Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 54:
Post la morto de Filipo, pro politikaj manovroj estis la patro de Johanino, [[Fernando la 2-a de Aragono]], kiu regis en [[Regno Kastilio|Kastilio]] ĝis sia propra morto en 1516. Estis tiam kiam Karlo heredis la tronojn kaj de Kastilio kaj de Aragono, kaj tiel li alvenis el [[Flandrio]] en Hispanion septembre 1517, okazigante malaprobon de la lokanoj, kiam tiuj vidis la nehispaniecon de la monarko kaj la efektivan povon kiun akaparis la eksterlanda akompanantaro de la juna reĝo, nome [[Karlo la 1-a (Hispanio)|Karlo la 1-a de Hispanio]].<ref name="Gonin" /> Tiel la rilato kun la hispanaj povuloj estis malfacila, kaj li devis trairi la landon serĉante apogon. En Barcelono en januaro 1519 li eksciis pri la morto de sia avo Maksimiliano, la imperiestro, kaj li decidis kandidatiĝi al tiu posteno, kiu estis ne hereda sed elektebla. Por konvinki la elektistojn, Karlo bezonis multe da mono kaj tiucele li denove veturis kaj negocis tra Hispanio serĉante tion.<ref name="Gonin" />
 
Tiukadre okazis la elektintrigoj, sed en frankfurta kastelo kaj ne en [[Aĥeno]], kiel en la verko. Kaj ankaŭ ne estis tie Karlo.<ref>Kvara akto de "Hernani".</ref> Karlo en Hispanio ankoraŭ devis peti monon por veturi al la tron-urbo, kaj la surtronigo fakte okazis en oktobro 1521, unu jaron post la elekto, kaj jam en Aĥeno, kaj ekde tiam li estis nomumita [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Germana Imperio)|Karlo la 5-a]]. Dume en Kastilio okazis [[enlanda milito]] fare de diversaj sektoroj (nobeloj, ekleziuloj kaj burĝaro) kontraŭ la partianoj de Karlo.<ref name="Gonin" /> Do, tiu etoso ja estas respegulata en la komploto de la Kvara Akto, sed kun tute aliaj nuancoj: temas nur pri nobeloj kiuj agas pro personaj kaj familiaj interesoj kaj ne pro [[politiko]], kiel en la realo. Kelkaj el iliaj nomoj estis prenitaj el la realo, sed kun ŝanĝoj eĉ en la politika tendaro.<ref name="Gonin" />
 
== Bildaro ==