Struma (ŝipo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:The Ship Struma.jpg|eta|La Strumo ĉ. 1890]]
'''Struma''' estis nomo de tiu ŝipo, kiu liverintus judajn rifuĝintojn el [[Rumanio]] – en decembro de 1941 – al Palestinio, tiam regata de britoj. Pro protesto de la brita tegistaroregistaro (pro la mankanta enira vizo) la ŝipo ne forlasis la Nigran maronMaron. La ŝipon fine sinkigis torpedo de de la sovetasovetIa submarŝipo ''Щ-213'' (Ŝ-213). La katastrofon de la 24-a de februaro de 1942 travivis nur unu homo.
 
La ŝipo ''Struma'' ricevis la nomon de la bulgara rivero [[Struma]] kaj havis panaman regsignon. La vojaĝon organizis rumanaj cionistaj grupoj (ĉefe [[Betar]]) – kun aprobo de la rumana registaro – kaj provis neleĝe enmigrigi judojn en Palestinion.
 
La ''Struma'' forlasis la havenon de [[Constanța]] la 12-an de decembro 1941, kun ĉ. 800 pasaĝeroj. La ŝipaj motoroj preskaŭ tuj misfunkciis post la ekveturo kaj daŭre haltadis en la funkcio. La ŝipo ankris post tri tagoj en [[Istanbulo]], kaj ekis sekretaj traktadoj inter la brita kaj turka registaroj pri sorto de la rifuĝintoj. La britoj ne volis lasi enmigri ilin – pro manko de vizo –, la turka registaro ne permesis surbordiĝon, timante, ke ili restu en la lando. La provizo kaj la higieniaj kondiĉoj malpliboniĝis de tago al tago. Dudek pasaĝeroj ricevis specifan permesilon kaj rajtis surbordiĝi, tiel en februaro de 1942 restis 769 pasaĝeroj sur la ŝipo. Dumtempe la registaroj traktis pri pluveturo de la infanoj (11–16-jaraĝaj), dume la turkaj instancoj tiris la ŝipon en malferman akvon de la [[Nigra maroMaro]]. Kvankam oni riparis la motoron dum semajnoj en Istanbulo, la ekfunkciigo ne sukcesis. Sekvatage, la 24-an de februaro de 1942, la soveta submarŝipo ''Щ-213'' plentrafis la ŝipon kaj sinkigis ĝin. Nur unu pasaĝero – nome David Stoliar, 19 jarojn aĝa – travivis la atakon: li surkroĉis al vrak-ero kaj en la glaci-malvarma akvo atendis la savintojn, alvenintajn sekvatage.
 
La vrakon trovis turka merga taĉmento en julio de 2004 sur la akcidentejo, sed oni ne povis identigi la ŝipon ''Struma''. La 3-an de septembro 2004 okazis memorado sur tiu loko, en kiu partoprenis parencoj de la viktimoj kaj ambasadoroj de Grand-Britio, Usono kaj Israelo.