Honduro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{informkestoInformkesto lando
| nomoenlokalingvo = República de Honduras
| eonomo = Hondura Respubliko
Linio 40:
== Historio ==
=== Antaŭkolumba historio kaj la malkovro ===
 
Ekzistas indikoj pri tio, ke almenaŭ ekde [[1000 a.K.]] en [[Copán]] en la okcidento de Honduro loĝis [[Majaoj]], tamen same kiel tiuj forlasis multajn urboŝatojn pro misteraj kialoj, ili ankaŭ forlasis Copán ĉirkaŭ [[900|900 p.K.]]. En la jaro [[1502]] [[Kolumbo]] unuafojon metis siajn piedojn sur la amerikan firmteron ĉe [[Trujillo (Honduro)|Trujillo]] en la nordo de Honduro kaj nomis la landon alude al la profundeco de la maro antaŭ la kariba bordo „Honduras“ (profundejoj).
 
=== Koloniigo ===
 
Kiam la hispanaj konkerantoj dum sia antaŭenmarŝado de [[1524]] entrudiĝis en ĉi tiun regionon iam setlita de la [[majaoj]], ili trafis sur multnombrajn indianotribojn malamikiĝintajn unu kun la aliaj kiel ekz. la [[Lenca]], [[Pipil]], [[Chorotega]], [[Jicaques]], [[Paya]] kaj aliaj, kiuj komence kolere rezistis. En [[1525]] [[Hernán Cortés]] (*[[1485]], †[[1547]]) entreprenis militiron, en [[1536]] [[Pedro de Alvarado]] (*ĉ. [[1485]], †[[1541]]) pluan, por sufoki la leviĝon gvidata de tribestro Lempira. La hispanoj fondis en [[1540]] la ĉefurbon [[Comayagua]] kaj enkorpigis la provincon en la capitanía general (ĝeneralkapitanujo) de Guatemala. La hodiaŭan ĉefurbo ili fondis en [[1579]] kiel setlejo en la proksimeco de or- kaj arĝentminejoj. Tiujn ĉi valormetalojn unuavice alcelis la konkerantoj. La indianoj, pro militoj, deviglaboro kaj enportitaj epidemioj preskaŭ neniigitaj ekde 1,2 milionoj sur en la jaro [[1778]] ĉirkaŭ 88 000, ja tenis sian komunuman teron por la memprovizo per nutraĵoj, tamen devis disponigi laborfortojn por minejoj kaj bienoj de la koloniistoj.
 
=== Sendependiĝo ===
[[Dosiero:FMorazan.jpg|rightdekstra|thumbeta|150px|Francisco Morazán]]
En [[1821]] la provinca oligarkio aliĝis la leviĝo de la aliaj centramerikaj provincoj kontraŭ la hispana krono. Post nur dujara alligo al la imperio de Meksikio ili memstariĝis en la federacio de la „Unuiĝintaj Provincoj de Centrameriko“. Unu el la gvidantoj, la honorito kiel „mezamerika Bolívar“ [[José Francisco Morazán Quezada|Francisco Morazán]] (*[[1792]], †[[1842]]), devenis el Honduro. Sed ankaŭ li ne povis malebligi la elrompiĝon de sia hejmprovinco kaj la disfalon de la federacio en [[1839]]. Jam ekde la komenciĝo de la „libereco“ multaj partioj de la [[oligarkio]] batalis pri la potenco.
 
=== La evoluo post la sendependiĝo ===
Ekde [[1821]] ĝis [[1876]] sinsekvis 85 registraroj. En 1876 [[Marco Aurelio Soto]] ekigis liberalan ŝanĝon: Li sekularigis la ekleziajn posedaĵojn, enkondukis la civilan geedziĝon kaj ŝtatan edukadosistemon. Liaj kontraŭuloj (eklezio kaj grandbienuloj) kaj partianoj (la urba burĝaro) poste sinorganizis en la ''Nacia Partio'' resp. en la ''Liberala Partio'', kiuj ĝis hodiaŭ restis la plej gravaj partioj de la lando. Samtempe Soto antaŭenigis la ekonomian ekspluato kaj la malfermado mondmerkaten. Per malavaraj koncesioj li allogis [[Usono|usonajn konzernojn]] kaj faris la landon fakte tian kolonion de usonaj entreprenoj, kia kreis la mondkonatan bildaĉon de „bananrespubliko“. La diktatoroj T. [[Carías Andino]] kaj J. M. [[Gálvez]], kiuj tenis sin je la potenco ekde [[1933]] ĝis [[1948]] resp. ekde [[1949]] ĝis [[1954]], fakte estis marionetoj de la [[United Fruit Company]]. Striko de ĉirkaŭ 25 000 laboristoj sur la usonaj bananplantejoj en la jaro [[1954]] enkondukis la disciplinadon de la potenco, kiun la t.n. „bananenklavo“ misuzis kontraŭ la resto de la lando.
[[Dosiero:Meyers_b16_s0558b.jpg|thumbeta|rightdekstra|330px|La kariba maro je la fino de la 19-a jarcento]]
 
