Gimnastiko: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
'''Sporta gimnastiko''' estas individua [[sporto]] konsistanta el diverstipaj korpaj ekzercoj por kiuj necesas forto, flekseblo, mov-lerteco, ekvilibro kaj gracio. Por tiuj ekzercoj gimnastikistoj uzas diversajn aparatojn aŭ ilojn inter kiuj troviĝas paralelaj stangoj, malsimetriaj stangoj, trabo, ĉevalo (kun aŭ sen ansoj), reko (paralelaj stangoj), du-ringo, tapiŝo kaj saltotabulo.
 
Gimnastiko estas unu el la sportoj kiuj partoprenas [[someraj olimpikoj|somerajn olimpikojn]]. Ĝin normigas la [[Internacia Federacio de Gimnastiko]] (''Fédération Internationale de Gymnastique'')<ref>[http://www.fedintgym.com Internacia Federacio de Gimnastiko (''Fédération Internationale de Gymnastique'')]</ref>, sed ekzistas ankaŭ naciaj organizoj. La venkanton decidas ĵurio per poentoj.
 
[[Gimnastikejo]] estas loko, kiu permesas la praktikadon de gimnastiko, [[sporto]]j aŭ fizikaj ekzercoj en fermita areo kun pluraj maŝinoj kaj sportiloj disponeblaj al tiuj, kiuj ĝin vizitas.