Historio de arkitekturo: Malsamoj inter versioj

esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, uzo de ŝablono Lang-xx, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
(Replacing superseded 'AcueductoSegovia04.JPG' with 'AcueductoSegovia edit1.jpg')
(esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, uzo de ŝablono Lang-xx, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj)
 
[[Dosiero:Chile Haus abend 1.JPG|thumbeta|250px|''Chilehaus'' nokte. Simbola de la [[esprimisma arkitekturo]]. Fritz Höger, 1923.]]
Ofte oni markas la komencon de [[historio]] kaj de civilizoj kiam oni komencis konstrui grandajn konstruaĵojn ĉu privatajn ĉu pli malpli publikajn. Tamen ankaŭ oni povas paroli pri ia [[arkitekturo]] kiam oni rigardas al [[megalito]]j, sed certe kiam oni rigardas al malnovaj urboj de [[Sumero]], [[Mezopotamio]], [[Ĉinio]], [[Hindio]], kaj pli certe al la unuaj muregoj, [[palaco]]j kaj temploj. La [[piramidoj de Egipto]] estas unu el ankoraŭ ekzistantaj monumentoj de la antikveco kiuj montras tre prilaboritajn konstruteknikojn.
{{Arkitekturo}}
 
== Antikva arkitekturo ==
[[Dosiero:Egypt.Giza.Sphinx.02.jpg|thumbeta|Piramidoj de [[Gizo]].]]
[[Neolitika arkitekturo]] referencas al strukturoj kiuj enhavas loĝejojn kaj ŝirmejojn el ĉirkaŭ 10,000 al 2,000 a.K., nome la Neolitika periodo. En Sudorienta Azio, Neolitikaj kulturoj aperis tuj post 10,000 a.K., dekomence en Levantenio (Antaŭceramika Neolitiko A kaj Antaŭceramika Neolitiko B) kaj el tie orineten kaj okcidenten. Fruaj neolitikaj strukturoj kaj konstruaĵoj povas troviĝi en sudorienta Anatolio, Sirio, kaj Irako el ĉirkaŭ 8,000 a.K. kaj agrikulturaj societoj unuafoje aperantaj en sudorienta Eŭropo ĉirkaŭ 7,000 a.K., kaj en centra Eŭropo ĉirkaŭ 5,500 a.K. (el kiuj la plej fruaj kulturaj kompleksoj estas la kulturo Starčevo-Koros (Cris), la [[Liniceramika kulturo]], kaj la [[Vinĉa kulturo]]. Popoloj de Ameriko kaj de Pacifiko restis ĉe Neolitika nivelo de teknologio ĝis la epoko de ka eŭropa kontakto, inklude tre malgrandajn esceptojn.
 
La [[arkitekturo de Antikva Egiptio]] aperis en la valo de la rivero [[Nilo]] kaj disvolviĝis dum pluraj jarcentoj, per la starigo de tre variaj, diverstilaj monumentoj. Inter ili estis la [[piramido de Keopso]] kaj la [[Sfinkso]]. Pro manko de [[ligno]], la plej kutimaj konstrumaterialoj estis [[briko]]j faritaj el ŝlimo kaj ŝtonoj.
 
La [[arkitekturo de Mezopotamio]] estas antikva [[arkitekturo]] de la regiono de [[Tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo|Tigrisa-eŭfrata]] (konata ankaŭ kiel [[Mezopotamio]]), kiu enhavas kelkajn diferencajn kulturojn kaj daŭris periodon el la 10a jarmilo a.K., kiam oni konstruis la unuajn permanentajn strukturojn, al la 6a jarcento a.K. Inter la mezopotamiaj arkitekturaj atingoj estas la disvolvigo de [[urba planado]], la domo kun centra [[korto]], kaj la [[zigurato]]j.
 