En [[1969]] ekestis milito kontraŭ [[Salvadoro]], kiu eniros la historion kiel t.n. “futbalmilito“. La kaŭzo estis konfliktoj pri ekonomiaj refuĝintoj el [[Salvadoro]], kiujn la loĝantaro de Honduro kulpigis pri la ekonomiaj problemoj kaj kiujn ĝi malamikigis. La milito mortigis 3000 homojn kaj vundis 6.000. La konflikto mem tamen daŭris ĝis [[1980]], kiam la [[Organizo de Amerikaj Ŝtatoj]] interpacigis ambaŭ ŝtatojn.
Linio 60 ⟶ 58:
 
=== Reen al parlamentismo ===
[[Dosiero:Manuel Zelaya (Brasília, 03 April 2006).jpeg|thumbeta|Manuel Zelaja<br /><small>(Foto: Marcello Casal Jr/ABr., 2006)</small>]]
Je la prezindantobalotoj de [[1981]], kiuj signalis reiron al parlamentismo, la kandidato de la Liberala Partio, [[Roberto Suazo Córdova]], gajnis klaran majoritaton. Multaj observantoj dubis pri lia transvivokapablo en lando, en kiu ja okazis ene de 150 jaroj 125 armepuĉoj. Li travivis gravan ekonomian krizon kaj multajn onidirojn pri puĉoj. Li kaj sia posteulo [[José Azcona Hoyo]] tamen devis akcepti vole-nevole, ke [[Usono]] misuzis Honduron kiel bazo por sia nedeklarita milito kontraŭ la demokratio en [[Nikaragvo]]. Nur en [[1989]] interŝtata konferenco interkonsentis pri la nikaragvaj „Contras“ (kontraŭuloj), kiuj fakte estis dungosoldatoj pagitaj de Usono kaj per profitoj el la drogkomerco.
 
Linio 70 ⟶ 68:
 
La {{daton|28|junio}} la prezidanto [[Manuel Zelaja]] estis arestita de militistaj kaj perforte deportita al [[Kostariko]]. Provizore tiun postenon okupis [[Roberto Micheletti]]. La [[puĉo]]n kondamnis la [[Unuiĝintaj Nacioj]], [[Usono]], [[Eŭropa Unio]], [[Venezuelo]], [[Argentino]], [[Kubo]] kaj [[Ekvadoro]] k.a.
 
{| align="left" width="200px" border="2" cellspacing="0" cellpadding="4" rules="all" style="margin:1em 0 1em 0; border:solid 1px #AAAAAA; border-collapse:collapse; background-color:#F9F9F9; font-size:95%; empty-cells:show;"
| '''Limo kun''' || '''Longeco'''
Linio 84 ⟶ 82:
| colspan="2" | *: inkluzive bordolinio
|}
[[Dosiero:Honduras carte.png|thumbeta|rightdekstra|280px|Mapo de Honduro]]
 
== Geografio ==
Linio 103 ⟶ 101:
 
=== Plej gravaj urboj ===
[[Dosiero:23 Teguc Hauptpl.JPG|leftmaldekstra|thumbeta|300px|Katedralo en Tegucigalpo]]
{{Vidu ankaŭ|Listo de urboj de Honduro}}
Ĉefurbo kaj plej granda urbo kun 1,09 milionoj da loĝantoj (stato 2001) estas [[Tegucigalpo]], kiu troviĝas en la suda landoparto en la montaro, en la postregiono de la pacifika bordo. Vicgranda urbo kaj grava komercocentro en la nordokcidenta regiono estas [[San Pedro Sula]] (491.000 loĝantoj), kiu distancas ĉirkaŭ 40&nbsp;km disde la kariba bordo. La tri plej gravaj internaciaj flughavenoj troviĝas en ambaŭ urboj kaj krome en [[La Ceiba]] (111.000 loĝantoj), kiu kune kun [[Puerto Cortés]] (36.000 loĝantoj) konsistigas la du plej grandajn havenurbojn ĉe la kariba marbordo.
 
