Diskuto:Ĝiismo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tirifto (diskuto | kontribuoj) →Ĝiismo ne entenas riismon: nova sekcio |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:17, 23 apr. 2020
Ĝiismo ne entenas riismon
Saluton. La artikolo malprave sciigas, ke oni uzas la neoficialan pronomon »ri« en ĝiismo. Ĝi citas la artikolon pri »ĝi-riismo« de s-ano Cyril BROSCH[1], kiu ne kreis (nur inkluzivis) la ideon de ĝiismo, ne estas por ĝiistoj universale akceptata normo, kaj prezentas proponon pli grandan, tute apartan. La sola ideo komuna al ĉiuj ĝiistoj estas uzado de »ĝi« kiel seksneŭtrala pronomo por homoj. La elstarigo de »ri« do grave misinformas pri uzado de ambaŭ pronomoj; bonvolu permesi ĝustigojn.