=== Greka arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Greka arkitekturo}}
[[FileDosiero:Parthenon-2008 entzerrt.jpg|thumbeta|300px|[[Partenono]] dum restaŭrado en 2008.]]
La '''arkitekturo de antikva Grekio''' estas la arkitekturo produktita de la [[Grekoj|grek-parolanta popolo]] (''Helena'' popolo) kies [[Antikva Grekio|kulturo]] floris en la greka ĉeftero, nome [[Peloponezo]], la [[Egeaj Insuloj]], kaj en kolonioj en [[Malgranda Azio|Anatolio]] kaj Italio por periodo el ĉirkaŭ 900 a.K. ĝis la 1a jarcento p.K., kaj plej fruaj restantaj arkitekturaj verkoj date el ĉirkaŭ 600 a.K..<ref name =BDFH> Boardman, Dorig, Fuchs kaj Hirmer</ref>
 
La arkitekturo de Antikva Grekio estas plej bone konata pro [[templo|ties temploj]], multaj el kiuj troviĝas la tuta regiono, ĉefe kiel ruinoj sed multaj esence netuŝitaj. La dua ĉefe grava tipo de konstruaĵo kiu survivas tra la tuta helena mondo estas la [[Teatro|subĉielaj teatroj]], el kiuj la plej antikva datas el ĉirkaŭ 525-480 aK. Aliaj arkitekturaj formoj estas ankoraŭ elstaraj kiel la procesiaj kolonaro (''[[propileo]]''), la publika placo (''[[agoro]]'') ĉirkaŭita de multetaĝaj kolonaroj (''stoa''), la konstruaĵo por la urba konsilantaro (''buleŭterio''), la publika monumento, la monumenta tombo (''[[maŭzoleo]]'') kaj la ''[[stadiono]]''.
 
=== Romia arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Romia arkitekturo}}
[[Dosiero:Colosseum in Rome, Italy - April 2007.jpg|thumbeta|300px|La [[Koloseo]] en Romo, Italio]]
[[Dosiero:AcueductoSegovia edit1.jpg|280px|rightdekstra|thumbeta|Vidaĵo de la [[Akvedukto de Segovio]].]]
La '''Antikvromia arkitekturo''' adoptis multajn diferencajn aspektojn disde la Antikv-greka arkitekturo, kreante novan [[arkitekturo|arkitekturan]] stilon. La romianoj multe ŝuldis al siaj [[Etruskoj|etruskaj]] najbaroj kaj prauloj kiuj havigis al ili riĉon de esenca kono por futuraj arkitekturaj solvoj, kiaj por [[hidraŭliko]] en la konstruo de arkoj. La romianoj absorbis la influon de la Greka Arkitekturo kaj rekte (ekz. [[Magna Graecia]]) kaj nerekte (ekz. etruska arkitekturo estis mem influita de la grekoj), influon kiu estas evidenta laŭ multaj vojoj; ekzemple, en la enkonduko kaj uzado de ''triclinium'' en romiaj vilaoj kiel manĝoloko. La [[Romio|romianoj]] estis konataj ankaŭ pro sia uzado de grekaj metiistoj kaj inĝenieroj por konstrui romiajn konstruaĵojn. La romia arkitekturo floris tra la [[Romia Imperio|Imperio]] dum la epoko de la ''[[Pax Romana]]''.
 
La '''romia arkitekturo''' kovras la periodon el establado de la [[Romia Respubliko]] en 509aK, al ĉirkaŭ la 4a jarcento, poxt kio ĝi reklasiĝis kiel Fina Antikveco aŭ [[Bizanca arkitekturo]]. Plej el multaj survivaĵoj estas el la fina imperia periodo. La Romia arkitektura stilo pluis ĝis influi konstruadon en la iama imperio dum multaj jarcentoj, kaj la stilo kiu komencis en [[Okcidenta Eŭropo]] ĉirkaŭ la jaro 1000 nome [[Romaniko]] respegulis tiun dependon el bazaj romiaj formoj.
 
