Friedrich Justus Riedel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
pli bona ŝablono (Vivtempo), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto verkisto}}
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-29367-0001, Gebesee, Jugendstunde.jpg|eta|Estetikisto kiu lernigis al gejunuloj evoluigi senton je bona arto, 1955.]] '''Friedrich Justus RIEDEL''' (naskiĝinta en la [[10-a de julio]] [[1742]] en [[Vieselbach]], mortinta en la [[2-a de marto]] [[1785]] en [[Vieno]]) estis germana filozofo, profesoro kaj verkisto.
 
== Vivo ==
==== Trejnadaj jaroj kaj agado en Erfurto ====
La filo de pastoro frekventis la lernejon en [[Weimar]] kaj studis jursciencojn kaj filozofion en Weimar, [[Jena]] kaj [[Halle (Saale)|Halle]].Tie ĉi li konatiĝis kun la filologo [[Christian Adolph Klotz]] kiu subtenis la ege talentitan junulon. Riedel forlasis karieron juristan kaj ekupiĝis pri skribado kaj artsciencoj. La tutan vivon li skribadis ĝis elĉerpigo de ĉiuj fortoj.
 
Post instruado en Jena li ricevis en 1768 katedron pri [[estetiko]] ĉe la [[Universitato de Erfurto]]. Nur malvole li foriris el Jena, postlasonte amikaran rondon bonvolegan kaj ne havonte en Erfurto simile altnivelajn laborkondiĉojn. Tamen li akceptis ankaŭ por esti pli proksime de la maljuniĝanta patro. Voko al [[Coburg]] venis ĵus post ties firma jeso akcepti la erfurtan postenon.
 
En Erfurto li eminente kunreformis la altlernejon kaj renkontis [[Christoph Martin Wieland]], [[Johann Christian Lossius]] kaj [[Carl Friedrich Bahrdt]]. Enviaj katolikaj klerikoj, docentaj en Erfurto, malhelpis la realigon de kelkaj liaj ideoj. Krome li publikigis poeziaĵojn kaj prozaĵojn kaj laboris kiel ĵurnalisto. Neglektante siajn profesiajn devojn li vivis la vivon de porĉiama studento. Multaj kolegoj kaj superuloj krome malŝatis ties amikan kuneston kun studentoj <ref name="riedel">"Die jungen Leŭte lieben miĉ, weil ich sie liebe, und ihnen ohne Pedanterie, quasi aliud agendo, und gleichsam scherzend oder freundschaftlich plaudernd einige Kenntnisse beibringe.'' Friedrich Wilhelm Ebeling: ''Geschichte der komischen Literatur in Deutschland seit der Mitte des 18. Jahrhunderts.'' Band 1, S. 398.</ref>. En la jaro 1771-a li maldungitis sen precizaj kialoj.
 
==== En Vieno ====
Danke al rilato kun [[Tobias Gebler]], kiu laboras por la [[Aŭstrio-Hungario|aŭstria]] ŝtato, Riedel vokitis [[Vieno]]n. Li promesis al si plion da sciencaj kaj verkistaj privilegioj kaj karieron en la alta porŝtata servo. Li ekdeĵoris en 1772 ĉe la Arta akademio. Li ricevis la staton de ''imperiestra konsilisto'', estis bone salajrita kaj havis la privilegion je religia praktikado laŭvola. Tamen al li neniam sukcesis hejmeci en Vieno. Jam post mallonga tempo oni strebis malrenkonti lin, pro lia sinteno ene de vienaj salonoj. Lia studenteca memprezentado, la kutimo ĉiam diri la opinion nekaŝite, fumado kaj nerespekto antaŭ virinoj ege malsimpatiigis lin. Krome oni ne ŝatis lian intimecon kun studentoj. Finfine kleriko, kiu lin estis atakinta jam en Erfurto, informis la imperiestrinon [[Maria Tereza de Aŭstrio|Maria Tereza]] pri la stranga fakto, ke ateisto kun malbonaj manieroj deĵoru por la aŭstria ŝtato. La imperiestrino informis Riedel pri la alternativojn aŭ konvertiĝi al katolikismo aŭ maldungiĝi. Riedel preferis esti maldungita.
 
Linio 34 ⟶ 35:
 
== Subnotoj ==
{{referencojReferencoj}}
 
== Literaturo ==
* Johann Georg Meusel: ''Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller.'' Leipzig 1811. Band 11, S. 304 ff. ([http://books.google.de/books?id=mURFAAAAYAAJ&pg=PA304&dq=Friedrich+Just+Riedel surrete])
* Friedrich Wilhelm Ebeling: ''Geschichte der komischen literatur in Deutschland seit der mitte des 18. Jahrhunderts.'' Eduard Hahnel, Leipzig 1869, Band 1, S. 397–423 ([http://books.google.de/books?id=M-MFAAAAQAAJ&pg=PA397 surrete])
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [https://de.wikisource.org/wiki/BLKÖ:Riedel,_Friedrich_Justus Biografio ĉe BLKÖ.]
* [https://de.wikisource.org/wiki/ADB:Riedel,_Friedrich_Justus Biografio ĉe ADB.]
* {{DNB-Portal|118788795}}
{{Bibliotekoj}}
{{DEFAULTSORT:Vivtempo|Riedel, Friedrich Justus}}
 
{{DEFAULTSORT:Riedel, Friedrich Justus}}
[[Kategorio:Germanaj filozofoj]]
[[Kategorio:Germanaj verkistoj]]
[[Kategorio:Homoj rilataj al Erfurto]]
[[Kategorio:Akademianoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1742]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1785]]
[[Kategorio:Estetiko]]