24-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: armena genocido - kompletigo
→‎Eventoj: bombaj atakoj en 1942
Linio 38:
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
**[[1940]]: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en [[Sejny]] 10 loĝantojn de apuda vilaĝo pro mortigo de germano fare de nekonataj kaŭzintoj; germana polico [[deportado|deportis]] de [[Ostrów Wielkopolski]] kelkdekon de [[poloj]] al [[koncentrejo]]; poloj en [[Rawicz]] ŝanĝis [[vojmontrilo]]jn kaj detruis parton de avertaj signoj, pro kio germanaj taĉmentoj vojeraris tra la urbo
** '''Germana politikisto kaj ĉefo de [[SS (organizaĵo)|SS]] [[Heinrich Himmler]] ordonis fondi en [[okupado|okupata]] Pollando [[naziismo|nazian]] koncentrejan komplekson - [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]]''' - ĝis 1945 en ĝi pereis 1,1 miliono de personoj, en tio ĉirkaŭ 960 mil [[judoj]], 75 mil [[poloj]], 20 mil [[ciganoj]], 18 mil civitanoj de [[Sovetunio]] kaj 7 mil personoj de aliaj [[nacieco]]j; Pollando unuan fojon partoprenis okaziĝantan la 23-an kaj 24-an de aprilo kunsidon de Plej Supera [[milito|Milita]] Konsilio, dum kiu oni priparolis sendon de polaj taĉmentoj al la [[Operaco Weserübung|fronto en Norvegio]]; Memstara Sendependa Brigado de [[Podhale]]-Pafistoj nombranta 4 800 soldatojn fornavigis post noktomezo de la haveno [[Brest (Francio)|Brest]] por batali kontraŭ [[germanoj]] en [[Norvegio]]; nord-oriente de [[Trondheim]] [[germanoj]] okupis [[Steinkjer]]; [[Josef Terboven]] estis nomumita komisaro de [[Nazia Germanio]] en Norvegio; [[Bejruto]]: franca komananto generalo [[Maxime Weygand]] per solena [[tagmanĝo]] regalis [[stabo]]n de Aŭtonomeca Brigado de [[Karpatoj|Karpataj]] Pafistoj;
** [[1941]]: En [[Varto]]-Lando oni malpermesis al germanoj partopreni [[diservo]]jn por poloj - pro malrespekto ili povis esti senditaj al koncentrejoj
** '''Evakuo al [[Kreto (insulo)|Kreto]] kaj al [[Egiptio]] de ĉirkaŭ 50 mil [[Aliancanoj|aliancaj]] soldatoj (ĉefe britaj) de [[plaĝo]]j kaj [[haveno]]j de [[Grekio]]''', [[okupado|okupita]] de germanoj; [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" apelaciis ''Por 60 000 [[militkaptito]]j-[[poloj]] [[Ameriko]] sendas 8 000 pakaĵojn unufoje por 2 semajnoj'' - nur 2 500 polinoj okupiĝas pri tio; Balkana Fronto: komenco de germana atako al defendlinio sur la [[istmo]] [[Termopiloj]] al britaj [[ariergardo]]j; generalo [[Aleksandros Papagos]] rezignis sian postenon kaj restis en [[Atenoj]]; renkonto de [[Adolf Hitler]] kun [[Miklós Horthy]] en [[Mönichkirchen]] - [[hungaroj]] ricevis el disdivido de la jugoslavia [[predo]] [[Bačka]] kaj [[Baranya]]
** [[1942]]: [[Gestapo]], ĝendarmaro kaj SS [[murdo|murdis]] en Wiski kaj Rudno ([[Lublinio]]) sume kelkdekon de personoj kaj en [[Nowy Targ]] 5 virojn; '''[[Gestapo]] malkovris en [[Poznań]] agantan de 1940 [[Pola Partizana Ŝtato|subteran organizaĵon]] Asocio de Revenĝo''', kiu interalie pere de [[kelnero]]j ŝutis al manĝo produktitan de ĝi [[veneno]]n al germanaj altranguloj aparte malamike rilatantaj kontraŭ [[poloj]]
** [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: Komandantaro de la [[Tverj|Kalinina]] Fronto rompis atakon al [[Rĵev]]; '''ĉesis funkcii "[[Batalo ĉe Stalingrado|la vivovojo]]" liganta [[Leningrado]]n kun resto de la lando tra la frostigita lago [[Ladoga (lago)|Ladoga]]''' - dum ĝia ekzisto oni liveris al la urbo 361 109 [[tuno]]jn da [[nutraĵo]], [[municio]], [[eksplodaĵo]]j, [[brulaĵo]]j kaj evakuiĝis 514 069 civiluloj,vunditaj aŭ malsanaj; nokte de la 24-a/25-a de aprilo Bomba Korpuso de [[RAF]] atakis [[Rostock]], [[Luftwaffe]] atakis [[Exeter]] (25 [[bombaviadilo]]j)
** [[1943]]: '''[[Volinia masakro]]: [[ukrainoj]] murdis en Huta Antonowiecka ĉirkaŭ 600 polojn''', en Wesołówka kelkdekon, kaj en du vilaĝoj de distrikto Kowel 93 polojn
** [[Winston Churchill]] en letero al [[Stalin]] pri la [[masakro de Katin]] opiniis kontraŭ ties enketado flanke de iu ajn internacia organizaĵo sur teritorioj [[okupado|okupataj]] de Germanio kaj lia ministro pri eksterlandaj aferoj petis generalon [[Władysław Sikorski]] pri retirigo de la koncerna peto al [[Ruĝa Kruco]] - la pola generalo forĵetis tiun sugeston