Feliksa Kozłowska: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
formatigo de titoloj, +Informkesto, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:Mateczk Kozłowska.JPG|eta|dekstra|Feliksa Magdalena Maria Franciszka Kozłowska, fondintino kaj spirita zorgantino de [[mariavitismo]], de kredantoj nomata '''Panjo''' kaj konsiderata [[sanktulo|sanktulino]]]]
'''Feliksa Magdalena Maria Franciszka Kozłowska''' (naskiĝis la {{daton|27|majo|1862}} en Wieliczna, proksime de [[Węgrów]], mortis la {{daton|23|aŭgusto|1921}} en [[Płock]]) estis fondintino kaj spirita zorgantino de [[mariavitismo]], de kredantoj nomata Panjo kaj konsiderata [[sanktulo|sanktulino]].
 
Komence [[ordena fratino]] de la [[Romkatolika Eklezio]], fondintino de kaŝita Kongregacio de Malriĉaj Fratinoj de Sankta Klaro, kiu poste eknomiĝis Kongregacio de Fratinoj Mariavitinoj. La 5-an de decembro 1906 estis laŭnome [[ekskomuniko|ekskomunikita]] de la papo [[Pio la 10-a]] kiel la unua virino en la [[historio de kristanismo]] ene de Romkatolika Eklezio. Fondintino de la Kongregacio de [[Sacerdoto]]j Mariavitoj, [[mistikismo|mistikulino]], transdonis al sia [[eklezio]] [[revelacio]]n enestanta en la Verko de la Granda [[Mizerikordo]] ne agnoskita de la Latina Eklezio.
 
== Infaneco kaj juneco ==
Feliksa Magdalena Kozłowska naskiĝis en romkatolika familio. Ŝiaj gepatroj estis Jakub Kozłowski [[blazono]] ''Nałęcz'' kaj Anna Olszewska, devenanta de malriĉiĝinta pola [[nobelo|nobelaro]]. Jakub Kozłowski estis prokuristo de [[bieno|bienposedantoj]] en apuda Stoczek kaj samptempe laboris kiel ĉef[[forstisto]] en ilia havaĵo de Wieliczna. Post morto de la patro, kiu pereis en la batalo de Węgrów la 3-an de februaro 1863 dum la [[januara ribelo]], etan solfilinon edukiĝis la patrino kaj bogepatroj - Jakubina (primo voto Kozłowska) kaj Seweryn Pułaski. Seweryn estis la dua edzo de Jakubina, devenis de la sama gento kiel generalo [[Kazimierz Pułaski]]. Danke al gastemo de [[parenco]]j juna [[vidvo|vidvino]] kaj ŝia filino ekloĝas unue ĉe la familio Pułaski en apuda Czerwonka, kaj poste en samapuda Baczki. Periode vivas ankaŭ en [[Garwolin]]. Tie, en la 10-a vivojaro Feliksa alpaŝis al la Unua Sankta [[Komunio]]. En 1872 ili transiras al pli malproksima familio Piekarski en Varsovio.
 
Feliksa sufiĉe frue komencis [[edukado]]n. De la infanaj jaroj la patrino instruis ŝin skribi kaj legi en la [[pola lingvo]], kaj ankaŭ ekŝati polecon kaj [[religio]]n. De la translokiĝo al Varsovio lernis en la hejmo de sia instruistino, kaj poste en virina lernejo de [[grafo|grafino]] [[Krystyna Skarbek]] kaj en la 4-a Virina Gimnazio ĉe la str. Miodowa. Finante lernadon ŝi lerte parolis la [[rusa]]n, [[angla]]n kaj [[franca]]n. Ricevinte kiel virino tiom zorgan edukitecon ŝi eklaboras kiel hejma instruistino ĉe generalo Urlich en Varsovia [[Citadelo]]. En 1882 ricevis proponon edziniĝi, sed ĝin forlasis. Laŭ konservitaj informoj oni povas konkludi, ke ŝi estis virino de granda ĉarmo, elokvento kaj [[pieco]]. Ne malmultaj viroj provis ŝin nupti, sed aparta [[spiriteco]] ne permesis al ŝi realiĝi en geedziĝo.
 
== Ordena vivo ==
Feliksa jam kiel malgranda knabino montris ekterordinaran [[pieco]]n. Kiel 19-aĝa klopodis noviciĝi al unu el [[klostro|klostraj]] ordenoj. Nelonge poste renkontis patron [[kapucenoj|kapucenon]] Honorat Koźmiński, posta [[beatigo|beatigito]], kiu tiutempe fondis multe da kaŝitaj [[ordeno (eklezio)|ordenaj]] kongregacioj, t.n. gekaŝitoj. Sekreta karaktero de tiuj grupiĝoj rezultis de limigoj altrudataj de [[caro|caraj]] regopovoj al la Romkatolika Eklezio. En 1883 ŝi eniris al unu. La patro Honorat alte taksis en ĝi [[spiriteco|spiritajn]] kvalitojn, tial igis ŝin baldaŭ inspektorino de aliaj komunumoj. En 1887 ŝi iris al Płock, kie laŭ rekomendo de la patro Honorat Koźmiński la 8-an de septembro 1887 fondis la Kongregacion de Malriĉaj Fratinoj je la nomo de Sankta Patrino Klaro, kiu poste aliformiĝis al Kongregacio de Fratinoj Mariavitinoj. La ordenaj fratinoj okupiĝis pri [[kudrado]] de [[liturgio|liturgiaj]] vestoj, [[altaro|altaraj]] surkovraĵoj, poste ankaŭ [[standardo]]j, ornatoj aŭ [[brodado]] de pentraĵoj. Feliksa Kozłowska ĝuis grandan autoritaton inter la fratinoj kaj ricevis de ili bonvolan titolon Panjo, kiu aliĝis al ŝi kaj estas ofte uzata de mariavitoj.
 
== Esperanto ==
Kelkaj ŝiajn verkojn tradukis al Esperanto [[Maria Wawrzyniec Rostworowski]] (legu en ligilo: http://www.ekumenizm.pl/koscioly/katolickie/zmarl-kaplan-m-warzyniec-rostworowski/).
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Faustyna Kowalska]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.mariawita.pl/htmls/zyciorys_swmfk.html Franciszka Kozłowska en la paĝo de Malnovkatolika Mariavita Preĝejo]
* [http://mariawityzm.dbv.pl/viewpage.php?page_id=8 Panjo en la paĝo de la Katolika Preĝejo de Mariavitoj]
 
{{EdE|K}}
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Kozlowska, Feliksa}}
 
{{ĝermoĜermo|polo}}
 
[[Kategorio:Mariavitismo]]