Brandenburga Johanitordeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
La ordena regulo; ne plu kunigenda atkolo; ĝermo
Linio 1:
{{kunigu|Ordeno de Johanitoj}}
[[Dosiero:JoKreuz.jpg|eta|150px|dekstre|<center>simbolo de la Ordeno de Johanitoj - centre la [[malta kruco]].]]
La '''Brandenburga Johanitordeno''' aŭ '''Ordeno de [[Sankta Johano]]''' aŭ ankoraŭ '''Ordeno de Johanitoj''' (en la [[germana lingvo|germana]] ''Der Johanniterorden'' aŭ plej komplete ''Balley Brandenburg des Ritterlichen Ordens Sankt Johannis vom Spital zu Jerusalem''), ek de la jaro [[1538]], estas [[Germanoj|germana]] kaj [[protestantismo|protestanta]] [[Ordeno|Kavalirordeno]], kiu samkiel la katolika [[Malta Ordeno]] komprenas sin kiel postsekvanto de la [[Kavalira ordeno|Kavalirordeno]] de ''[[Sankta Johano de Jerusalemo]]'', kiu estas la kavalira ordeno plej antikva de la mondo fondita, probable, en [[Jerusalemo]] en la jaro 1099; tiu-ĉi plej malnova ankoraŭ ekzistanta Kavalira ordeno reiras al la Hospitalo Ordeno de [[Sankta Johano]] fondita de [[Italoj|italaj]] komercistoj en [[Jerusalemo]].
 
Nuntempe la Ordeno de Johanitoj estas la portanta institucio de la internacia laboranta [[Johanita Akcidenthelp-Organizaĵo]] (''Johanniter-Unfall-Hilfe''), kiu en [[Germanio]] havas 1,4 milionojn da membroj, de la ''Johanitaj Helpkomunumoj'', de la ''Johanita fratinaro'' kaj de pliaj malsanulejoj kaj flegejoj. Al la Ordeno de Johanitoj, kiu havas sian sidejon en [[Potsdam]], en la tuta mondo apartenas en la 18 kooperativoj respektive komandorejoj 3&nbsp;900 [[kavaliro]]j. Kiel oficanta ordenestro, {{lang-de|Herrenmeister}}, la ordenon ek de [[1999]] gvidas [[Oskaro Princo de Prusio]], nepo de la lasta germana [[imperiestro]].
 
== La ordena regulo ==
La principaro de la Ordeno de Johanitoj estas fiksita en la ordena regularo. Ĝia bazo estas la duobla tasko de la rekono de [[Jesuo Kristo]] kaj de la [[protestantismo|evangelia eklezio]] unuflanke kaj de la humanisma laboro aliflanke. La ordena regulo estas deviga por ĉiuj membroj. Ĝi ne donas detalajn instrukciojn, sed estas komprenata kiel gvidlinio por la vivo- kaj agmaniero de la unuopaj membroj. La plej gravaj devoj en la ordeno estas la penado por la kristana kredo, la fortigo de la frataro kaj la servado de la hodiaŭ socio per siaj propraj fortoj kaj kapabloj.
 
==Vidu ankaŭ==
Linio 14 ⟶ 16:
* [http://www.Johanniter.org Internacia Alianco de Johanitoj]
* [http://www.chivalricorders.org/orders/stjohn/johanger.htm Historio de la Ordeno de Johanitoj, angla]
 
{{Ĝermo|Kristanismo}}
 
[[Kategorio:Protestantismo en Germanio]]