Johannes Dietterle: Malsamoj inter versioj

932 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 monatoj
Iom pli pri la enketo de Dietterle; ligilo
(Iom pli pri la enketo de Dietterle; ligilo)
Etikedo: redakto de fonto je 2017
 
Krom la internajn problemojn de la movado Dietterle devis alfronti la postmilitajn malfacilaĵojn pro politikaj kaj ekonomiaj senordoj. Malgraŭ tiuj malfavoraj cirkonstancoj li sukcesis konvinki per siaj statistikaj laboroj la registaron pri kreo de Germana Esperanto-Instituto kaj trovis favoran eĥon dum la [[Internacia Pedagogia Kongreso]] organizita en [[1922]] kadre de [[Ligo de Nacioj]] en [[Ĝenevo]], kie li intervenis pri la temo "Esperanto kaj lernejo".
 
Li estis membro de la [[Lingva Komitato]] kaj vicprezidanto de la [[Akademio de Esperanto]], komitatano de [[UEA]], prezidanto de la [[UK 1923|Universala Kongreso]] en [[Nurenbergo]] [[1923]], prezidanto de la [[Interfoira Komisiono]], gvidanto de la kunlaborado kun [[IALA]] kaj kunlaboranto de la firmo [[Ferdinand Hirt und Sohn]]. Li gvidis Esperanto-kursojn ĉe la radio-sendstacio en Lepsiko ktp. DietterleLi organizisestis tutmondan statistikon pri la Esperantistoj en [[1928]] kaj estisankaŭ kunlaboranto de diversaj gazetoj.
 
== Statistika enketo pri la Esperanto-parolantoj de la mondo ==
 
Krome Dietterle organizis tutmondan [[Statistiko_de_Esperantujo#Enketo_de_Dietterle_(1926)|enketon]] pri la Esperantistoj en 1926, publikigitan en [[1928]]. Per tiu enketo li tre konatiĝis ĝis hodiaŭ, ĉar temas pri pli malpli la sola serioza tia nombro inter 1910 kaj la 1950-aj jaroj. Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: „En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. - La grupoj okazigis dum 1926 2531 kursojn, kaj entute laŭ raportoj 12.014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed taksado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.“
 
== Verkoj ==