=== Prakristana arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Prakristana arkitekturo}}
[[Dosiero:Santa Sabina inside.JPG|thumbeta|Baziliko de Sankta Sabina en [[Romo]], de prakristana arkitekturo, konstruita en la 5a jarcento.|172x172px]]
La '''prakristana arkitekturo''' aŭ '''paleokristana arkitekturo''' respondas al longa periodo daŭranta inter la [[3-a jarcento|3-a]] kaj la [[6-a jarcento|6-a]] aŭ [[10-a jarcento]]j depende de la fontoj kaj konsideroj. Ĝi naskiĝis ĉefe kiel neceso por la konstruado de strukturoj propraj por la kristanaj religio kaj praktikoj.<ref name= "López67">López Villa 2003: p. 67</ref>
 
Kvankam ĝi originiĝis en [[Sirio]] kaj [[Egipto]] ĝi pasis rapide al Okcidento kaj estis en [[Romo]] kiel centro de la [[kristanaro]], kie okazis la unuaj montroj de monumentoj en la etoso de la tombejoj aŭ [[katakombo]]j, ene de periodo de kaŝiteco kaj eksterleĝeco pro la persekutoj kiujn suferis tiuj kiuj praktikis la kristanan religion. En tiu sama epoko por okazigi la diservajn asembleojn aŭ ceremoniojn de religia karaktero oni uzis privatajn loĝejojn, el kiuj poste oni adaptis kelkajn el ties salonoj tiucele, (''domus ecclesiae'', la domo de la eklezio).<ref name= "López67"/>
 
=== Bizanca arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Bizanca arkitekturo}}
[[Dosiero:SantApollininner.jpg|thumbeta|250px|La interno de la [[Baziliko de Sankta Apolinaro Nova]].]]
En la Unua Orepoko de la [[Bizanca Imperio]], nome tiu de [[Justiniano la 1-a]], [[6-a jarcento]], realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas la '''bizancan arkitekturon''' de tiu periodo.
 
La [[bizanca arkitekturo]] produktis novan stilon el la 6a jarcento kiu ekas en la epoko de la [[Justiniano la 1-a|imperiestro Justiniano la 1-a]] kaj markas rompon disde la [[prakristana arkitekturo]] de Okcidento, ĉar la bizancaj arkitektoj rekuperas la volbohavan strukturon kun [[kupolo]] kaj la koncepton de la centra navo, kiel por ekzemplo tiu de la [[Hagia Sofia|preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinopolo]], tiu de [[Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno|Sankta Vitalo de Raveno]] kaj ankaŭ en tiu sama urbo tiu de la [[Baziliko de Sankta Apolinaro Nova]] kiu ankoraŭ prezentas la tipon de bazilika prakristana preĝejo ortangula kun tri navoj laŭlongecaj kaj vestiblo ĉe la enirejo.<ref>López Villa 2003: p. 68</ref>
 
=== Islama arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Islama arkitekturo}}
[[Dosiero:Taj Mahal in March 2004.jpg|eta|dekstra|230px|[[Taĝ-Mahalo]]]]
El tiuj ĉi kaŭzoj ne eblas la islaman arkitekturon percepti kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke [[Korano]] diference de [[Biblio]] nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Malgraŭ tio eblas trovi vicon de tipaj elementoj aŭ komunaj karakteroj, kiuj rezultas el la bezonoj kaj gusto de la ordinara muslimo. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri [[kupolo]]n kaj diversajn specojn de [[arko]]j. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas [[moskeo]]j, [[araba domo]] kun fermita dispono, [[korto]] kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, [[ivano]]j, [[fortikaĵo]]j kaj [[ponto]]j. Malpli signifaj, sed por la islama arkitekturo ankaŭ tipaj konstruaĵoj, estas [[banejo]]j aŭ [[fontano]]j.
 
=== Romanika arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Romanika arkitekturo}}
'''Romaniko''' estas [[epoko]] en la [[evoluo]] de la [[arto]] en [[okcidento|okcidenta]] [[Eŭropo]] proksimume inter [[950]] kaj [[1250]]. Ĝi sekvis la [[Karolida arto|karolidan arton]] kaj poste cedis sian lokon al [[gotiko]]. La [[Skeldo-Gotiko]] estas regiona frugotika transira stilo de la romanika al la [[gotika arĥitekturo]] en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna [[Belgujo]]. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en [[Francujo]] infludona por la evoluo de la [[brikogotiko]] en norda [[Germanujo]] kaj ĉe la suda baltamara regiono.
La [[romaniko]] eliras de [[konstruado|konstru]][[formo]]j de [[Romio|romia]], frankonia-karolida kaj [[araboj|araba]] deveno kaj [[sintezo|sintezas]] ilin je unueca [[stilo]]. Post la fino de la [[Romio|romia]] epoko la romanika [[arkitekturo]] estis la unua [[stilo|artostilo]], kiun oni aplikis ĉie en [[Eŭropo]]. La romanikan [[konstruado|konstru]][[stilo]]n karakterizas duonsferaj [[volbo]]j, apogaj [[pilastro]]j, [[fenestro]]j kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.
 
