Gargantuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Multaj lingvaj ĝustigoj.
e ortografio: Grandgousier
Linio 19:
 
==== Konsilaro al Potenculoj ====
La epizodo pri la milito prezentas du kontraŭajn manierojn regi: Pikrokolo, kun sia glorsonĝo, kaŭzas nur katastrofojn, ruiniĝon, morton. Male, la pacamanto GrangousierGrandgousier havas prosperan reĝlandon, li doneme traktas sian popolon, kaj eĉ la venkitan armeon de la malamiko. Lia donemo eble eĉ troas, ĉar la viktimoj ricevas kompenson laŭ siaj deklaroj sen ajna kontrolo. Kiu kredus tion? Estas notinde ke en tiuj politikaĵoj, Rabelezo partrujame kaj vuale kritikas la imperiestron [[Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a de Germanio]] kaj diskrete laŭdas la reĝon de Francio [[Francisko la 1-a (Francio)| Francisko la 1-a]].
 
==== Utopio ====
Linio 38:
===Infaneco kaj edukado de Gargantuo===
 
GrangousierGrandgousier [Granguzie], patro de Gargantuo ŝategas manĝi. Li edziĝas kun Gargamelle [Gargamel], filino de la reĝo de la Papilioj. El tiu unuiĝo naskiĝas Gargantuo, kiun ŝi portis dek-unu monatojn: laŭ [[Rabelezo]], longa gravedeco estas antaŭsigno ke la ido estos « ĉefverko ». Gargamelle, graveda je Gargantuo, buĉigas centmilojn da bovoj por antaŭfasta festo, kaj invitas amikojn al tiu giganta manĝado. Spite al sia gravedeco kaj al la admonoj de sia edzo, Gargamelle manĝegas tripojn kaj drinkegas vinon. Ili dancas, kantas, kverelas, ebrie parolas. Sed Gargamelle sentas tirojn en sia ventro, kaj naskas Gargantuon per nekutima vojo: li eliras el ŝia orelo kaj tuj petas drinki!
 
La patro ĝojkrias : « Que grand tu as [prononcu: Kegrantua - Kiom grandan vi havas]». De tie la nomo Gargantua. Por lin nutri, necesas miloj da bovinoj. La infano estas vestita per senmezuraj ŝuoj, vestaĵoj, zono, spado. Grandgousier elektas la kolorojn blankan kaj bluan. [[Rabelezo]] profitas la okazon por diskuti la signifon de koloroj ekde antikvaj tempoj ĝis hodiaŭ.
 
Oni poste priskribas la infanecon de Gargantuo. Ĝis lia sesa jaraĝo, li rajtas fari ĉion ajn, kion li volas, sen limo: li do manĝas, dormas, postkuras papiliojn laŭ plezuro. Li similas aliajn infanojn. Gargantuo ricevas lignoĉevalon, por ke li iĝu lerta kavaliro. Li tiom interesiĝas pri rajdado, ke li memfaras proprajn lignoĉevalojn. Gargantua havas spritan menson, kaj eĉ inventas pugpurigilon el junaj birdoj... Tiom da klereco estas por GrangousierGrandgousier nepre fleginda, li do sendas sian filon al fama teologo Thubal [[Holoferno]], por ke li lernu la latinan. Li tion faras laŭ mezepokaj metodoj: parkere, ambaŭdirekte, kaj en gotikaj literoj.
 
La patro rimarkas, ke Gargantuo idiotiĝas. Kiam Holoferno mortas, li decidas elekti Ponokrates, laŭ rekomendo de amikoj: La studentoj de Ponokrates estas invititaj kaj parolas tiom bele kaj facile, ke Grandgousier tuj volas tiun instruiston por sia filo. La reĝo de Numidio sendas gigantan ĉevalinon: Dank'al tiu donaco, Gargantuo povas ekiri al Parizo por sekvi Ponokrates. Dumvoje, la ĉevalino forviŝas mukojn kum tiom da forto ke la tuta arbaro de Beauce estas detruita.
Linio 66:
Pikrokolo imagas, ke Gargantuo kaj liaj kunuloj estas diabloj: Pro tio, li akvumas sian soldatojn per benita akvo. Ili tamen ne povas rezisti kaj forkuras. Frato Jean postsekvas ilin, estas kaptita, sed sukcesos liberiĝi. Dumtempe, unu el la malamikoj, Tukedijono, kaptitas.
 
GrangousierGrandgousier decidas liberigi Tukedijonon, tiel ke li konvinku sian reĝon de la stulteco de la entrepreno. Tukedijono proponas al Pikrokolo ke li faru pacon, sed pro la donacoj de GrangousierGrandgousier, Hastivau pridubas la lojalecon de Tukedijono. Ĉi-lasta protestas kaj murdas Hastivau, kaj estas murdita de Pikrokolo. Milito pluiras, kaj la kastelo de Pikrokolo estas atakata. Pikrokolo foriras.
 
Tempo estas por paco: La soldatoj de Pikrokolo rajtas hejmeniri, kun iom da mono. Tamen, la konsilantoj de Pikrokolo restu prizonuloj. La herooj de la milito ricevas bienon kaj rajtojn, la kamparanoj monon por kompensi la detruojn kaŭzitajn de la milito.