Eldonado: Malsamoj inter versioj

1 745 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
(Forigis alidirektigilon al Eldonejo)
Etikedo: Forigis alidirektilon
Neniu resumo de redakto
'''Eldonado''' (aŭ publikigado) estas la agado fari informadon, literaturon, muzikon, softvaron kaj alitipan enhavon disponebla al la publiko por vendo aŭ senpage.<ref>[https://dictionary.cambridge.org/dictionary/english/publishing "PUBLISHING | meaning in the Cambridge English Dictionary".] dictionary.cambridge.org. Alirita la 22an de aprilo 2020. </ref><ref>En [[PIV]] ''eldoni'' estas "Publikigi k aranĝi la vendadon de verko" dum ''eldonado'' estas "Ago eldonadi" [http://vortaro.net/#eldoni NPIV] Alirita la 22an de aprilo 2020.</ref> Tradicie, la termino referencas al la distribuado de presitaj verkoj, kiel [[libro]]j, [[gazeto]]j kaj revuoj. Je la alveno de la ciferecaj informosistemoj, la kampo etendiĝis al inkludo de elektronika eldonado kaj publikigo ekzemple de [[bitlibro]]j, akademiaj gazetoj, mikropublikigo, [[retejo]]j, [[blogo]]j, [[videoludo]]j kaj similaĵoj.
 
Eldonado povas produkti privatajn, klubajn, komunajn aŭ publikajn havaĵojn kaj povas esti kondukita kiel komerca, publika, socia aŭ komunuma aktiveco.<ref> Hess, Charlotte; Ostrom, Elinor, eds. (2011). Understanding knowledge as a commons : from theory to practice. Cambridge, Mass.: MIT Press. ISBN 978-0-262-51603-7. OCLC 709863190. </ref> La komerca publikiga industrio gamas el grandaj multnaciaj konglomeraĵoj kiaj RELX, Pearson kaj Thomson Reuters<ref>[https://issuu.com/gremideditorsdecatalunya/docs/2019-global50-the-world-ranking-of-the-publishing- "GLOBAL 50. The world ranking of the publishing industry 2019".] Issuu. Alirita la 22an de aprilo 2020. </ref> ĝis miloj da malgrandaj sendependuloj. Ĝi havas variajn diviziojn kiaj: komerca/podetala publikigo de kaj fikcio kaj ne-fikcio, eduka publikigo (k-12) kaj akademia kaj scienca eldonado.<ref>[https://www.wipo.int/publications/en/details.jsp?id=4251&plang=EN "The Global Publishing Industry in 2016".] www.wipo.int. Alirita la 22an de aprilo 2020. </ref> Eldonado estas entreprenita ankaŭ fare de registaroj, la civila societaro kaj privataj kompanioj por administraj aŭ ĝeneralaj postuloj, negocoj, esplorado, kaj politikaj kaj publikaj celoj.<ref> Börjesson, Lisa (2016). "Research outside academia? - An analysis of resources in extra-academic report writing: Research Outside Academia? - An Analysis of Resources in Extra-Academic Report Writing". Proceedings of the Association for Information Science and Technology. 53 (1): 1–10. doi:10.1002/pra2.2016.14505301036. </ref> Tio povas inkludi [[Jara raporto|Jarajn raportojn]], esplorraportojn, [[merkatigo|merkatraportojn]] kaj teknikajn raportojn. Lastatempe memeldonado fariĝis tre ofta.
{{redaktata}}
259 901

redaktoj