Franca lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 163:
* [[Valona lingvo]]
{{Div col end}}
 
===Normiga franca lingvo===
{{Ĉefartikolo|Normiga franca lingvo}}
'''Normiga franca lingvo''' (en franca: ''le français standard'', ''le français normé'', ''le français neutre'' [neŭtrala franca] aŭ ''le français international'' [internacia franca]) estas neoficiala termino por normiga variaĵo de la franca lingvo. Ĝi estas serio da parolaj kaj skribaj formalaj variaĵoj uzataj de edukitaj francparolantoj de kelkaj landoj tra la tuta mondo.
 
Ĉar la franca estas plurcentra lingvo, la normiga franca enhavas variajn lingvajn normojn (konsistantajn el preskriba uzado). La sintakso, morfologio, kaj ortografio de normiga franca estas klarigita en variaj verkoj pri gramatiko kaj stilo kiel la ''Bescherelle'', referenca resumo de verbaj konjugacioj unuafoje kompilita en la 19a jarcento fare de Louis-Nicolas Bescherelle el Francio, kaj ''Le Bon Usage'' verkita en la 20a jarcento fare de la belgan gramatikisto Maurice Grevisse.
 
En Francio, la normiga franca estis bazita sur la prononco kaj vortotrezoro uzataj en la formalaj niveloj de la franca en Ĉeflanda Francio kaj partikulare en la areo de [[Parizo]], pro kio foje oni parolas pri la ''Pariza franca'', kiel [[sinonimo]] de la normiga franca lingvo.
 
===Kanada franca===
{{Ĉefartikolo|Kanada franca}}
'''Kanada franca''', en angla ''Canadian French'' kaj {{lang-fr|français canadien}}, estas la Franca lingvo parolata en [[Kanado]]. Ĝi inkludas multajn variaĵojn, el kiuj la plej elstaraj estas la [[Kebekia franca]]. Iam la esprimo ''Kanada franca'' referencis nur al la Kebekia franca kaj al la tre rilataj variaĵoj de [[Ontario]] kaj de Okcidenta Kanado — kontraste kun la [[Akadia franca]], kiu estas parolata en kelkaj areoj de orienta [[Kebekio]], [[Nov-Brunsviko]] (inklude la [[Ŝjako|Ŝjakan]] dialekton), kaj en kelkaj areoj de [[Nova Skotio]] (inklude la dialekton de la Golfeto Sankta Maria). PEI kaj [[Novlando kaj Labradoro]] havas apartan parolmanieron nome [[Novlanda franca]].
 
== Historio ==