<br style="clear:both"/>
 
=== Departementoj ===
{{Vidu ankaŭ|Departementoj de Honduro}}
[[Dosiero:Honduras_departments_numbered.png‎|rightdekstra|thumbeta|300px|Mapo de la departementoj de Honduro]]
La regionajn administrajn unuojn de Honduro oni nomas [[departemento]]j (hispane ''departamentos''). Honduro enhavas 18 departementojn.
{{Div col|cols=2}}
Linio 136 ⟶ 135:
 
=== Akvaro ===
[[Dosiero:Choluteca_River_Tegucigalpa_Honduras.jpg|rightdekstra|thumbeta|300px|La rivero Choluteca duonigas la ĉefurbon Tegucigalpa]]
La plej multaj riveroj de la lando fluas en la atlantikan oceanon. La 320 kilometrojn longa [[Río Patuca]] kaj la 240 kilometrojn longa [[Río Ulúa]] estas la du plej longaj riveroj de Honduro. La plej granda lago kaj samtempe la plej granda akvorezervujo de Honduro estas la 285 kvadratajn kilometrojn granda [[Lago Joĥoa]].
 
Linio 157 ⟶ 156:
=== Naturmedio ===
[[Biogeografio|Biogeografie]] la lando apartenas al la [[Neotropika ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la Monda Natur-Fonduso ([[WWF]]). Ĝi entenas i.a. [[ekoregiono]]n de la [[biomo]] "[[tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj]]".
==== Mediopolitiko ====
 
==== Mediopolitiko ====
Honduro havas riĉajn plantaron kaj bestaron. Menciindas precipe la preskaŭ netuŝita plej granda interligita pluvarbaro en Centrameriko nordoriente de la lando (Moskitio) kaj krome la, post la aŭstralia Barier-rifo, mondvaste plej konata koralrifa vivsistemo ĉirkaŭ la karibaj insuloj antaŭ la hondura firmtero (Islas de la Bahía). Ambaŭkaze kontraŭleĝa senarbigo kaj brulsenradikigo pro la premo de kreskanta loĝantaro unuflanke kaj troa fiŝkaptado, marpoluado kaj kreska nombro de turismaj subakviĝantoj minacas pli kaj pli la naturmedion.
 
Linio 174 ⟶ 173:
 
==== Plantaro ====
 
Arbaroj kovras ĉirkaŭ 48,1 elcentojn de la lando ([[2000]]). [[Kverko|Kverkaroj]] kaj [[Pino|pinaroj]] kovras la iom malvarmetajn altajn landojn, en la malalta lando dominas herbejoj, [[mangrovo]]j kaj [[palmo]]j troviĝas en la bordaj regionoj. Ĉiujare oni neniigas 3.000&nbsp;km² da arbaro.
 
Kie ekzistas transporteblecoj por ligno, [[Usono|usonaj firmaoj]] jam ege malpliigis pro ekscesa ekspluato la konsiston el altvaloraj lignoj kiel [[mahagono]], [[cedro]] kaj [[makluro]]. Interempe usonaj firmaoj ekekspluatas la lignojn ankaŭ de la [[pino]]savanoj en la nordoriento. Se tiu ĉi evoluo pludaŭras, post ĉirkaŭ 20 jaroj dezertoj anstataŭos la abundegajn arbarojn.
[[Dosiero:Obscured jaguar.jpg|thumbeta|250px|rightdekstra|jaguaro]]
 
==== Bestaro ====
 
En Honduro hejmas multaj bestspecoj, i.a. [[insekto]]j, [[krokodilo]]j, [[serpento]]j, [[lacertuloj]], [[testudo]]j, [[urso]]j, [[cervo]]j, [[simio]]j, [[lupo]]j kaj [[kojoto]]j. Krome vivas ĉi tie felisedoj kiel [[jaguaro]], [[pumo]], [[oceloto]] kaj [[linko]]. Diversaj reptilioj, birdoj kaj marbestoj kompletigas la variecon de la hondura bestaro.
 
== Loĝantaro ==
 
=== Loĝantara strukturo ===
La loĝado sin koncentras sur la montara lando en la nordokcidento, la regiono ĉirkaŭ [[Tegucigalpa]] kaj la ĉepacifika sudo. Alie ol ekz. en [[Gvatemalo]] la plimulto de la hondura loĝantaro estas [[mestizoj]], do idoj de eŭropaj enmigrintoj kaj praloĝantoj de la lando. Ili konsistigas ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro. La resto de la loĝantaro estas [[indianoj]] (7 %), [[Afriko|afrikanoj]] (2 %) kaj [[Eŭropo|eŭropanoj]] (1 %). Ĉe la norda bordo vivas plua popolgrupo, kiu komplete konservis siajn memstarajn kulturon kaj lingvon: La [[Garifuno]]j, kiuj havas indianajn kaj afrikajn praulojn, vivas precipe en bordovilaĝoj laŭlonge de la kariba marbordo de Honduro, [[Belizo]] kaj parte en [[Nikaragvo]] kaj Gvatemalo. Male al la ofta opinio la [[Garifuno]]j ankoraŭ ne longe vivas sur la ''[[Cayos Cochinos]]'' kaj la ''[[Islas de la Bahía]]'' (golfinsuloj). La tieaj [[Garifuno]]-setlejoj ekestis nur en la [[1950-aj|50-aj]] jaroj de la [[20-a jarcento]]. En la landinterno kaj en [[Moskitio]] ankoraŭ ekzistas grupetoj de indianaj praloĝantoj. Tiuj retiriĝis en malfacile alireblajn montarajn valojn, tute izolite de la eduko- kaj sansistemo kaj de la politika vivo. Kelkaj triboj de „riverindianoj“ ankoraŭ vagadas tra la arbaroj ĉe la kariba marbordo kiel kolektantoj kaj ĉasantoj. La onta antaŭeniĝo de arbofaligistaroj detruus ankaŭ ilian vivejon.
Linio 192 ⟶ 188:
 
