geriloj, ktp. aŭ alispecaj militkrimoj). [[Uzanto:Osteologia|Osteologia]] ([[Uzanto-Diskuto:Osteologia|diskuto]]) 23:12, 29 jan. 2020 (UTC)
:{{farita}} la nura kontraua vochdono donis la kialon ke "Konskripcio ne vere plaĉas al mi", kiu ne estas valida kialo kontrau alinomigo. [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 20:32, 2 apr. 2020 (UTC)
 
== Aktivaj (de 2014) ==