Daboecia cantabrica: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Taksonomio |nomo= Daboecia cantabrica |koloro = lightgreen |dosiero = Daboecia cantabrica ÖBG 09-07-16 01.jpg |dosiero larĝo = 240px |priskribo de dosiero =..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:52, 20 apr. 2020

Daboecia cantabrica estas la sola specio de tiu ĉi monotipa genro Daboecia, kiu apartenas al la familio de la Erikacoj (Ericaceae). Ĝi ankaŭ nomiĝas irlanda erikoDavjoga eriko. La genro havas sian nomon de sankta Davjogo de Lough Derg, “sanktulo” el Irlando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Daboecia cantabrica
„ Daboecia cantabrica“
„ Daboecia cantabrica“
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Erikaloj “ Ericales “
Familio: Ericaceae “ Ericaceae “
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspektoj

Daboecia cantabrica estas malgranda ligna arbedo , kiu kreskas ĝis 60 centimetroj. La arbedoj estas disbranĉita kaj la unuopaj branĉoj staras vertikalaj.La ĉiamverdaj folioj estas ovalaj ĝis lancetaj kun enroligita folirandon. La rozkoloraj folioj sidas pendantaj ĉe terminalaj floraroj. La kunkreskinta florkaliko estas kvarfenda. Ĝi similas al Erica tetralix kun tre grandaj floroj. Ĝi distingiĝas de tiu je alterne starantaj folioj. La popolacio sur Azoroj, kiu antaŭe estis rigardata kiel propra specio estas hodiaŭ rigardata kiel subspecio (subsp. azorica). Ĝi havas antaŭ ĉio pli malgrandajn florojn.

Disvastigo kaj kreskejo

La planto kreskas en tri malproksimaj (disjunktaj) arealoj. En Irlando ĝi kreskas en malgranda arealo en la graflandoj Galivo kaj Mayo en la okcidento de la insulo. Pli granda arealo ekzistas en la nordokcidenta de la ibera duoninsulo, en la nordo de Hispanujo kaj Portugalujo. Tie la disvastigocentro estas en la Kantabra Montaro. Daboecia cantabrica estas speco de la atlantika nana erikejo (hispane: „brezales“). La davjoga eriko“ nur kreskas sur acidaj kaj nutraĵmalriĉaj grundoj. Kun atlantika klimato, t.e. mildaj vintroj, kie malofte estas granda frosto kaj tre altan precipitaĵo, ne malpli ol 1000 mm.

Uzado

Pro ĝiaj dekorativa floroj ĝi estas ŝatata ornamarbusto. De kiu ekzistas multajn bredadformoj. La ofte uzataj formoj estas hibridoj inter irlandaj ksj azoraj plantoj (Daboecia x scotica).

Fontoj

  • R.J. Woodell: Daboecia cantabrica. Biological Flora of the British Isles No. 286. Journal of Ecology Vol. 46, No. 1 (Mar., 1958), pp. 205–216.
  • Loidi, Javier; Biurrun, Idoia; Campos, Juan Antonio; García-Mijangos, Itziar; Herrera, Mercedes A survey of heath vegetation of the Iberian Peninsula and Northern Morocco: a biogeographic and bioclimatic approach. Phytocoenologia, Volume 37, Numbers 3-4, December 2007 , pp. 341–370.