=== Gotika arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Gotika arkitekturo}}
[[Dosiero:Reims Kathedrale.jpg|eta|280px|Altgotika katedralo [[Katedralo de Reims|Dipatrino de Reims]], elstara ekzemplo de franca gotiko.]]
La gotiko estis epoko de bildigo de la kristana idearo kaj je tio utiligis al si grandkvante [[simbolo]]jn kaj [[alegorio]]jn. Elstara arta kreitaĵo estas la gotika katedralo, kiu kiel [[tutarta verko]] unuigas arĥitekturon, plastikon kaj (vitro-)pentradon de la mezepoko. En la arĥitekturo oni krome distingas la fazojn de la [[#Regiona disvastiĝo kaj pluevoluo|frua, alta kaj malfrua gotiko]], kiujn la diversaj artaj regionoj transprenis je malsamaj momentoj kaj kiuj tiam parte ankaŭ pluevoluis sendepende unu de la alia.
 
=== Renesanca arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Renesanca arkitekturo}}
[[FileDosiero:Roma Gianicolo Tempietto del Bramante.jpg|thumbeta|Templeto de [[San Pietro in Montorio]], Romo, 1502, de [[Donato Bramante|Bramante]]. Tiu malgranda templo markas la supozitan lokon kie [[Sankta Petro]] estos mortigita.]]
'''Renesanca arkitekturo''' estas la arkitekturo de la periodo inter la komenco de la 14a kaj la komenco de la 17a jarcentoj en diversaj regionoj de Eŭropo, montranta konscian revivadon kaj disvolvigon de kelkaj elementoj de [[Antikva Grekio|antikvgreka]] kaj [[Antikva Romo|romia]] pensaro kaj materiala kulturo. Stile, Renesanca arkitekturo sekvis al la [[Gotika arkitekturo]] kaj estis siavice sukcedata de la [[Baroka arkitekturo]]. Disvolviĝinta unue en [[Florenco]], kun [[Filippo Brunelleschi]] kiel unu el ties plinovigantoj, la renesanca stilo rapide disvastiĝis al aliaj italaj urboj. La stilo estis portita al Francio, Germanio, Anglio, Rusio kaj aliaj partoj de Eŭropo je diferencaj datoj kaj kun variaj gradoj de tuŝebleco.
 
Revivigo de la klasika stilo en arkitekturo estis akompanita de burĝonado de scienco kaj inĝenierado kio tuŝis la proporciojn kaj strukturon de konstruaĵoj. Je tiu epoko, estis ankoraŭ eble por artisto designi ponton je la nivelo de strukturaj kalkuloj ene de la rigardo de ĝeneralisto.
 
=== Baroka arkitekturo ===
[[Dosiero:256.VILNO.jpg|eta|dekstra|250px|Baroka pordego en [[Vilno]], [[Litovio]].]]
'''Baroko''' estas kultura movado inter [[16-a jarcento|16-a]] kaj [[18-a jarcento]]j, kiu en historio pri arto sekvas [[Renesanco]]n.
Baroko malsekvas la regulojn de [[klasikismo]], kaj multe atentas formon. Ĝi celas imponi kaj impresi spektantojn. Baroko preferas patoson al trankvilo, movon al stabileco, [[kurbo]]n al [[rekto]]. Barokaj monumentoj celis imponi por represtiĝigi la [[Katolika Eklezio|katolikan eklezion]]. Tial, [[Romo]] estas grava centro. Sed ankaŭ aliaj eŭropaj urboj barokis. En [[Hispanameriko]], ĝi miksiĝis kun la tradicioj de [[indianoj|indianaj]] metiistoj.
 