==== Aĝostrukturo ====
[[Dosiero:bevoelkerungspyramide.jpg|rightdekstra|thumbeta|280px|aĝostrukturo de Honduro]]
La aĝostrukturon de la hondura loĝantaro pregas la relative forta kreskado de la loĝantaro de nun 2,8 % pojare. Infanoj kaj junuloj sub 15 jaroj konsistigas pli ol trionon (41 %) de la tuta loĝantaro. Nuntempe ĉiu ino naskas po 4,1 idojn dumvive. Honduro situas je ĉiuj tiaj indikatoroj konsiderinde super la latinamerika averaĝo (pojara loĝantarkreskado: 1,6 %; loĝantaro sub 15 jaroj: 30 %; fekundecokvoto: 2,4 idoj pro ino).
 
Linio 203 ⟶ 199:
 
=== Religioj ===
 
La loĝantaro apartenas je 85–90 % al la [[Romkatolikismo|rom-kakatolika]] [[eklezio]] <ref>[http://www.auswaertiges-amt.de/diplo/de/Laenderinformationen/01-Laender/Honduras.html Länderinformationen des Auswärtigen Amtes zu Honduras]</ref>, kiu ankaŭ post la disigo de ŝtato kaj eklezio estas la plej grava morala instanco de la lando. Ĝi emfazas la socialan devon de posedantoj kaj la respondecon de la riĉuloj por la plibonigo de la stato de malriĉuloj kaj malavantaĝigitoj. Mondvaste respektata estas la [[Episkopo|ĉefepiskopo]] de Tegucigalpo, Oscar Rodríguez Maradiaga, kiu [[Kardinalo|kardinaliĝis]] en [[2001]] kaj prezidis la latinamerikan episkopokonferencon. Kiel prezidanto de la kontraŭkorupto-komisiono li uzas sian personan renomon por pli travideblo kaj sociala respondeco en la politika vivo de sia lando.
La ceteraj loĝantoj plejparte apartenas al la [[Protestantismo|protestanta]] [[malplimulto]]. Pro masiva subteno el [[Usono]] variaj protestantaj sektoj suksese misiigis, precipe sur la Islas de la Bahía. Multaj tamen praktikas sian novan religion nur dum altaj festotagoj kaj eĉ nur intermiksante ĉiuspecajn antaŭkristanismajn ideojn kaj ceremoniaĵojn. La miksdevenuloj kunfandis la religiojn de siaj prauloj kun la kredoj de siaj konkerintoj.
 
=== Malriĉeco en Honduro ===
 
Honduro estas post [[Haitio]] la lando kun plejalta [[malriĉeco]] en [[Latinameriko]]. 71,6 % de la loĝantaro vivas sub la limo de malriĉeco (fonto: TAZ). Aliaj taksokalkuloj supozas eĉ ĝis 80 %.
[[Dosiero:Honduras_house_copan.jpg|thumbeta|300px|rightdekstra|Malriĉa familio antaŭ sia domo en [[Copan]], Honduro]]
Ĉiujare multaj honduranoj elmigras eksterlanden, precipe en [[Usono]]n. La senlaboreco en Honduro altas, tamen pro la laborstrukturo la statistikoj preskaŭ ne estas fidindaj. Ĝuste la fakta malriĉeco de la kampara loĝantaro ne estas registrebla per statistiko pri senlaboreco.
 
Linio 236 ⟶ 230:
 
== Eksteraj ligiloj ==
* {{ueavikio|Honduro|{{paĝonomo}}}} {{eo}}
* [http://www.gob.hn Registaro de Honduro]
* [http://www.letsgohonduras.com Turista instituto de Honduro]
Linio 243 ⟶ 237:
{{Leginda}}
{{ADLS|2013|02}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Honduro| ]]