Orlice: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Divoká Orlice: teksto ŝovita al memstara paĝo Divoká Orlice
Linio 1:
'''Orlice''' estas la plej granda orientbohemia alfluanto de [[Elbo (rivero)|Elbo]]. En plejgranda longeco de sia fluo ĝi estas kreata per rivera duopo - '''Divoká Orlice''' (traduko estas ''Sovaĝa Orlice''), kiu fontas en [[torfo|torfejoj]] en [[Pollando]], kaj '''Tichá Orlice''' (traduko ''Mallaŭta Orlice'') fontanta sur supro de [[Jeřáb]] en regiono de [[Jeseníky]]. Dum la longeco de fluo de la kunigita Orlice mezuras sole 35 km, ambaŭ fontaj riveroj estas fakte pli grandaj - Divoká Orlice superas en teritorio de Ĉeĥio distancon 99,3 km, Tichá Orlice poste 107,5 km.
 
== Divoká Orlice ==
 
'''Divoká Orlice''' estas ĉeĥa rivero, kiu komune kun rivero '''Tichá Orlice''' kreas riveron '''Orlice-on'''.
 
Ĝi fontas en [[torfejo]]j de [[Topielisko]] kaj [[Czarne Bagno]] (traduko ''Nigra Ŝlimo'') en [[Pollando]] (antaŭe Laga kampo) sub montaro [[Bystřické hory]], sude de pola banloko [[Duszniki-Zdrój]]. Divoká Orlice eniras en teritorion de Ĉeĥio en supermara alteco 695 m norde de [[Trčkov]], kie ĝi akceptas de dekstre [[Černý potok]] (Nigra rojo). En longeco netutaj 30 km ĝi kreas ŝtatlimon ĝis [[Landa pordego]]. Ĉi tie ĝi tratranĉas tra romantika ŝtonega riverfluejo la malplialtigitan montardorson de [[Orlica montaro]]. La vojo laŭlonge laŭ Divoká Orlice, ekde Landa pordego tra '''''Kontrabandista ponteto''''' ĝis [[Klášterec nad Orlicí]] (proksimume 4,5 km), apartenas al la plej ŝatataj ekskursoj en Orlica montaro entute.
 
Sub Klášterec nad Orlicí ĝi la rivero akvigas valbaraĵon en [[Pastviny]], kiu estis en profunda valo konstruita en la jaroj 1932 - 1938. Sub [[Nekoř]] la nordosuda direkto de la fluo ŝanĝiĝas al nordokcidento. La cismontara rivero, mendranta tra malfermita kultura pejzaĝo, ĉi tie ŝanĝiĝas en tipon de rapida montara fluo, kiu ĝis [[Potštejn]] trafluas tra profunda arbara valo. Ĝi tratranĉas litican antiklinalon (geologia termino) - per karakteriza [[meandro]] ĝi ĉirkaŭturnas rondaĵon de burga supraĵo [[Litice]] kreante ŝtonegan riverfluejon.
 
La plej grandajn alfluojn ĝi akceptas de dekstre, el Orlica montaro - en [[Žamberk]] riveron [[Rokytenka]], sub [[Vamberk]] riveron [[Zdobnice]] kaj en [[Častolovice]] riveron [[Bělá (rivero)|Bělá]].
 
==Proksimaj turismaj celoj==