Kanado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
akuzativo + gramatikeca Esperantigo
Linio 203:
[[File:Arret.jpg|thumb|upright|La [[Haltŝildo|"arrêt" ŝildoj]] (franca por "halto") estas uzataj en Kanado dum la anglalingva vorto ''stop,'' kiu estas ankaŭ valida franclingva vorto, estas uzata en Francio kaj en aliaj franc-parolantaj landoj kaj regionoj.]]
La [[franca]] estas la dua plej ofta lingvo en Kanado, post la [[Angla lingvo|angla]], kaj ambaŭ estas oficialaj lingvoj je federacia nivelo. Ĝi estas la unua lingvo de 9.5 milionoj da personoj aŭ 29% kaj la dua lingvo por 2.07 milionoj aŭ 6% de la tuta loĝantaro de Kanado.<ref name="Qu'est-ce que la Francophonie">[http://www.axl.cefan.ulaval.ca/francophonie/francophonie.htm "Qu'est-ce que la Francophonie?".] Alirita la 16an de januaro 2020. </ref> La franca estas la nura oficiala lingvo en la provinco [[Kebekio]], estante gepatra lingvo de ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj, aŭ preskaŭ 80% (Popolnombrado de 2006) de la provinco. Ĉirkaŭ 95% de la parolantaro de Kebekio parolas la francan ĉu kiel unua ĉu kiel dua lingvo, kaj por kelkaj kiel tria lingvo. Kebekio estas ankaŭ hejmo de la urbo [[Montrealo]], kiu estas la 4a plej granda franc-parolanta urbo en la mondo, laŭ nombro de parolantoj de unua lingvo.<ref>{{Cite web |url=http://www.touristmaker.com/blog/what-are-the-largest-french-speaking-cities-in-the-world/ |title=What are the largest French-speaking cities in the world? |website=Tourist Maker |language=en-US |access-date=2016-10-06}}</ref> [[Nov-Brunsviko]] kaj [[Manitobo]] estas la nuraj du oficiale dulingvaj provincoj, kvankam la plena dulingvismo estas aprobita nur en Nov-Brunsviko, kie ĉirkaŭ unu triono de la loĝantaro estas francparolanta. La franca estas ankaŭ oficiala lingvo de ĉiuj el la teritorioj ([[Nordokcidentaj Teritorioj]], [[Nunavuto]], kaj [[Jukonio]]). El tiuj tri, Jukonio havas plej francparolantoj, kio enhavas ĝuste sub 4% el la loĝantaro.<ref>{{cite web|url=http://www12.statcan.ca/english/census06/data/topics/RetrieveProductTable.cfm?ALEVEL=3&APATH=3&CATNO=&DETAIL=0&DIM=&DS=99&FL=0&FREE=0&GAL=0&GC=99&GK=NA&GRP=1&IPS=&METH=0&ORDER=1&PID=89201&PTYPE=88971&RL=0&S=1&ShowAll=No&StartRow=1&SUB=701&Temporal=2006&Theme=70&VID=0&VNAMEE=&VNAMEF=&GID=838089 |title=Detailed Mother Tongue (186), Knowledge of Official Languages (5), Age Groups (17A) and Sex (3) (2006 Census) |publisher=2.statcan.ca |date=7a de decembro, 2010 |accessdate=22a de februaro, 2011}}</ref> Krome, kvankam la franca ne estas oficiala lingvo en [[Ontario]], nome la leĝo ''Loi sur les services en français'' aŭ ''French Language Services Act'' sekurigas, ke la provincaj servoj estas disponeblaj en la franca lingvo. Tiu "Act" aplikiĝas al areoj de la provinco kie estas gravaj francparolantaj komunumoj, nome en Orienta kaj Norda Ontario. Aliloke, konsiderindaj franc-parolantaj minoritatoj troviĝas en suda Manitobo, [[Nov-Skotio]], [[Insulo de Princo Eduardo|Princo Eduardo]] kaj la Duoninsulo [[Port-au-Port]] en [[Novlando kaj Labradoro]], kie la unika [[Novlanda Franca]] dialekto estis historie parolata. Pli malgrandaj aroj da francparolantoj ekzistas en ĉiuj aliaj kanadaj provincoj. La urbo [[Otavo]], nome kanada ĉefurbo, estas fakte dulingva, kiel aliflanke de rivero el Kebekio, antaŭ grandurbo [[Gatineau]], kaj oni proponas registarajn servojn en franca same kiel en angla.
 
===La angla en Kanado===
{{Ĉefartikolo|Kanada angla lingvo}}
La '''kanada angla lingvo''' estas [[dialekto]] de la [[angla lingvo]] uzata en Kanado. Kombinas elementojn de la [[Usona angla lingvo|usona angla]] kaj [[Brita angla lingvo|brita angla]]. La kanada angla lingvo estas tre simila al la angla lingvo kiu estas parolata en la pacifika nordokcidenta parto de [[Usono]]. Tamen, uzas plejparte britanglan ortografion (te: ''colour'' anstataŭ ''color'', ''zed'' anstataŭ ''zee'', ktp.). Difina trajto de la kanada angla estas "vokala levo". La diftongoj /aɪ/ kaj /aʊ/ "levas" antaŭ senvoĉaj konsonantoj, konkrete /p/, /t/, /k/, /s/, /ʃ/ kaj /f/. En tiaj okazoj, /aɪ/ igas [ʌɪ~ɜɪ~ɐɪ].
 
=== Indiĝenaj lingvoj ===