George Murray Levick: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e +Bibliotekoj per AWB |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita ŝablono (Dosiero), pli bona ŝablono (Vivtempo), pli bona ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[
'''George Murray Levick''' (1876–1956) estis brita antarkta esploristo, kaj fondinto de la Brita Esplorsocieto (iame ''British Schools Exploring Society'').
== Ekkariero ==
Levick naskiĝis en Newcastle-Upon-Tyne, filo de George Levick kaj Jeannie Sowerby. Post mallonga kurackariero, li aliĝis al la Reĝa Ŝiparo en 1910.
== Ekspedicio Terra Nova ==
[[
Li akompanis [[Robert Falcon Scott|Robert Scott]] en sia katastrofa [[Ekspedicio Terra Nova]]. Parto de la Norda Grupo, Levick pasis la aŭstralan someron de 1911–1912 ĉe [[Kabo Adare]] meze de kolonio de [[Adelia pingveno|Adeliaj pingvenoj]]. Ĝis Junio de 2012, tiu estis la ununura studo de la [[Birdarejo]] de Kabo Adare (nome la plej granda kolonio de Adelia pingveno en la mondo) iam plenumita kaj li estis la ununura kiu pasis tie la tutan [[reprodukta sezono|reproduktan ciklon]].<ref name="TW2012">{{cite news |url=http://www.theweek.co.uk/health-science/47334/shock-sexually-%E2%80%98depraved%E2%80%99-penguins-led-100-year-censorship |title=Shock at sexually ‘depraved’ penguins led to 100-year censorship |newspaper=The Week |date=10a Junio 2012}}</ref> Liaj observoj pri allogado, pariĝado, kaj idozorgado de tiuj birdoj estis registritaj en sia libro ''Antarctic Penguins''.<ref>{{cite book | last = Levick | first = G. Murray | title = Antarctic Penguins: a study of their social habits | url = http://www.archive.org/details/antarcticpeng00leviiala | year = 1914 | location = New York | publisher = McBride Nast and Company}}</ref> Liaj notoj pri la seksa kutimaro de la pingvenoj, kio inkludis seksan perforton, sekson inter maskloj kaj sekson kun mortintaj inoj, estis konsideritaj tro maldecaj por publikigo tiam; ili estis remalkovritaj kaj publikigitaj en la gazeto ''Polar Record'' en 2012.<ref name="GD2012" /> La malkovro grave konigis la kutimaron de specio kiu estas indikilo de [[klimata ŝanĝo]].<ref name="GD2012">{{cite news |url=http://www.guardian.co.uk/world/2012/jun/09/sex-depravity-penguins-scott-antarctic |title='Sexual depravity' of penguins that Antarctic scientist dared not reveal |newspaper=Guardian.co.uk |date=9a Junio 2012 |first=Robin |last=McKie}}</ref>
Malhelpitaj de glacitero por elŝipiĝo en la ''Terra Nova'' en februaro de 1912, Levick kaj la aliaj kvin membroj de la grupo ([[Victor Campbell]], [[Raymond Priestley]], George Abbott, Harry Dickason, kaj Frank Browning) estis devigitaj vintrumi sur la insulo [[Inexpressible]] en malarĝega glacikavo. [[Apsley Cherry-Garrard]] priskribis la malfacilaĵojn suferitajn de la grupo dum la vintro de 1912:<ref>{{cite book | last = Cherry-Garrard | first = Apsley | title = The Worst Journey in the World | location = London | publisher = Constable and Company | year = 1922 | url = http://www.gutenberg.org/etext/14363}}</ref>
{{
Reveninte, Levick servis en la Granda Fleet kaj ĉe [[Kalipolis]] dum la [[Unua Mondmilito]], 1914–1918.
Linio 18 ⟶ 19:
Post sia retiriĝo el la Reĝa Ŝiparo li pioneris la trejnadon de blinduloj al fizioterapio kontraŭ multa kontraŭo. En 1932, li fondis la ''Public Schools Exploring Society'', kiu portis grupojn de studentoj al Skandinavio kaj Kanado, kies Prezidento li restis ĝis sia morto en Junio de 1956.
== Dua Mondmilito ==
En 1940, li revenis al la Reĝa Ŝiparo (''Royal Navy''), aĝe de 64, por havi postenon kiel specialisto en gerilo, ĉe Speciala Trejnejo ĉe Lochailort, ĉe la okcidenta marbordo de Skotlando. Li instruis teknikojn por bonfarto, dieto kaj survivado, multaj el kiuj estis publikigitaj en lia trejnilo de 1944 nome ''Hardening of Commando Troops for Warfare''.
== Referencoj ==
{{
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{
[[Kategorio:Anglaj esploristoj]]
|