=== Moderna arkitekturo ===
{{Ĉefartikolo|Moderna arkitekturo}}
[[Dosiero:Brasilia Congresso Nacional 05 2007 221.jpg|eta|250px|Federacia parlamentejo de Brazilo konstruita de [[Oscar Niemeyer]]]]
[[Dosiero:Pabellón Alemania.jpg|eta|250px|La germana pavilon je Barcelono, kiel referenco de la ''moderna arĥitekturo''. Ĝi proponas novan manieron de spacosperto: la foresto de fermataj spacoj kaj la flua rilato de ĉiu spaco kun la apudaj internaj kaj eksteraj zonoj.]]
'''Moderna arĥitekturo''' estas [[arĥitekturo]], kiu unuigas plurajn tendencojn ekestintajn en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiuj markas rompiĝon kun la tradicia aranĝo de spacoj, kunmetoformoj kaj estetikoj. Ĝiaj ideoj transpaŝis la arĥitekturan kampon influante la [[arto]]n kaj [[fasonado]]n.
 
{{Ĉefartikolo|Secesio (stilo)}}
'''Secesi-stilo''' estas unu el pluraj nomoj por [[Eŭropo|eŭropa]] [[arto|art]]-historia epoko ĉirkaŭ la ŝanĝo de la [[19-a jarcento|19-a]] al la [[20-a jarcento]]. Tiu stilo viglis en Eŭropo inter [[1895]] – en [[Barcelono]] eĉ ekde [[1883]] – kaj [[1914]], precipe en grafikaj kaj konstruaj artoj, sed ankaŭ en muziko kaj beletro. Ĝi estas iom miskonata stilo, parte pro malsamaj nomoj laŭ la landoj (''modernismo'' en Katalunio kaj tuta Hispanio, ''liberty'' en Italio, ''Jugendstil'' en Germanio, ''Art Nouveau'' aŭ "Modern Style" (jes, anglavorte) en Francio, ''Secesio'' en Aŭstrio kaj aliaj, ktp.), parte pro malklara dislimo al samepokaj skoloj (angla [[antaŭrafaelismo]], francaj nabiaj pentristoj, simbolismaj beletristoj, ktp.). La esprimo "secesio" venas de la arta skolo ''[[Vieno|Viena]] Secesio'' ([[germana lingvo{{Lang-de|germane]]: ''Wiener Sezession''}}), kiu en [[1897]] disiĝis de la ''Viena Artista Domo'' (germane: ''Wiener Künstlerhaus''). Ankaŭ la ekspoziciejo de tiu grupo estas nomata ''La Secesio''. La germana esprimo ''Jugendstil'' deriviĝas de la ilustrita revuo ''Die Jugend'' (la junularo), fondita en [[1896]]. La franca esprimo ''Art Nouveau'', uzata en pluraj lingvoj, devenas de la nomo de tiama pariza vendejo de Siegfried (Samuel) Bing, malfermita en [[1895]]. La kataluna kaj hispana ''Modernismo'' estas malsamsignifa kun la sama vorto en multaj aliaj lingvoj.
 
La ''Secesi-stilo'' serĉas inspiron en detale observata naturo, prefere ol en arta tradicio. Ĝi estas parte artisma reago al la tiama raciismo kaj al la maleleganto de la unuaj produktoj de moderna industrio. Tial Secesio favoras kurbajn, elipsajn, vorticajn formojn kun simbola valoro, freŝajn, diafanajn, mildajn kolorojn. Ĝi aplikiĝas same al [[meblo]]j, etaj objektoj, kaj al vastaj konstruaĵoj.
{{Arkitekturo}}
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Bibliografio ==
* Alonso Pereira, José Ramón (2005). Introducción a la historia de la arquitectura. De los orígenes al siglo XXI. Barcelona: Editorial Reverté. ISBN 84-291-2108-0.
* Balderas Vega, Gonzalo (2008). Cristianismo, sociedad y cultura en la Edad Media: una visión contextual. México, D. F.: Universidad Iberoamericana. ISBN 9789688596548.
* Trachtenberg, Marvin (1990). Arquitectura, de la prehistoria a la postmodernidad: la tradición occidental. Madrid: Akal. ISBN 84-7600-628-4.
 
{{projektojProjektoj|commonscat=Architecture}}
 
[[Kategorio:Historio de arkitekturo| ]]
147 324

redaktoj