T-Butanolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 83:
Terc-butila alkoholo komerce devenas el la [[izobutano]] kiel kunprodukto en la produktado de la [[propilena oksido]]. Ĝi same estas preparebla per kataliza hidratigo de la [[izobutileno]], aŭ per reakcio de [[Viktor Grignard|Grignard]] inter la [[acetono]] kaj la '''etilmagnezia klorido'''.
 
Purigado de la terc-butila alkoholo plenumiĝas per simpla distilado pro formado de [[azeotropa miksaĵo]] kun akvo, kvankam komenca sekigo de la solvanto enhavanta grandaj amasoj da akvo plenumiĝas per aldono de [[benzeno]] ĝis formado de terciara [[azeotropa miksaĵo]] kaj akvodistilado.
 
Etaj kvantoj da akvo foriĝas per sekado kun '''kalcia oksido''', '''kalia karbonato''', '''kalia sulfato''' aŭ '''magnezia sulfato''' sekvata de frakcia distilado. Anhidra terc-butanolo estiĝas per posta refluo kaj distilado per [[magnezio]] aktivigita kun [[jodo]], aŭ alkalaj metaloj tia kia [[natrio]] aŭ [[kalio]]. Aliaj metodoj inkluzivas uzon de specifaj [[filtrilo]]j, aluminia terc-butilato, kalcia hidreto aŭ frakcia kristaliĝo sub inerta atmosfero. Kiel terciara alkoholo, terc-butila alkoholo estas pli rezista al oksidado kaj malpli reakciema ol aliaj izomeroj de la butanola familio.