Violono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 50:
[[File:Asorti en Herrera.jpg|thumb|Elektronika violono de [[Asorti]]; tie en Herrera del Duque dum la [[75-a Hispana Kongreso de Esperanto]].]]
El la dua duono de la [[20a jarcento]] la kordoj kaj la zono de la arĉo, en multaj okazoj, estas fabrikitaj per sintezaj materialoj; kaj la uzado de tiuj materialoj etendiĝis ankaŭ al aliaj partoj ĉe la violonoj fabrikitaj serie: por ekzemplo kordaroj, mentonapogiloj ktp., kiuj estas fabrikitaj per plasta materialo, kio tuŝas karakteran sonon de la instrumento, kaj pro tio ĝi okazigas ioman malakcepton fare de la profesiaj violonistoj. Ĉe la elektraj violonoj, preskaŭ ĉiuj ties komponantoj estas sintezaj, sed en tiuj la [[sono]] (diferenca disde tiu de la akustikaj violonoj) estas prilaborita elektronike; tiaj violonoj estas uzataj en muzikgrupoj de ''[[Pop-muziko|Pop]]'', ''[[Rok-muziko|Rok]]'', ''[[Ĵazo]]'' kaj similaj, eĉ en [[Esperantujo]], kiel ĉe [[Asorti]].
 
== Violono en folklora muziko ==
La enkonduko ekde fine de la [[16a jarcento]] kaj komence de la 17a de violono en medioj de la [[Suda Konuso]] rilatis ĉefe al la agado de [[jezuito]]j kaj [[franciskano]]j, multaj el ili italdevenaj kiel Domenico Zipoli, kies nomo portas fama muziklernejo de [[Kordobo (Argentino)|Kordobo]].
 
La jezuitoj enkondukis la muzikinstruadon en la [[Jezuitaj Gvaraniaj Misiejoj|Jezuitaj Misiejoj]] kreitaj en teritorioj kiuj nuntempe apartenas al norda [[Argentino]], [[Paragvajo]], [[Bolivio]] kaj suda [[Brazilo]], en regiono tiam loĝata de indiĝenoj inter kiuj hegemoniis la kulturo de [[Gvaranioj (popolo)|gvaranioj]]. La plej parto de tiuj urbetoj estis detruita pro la forpelo de la jezuitoj, en [[1767]] en la hispanaj kolonioj, kaj ankaŭ en Brazilo. La [[Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos|Jezuitaj Misiejoj de Bolivio]] estas la nuraj kiuj restis el la detruo de la aliaj kolonioj. Temas pri sep urbetoj en la regiono konata kiel Ĉikitanio kie ĉiujare okazas festivalo de [[baroka muziko]].
 
En Brazilo, la artmetia violono konata per la nomo de ''rabeca'' estis enkondukita ankaŭ de ekleziuloj, speciale en la zono de la Jezuitaj Misiejoj, sed ties uzado en muziko estis disvolvigita pli intense dum la mallonga koloniado fare de la nederlandano Mauricio de Nassau, en [[Recife]], inter 1637 kaj 1643. Alia grava stimulo estis la instalado de la portugala kortego en [[Rio de Janeiro]] en [[1807]].
 
Violono estis disvastigita populare ankaŭ en aliaj mondopartoj, kiel laŭlonge de Andoj, en Centra kaj [[Orienta Eŭropo]], partikulare inter muziko de [[ciganoj]], [[judoj]] kaj [[klezmera muziko]], kaj aliflanke en la [[kelta muziko]], ekzemple de [[Irlando]].
 
== Violonaj teknikoj ==