DVD: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e referenco
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''DVD''' (aŭ malofte '''lumdiskego'''<ref>[https://bertilow.com/div/komputada_leksikono/LO.html#lumdiskego Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij]</ref>) estas disko kiu entenas informojn pere de [[cifereca]] registrosistemo simila al tiu de [[KD]]. Tiuj diskoj havas diametron de 12 centimetroj, same kiel KD, sed havas pli grandan datumspacon - ĉe ambaŭ flankoj de la disko kaj ĉe ĉiu en du tavoloj - sume ĝis 9 [[bitoko|GB]].
 
La mallongigo ''DVD'' ne havas oficialan longan formon. Oni origine proponis ĝin kiel mallongigon de la [[angla lingvo|angla]] ''Digital Versatile Disc'' (Diĝita [Cifereca] Variuza Disko), oni origine kreis DVD-ojn por konservi [[video]]jn. Sed jam frue oni pripensis la uzadon de DVD-oj por aliaj [[datumoj]], ne nur videoj. Tial kelkaj el la [[entrepreno]]j, kiuj kunlaboris pri la kreado de la DVD-formato, proponis la longan formon ''Digital Versatile Disc'' (Diĝita [Cifereca] Variuza Disko). Ĉar la diversaj kunlaborantaj entreprenoj ne povis trovi interkonsenton, la oficiala nomo estas la mallongigo ''DVD''.
 
En [[Esperanto]] oni ankaŭ ofte diras ''lumdiskego'' por DVD, ĉar ĝi havas pli grandan datum-spacon ol lumdisko ([[KD]]). Tamen, kelkaj opinias ke tio estas misuzo de la sufikso ''-eg''. Kiam DVD estas uzata por konservi videon, oni foje ankaŭ nomas ĝin ''viddisko''.