Eĉio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e illustration
Linio 1:
[[Dosiero:Anime Girl.png|thumb|300px250px|Junulino, prezentita en eĉio]]
'''Eĉio''' (japane: エッチ [etĉi]) estas ĝenro de [[animeo]] kaj [[mangao]], kies ĉefa specialaĵo estas montro de erotikaj scenoj. Kontraste al [[hentajo]], eĉio ne montras seksan rilaton rekte. Ĝi demonstras erotikajn scenojn kun diversaj gradoj de malkaŝeco, depende de aĝo de la celata spektantaro, ĝi enhavas aludojn al tiuj rilatoj aŭ vidaĵojn de kaŝaj lokoj de la homa korpo.
 
[[File:Anime Style Shower Scene002.png|thumb|250px|Kontraste al [[hentajo]], eĉio ne montras seksan rilaton rekte.]]La ĉefa krea maniero de eĉio estas [[fan-servo]] (angle: ''fan service''), tio estas uzado de diversaj aludoj al [[erotiko]], ekzemple montro de junulina [[rolulo]] en plursencaj pozoj kaj uzado de tiuj vidanguloj, tiel ke la spektanto vidas subveston de la persono. La speciala akcento estas farata al mamoj kaj virinaj gluteoj, kiuj ofte estas prezentataj pligrandigitaj. Oni montras diversajn embarasajn situaciojn, en kiujn trafas la vira rolulo: hazarda senintenca apero en virina banejo aŭ vestejo, falo sur junulinon, okaza trafo de lia mano sur interesa loko de junulina korpo kaj simile.
 
Ĉio ĉi faras la animeon pli interesa aŭ pli ekscita precipe por la juna vira spektantaro. Tamen malgraŭ tio la ĉefaj temoj kaj ideoj de animeo kutime ne dependas de ĝia eĉia aspekto. En tiu ĝenro oni povas krei animeon pri lernantoj same kiel pri spionoj aŭ magiistoj, pri amo same kiel pri milito aŭ esplorado de murdoj.