Kabilio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Fransoazo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kabilio''' aŭ Kabilujo estas historia kaj etnolingva regiono en la nordo de [[Alĝerio]] oriente de [[Alĝero]] inkluzive de la nuntempa [[Tunizio|Tunezio]]. Ĝi estas montara regiono kun densa loĝantaro ĉirkaŭita de marbordaj ebenaĵoj okcidente kaj oriente, de la [[Mediteraneo]] norde kaj de la Altaj Ebenaĵoj sude. Sen iu administra ekzisto ĝi prenas sian nomon el la [[Kabiloj]], popolo de kulturo kaj tradicio „amaziĥ” (ankaŭ nomataj [[berberoj]]), kies lulilo estas tie. La historio de Kabilio faris el ĝi poluson de kontraŭstaro al la sinsekvaj konkerantoj, sed ankaŭ apogpunkton de pluraj dinastiaj entreprenoj kaj tiel metis ĝin en la unuan vicon de la movadoj por la agnosko de la „amaziĥ” identeco en la nuntempaj Alĝerio kaj [[Nord-Afriko]] ĝenerale. Ĝia reliefo precipe monta estas loko de varia ekologia sistemo kaj biodiverseco protektita kadre de pluraj [[naciaj parkoj]]. La disvolviĝo de agrikulturo konsistas ĉefe el arbokreskigado pro la naturaj kondiĉoj. Kabilio ankaŭ estas tradicie grava centro de profesia manlaboro kaj tero de elmigrado.
 
[[Dosiero:Berber flag.svg|eta|Berbera flago]]