Diskuto:Kronvirusoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
 
Argumento por „kron“:
La greka radiko „coron“ signifas en Esperanta-traduko „kron“ – la nomo laŭdire estis donita al ĝi pro la pintoj de la viruso, kiuj similigas ĝin en elektronika mikroskopo al „krono“.
 
Argumentoj kontraŭ „kron“: La internacieco de la radiko „koron“ estus forta argumento kontraŭ tio, ke unike Esperanto utiligu komplete alian signifon. Krome la etimologio de la greka radiko „coron“, kiu ja ne vere baziĝas sur pruvitaj fontoj, eĉ se efektive ĝia nomigisto intencis la koncepton de „kron“-simila aspekto, estas sen ajna graveco por la radiko, ĉar ja la viruso en nenia maniero rilatas al krono, tia metaforo nur por malgranda kvanto da fakuloj povas havi ian signifon. Cetere la supra aserto ke "corona" en la greka havas signifon de "kron" fakte estas eraro: Nur en la nova greka "koron" signifas "kronon", la malnovgreka vorto por krono estas "estefanos". La malnovgreka vorto "κορώνη" havas nur la signfion de suno. Do simple la argumentado de klekaj esperantistaj kleruloj por „kronviruso“ estas falsa – baziĝante sur falsa amiko!]
Por la ĝenerala publiko tiu nomo estas komplete arbitra kaj en kazo de tia arbitreco, memkompreneble gravas nur la argumento de internacieco. Zamenhof ja forte rekomendis la uzadon de internaciaj vortoj kaj radikoj.
 
Tre interese: La pranepino de Zamenhof en la intervjuo kun Katalin Kovats tuj spontanee uzis la radikon „koron“, same Amri Wandel, estrarano de UEA parolas en la komitata listo pri „koronozo“ (nomo de la malsano) do ankaŭ li uzas la radikon „koron“. Tiun liston de gravuloj de la movado, kiuj utiligis la radikon „koron“, mi povas libere longigi.
Reiri al la paĝo "Kronvirusoj".