Itala Renesanco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[ImageDosiero:God2-Sistine Chapel.png|thumbeta|400px|La ''Kreo de Adamo'', sceno el la plafono de la [[Siksta Kapelo]] fare de [[Mikelanĝelo]], ŝlosila verko de Supra [[Renesanco]].]]
[[Dosiero:Firenze Palazzo della Signoria, better known as the Palazzo Vecchio.jpg|200px|dekstra|eta|[[Florenco]], centro de la Renesanco.]]
[[FileDosiero:Raffael Stanza della Segnatura.jpg|thumbeta|[[Fresko]]j fare de [[Rafaelo]] en la ''[[Stanza della Segnatura]]'' en la [[Vatikana Palaco]].]]
[[FileDosiero:Mona Lisa, by Leonardo da Vinci, from C2RMF retouched.jpg|thumbeta|''[[Mona Lisa]]'' aŭ ''La Gioconda'' (1503–05/07)—[[Louvre]], Parizo, Francio.]]
La '''Itala Renesanco''' ({{lang-it|Rinascimento}} [rinaʃʃiˈmento]) estis la [[Renesanco|plej frua manifestado]] de la ĝenerala eŭropa [[Renesanco]], nome periodo de granda kultura ŝanĝo kaj atingaro kiu ekis en [[Italio]] dum la [[14a jarcento]] kaj daŭris ĝis la [[16a jarcento]], markante transiron inter [[Mezepoko]] kaj [[Moderna Epoko]] en [[Eŭropo]]. La termino ''Renesanco'' estas esence moderna esprimo kiu enmodiĝis en la 19a jarcento, en la verko de historiistoj kiaj [[Jules Michelet]] kaj [[Jacob Burckhardt]]. Kvankam la originoj de movado kiu estis limigita ege en la klera kulturo de intelekta kutimaro kaj sponsorado povas esti datita jam el la plej frua parto de la 14a jarcento, multaj aspektoj de italaj kulturo kaj socio restis tre mezepokeca; la Renesanco ne venis al sia kompleta tuto ĝis la fino de la jarcento. La franca vorto ''renaissance'' (''Rinascimento'' en itala) signifas "renaskiĝon", kaj fakte tiu epoko estas plej bone konata pro la renovigita intereso en la kulturo de [[klasika antikveco]] post la periodo kiun la [[Humanismo|renesancaj humanistoj]] etikedis kiel [[Malluma Epoko|Mallumaj Epokoj]].
 
== Disvolviĝo ==
Kvankam nuntempe la Itala Renesanco eble estas plej bone konata pro la [[pentrarto]] kaj la [[arkitekturo]], tiu periodo fakte atingis ĉefajn rezultojn en [[literaturo]], [[Renesanca muziko|muziko]], [[filozofio]], kaj aliaj artoj, same kiel en [[scienco]]. Italio iĝis la agnoskita eŭropa ĉefa lando en ĉiuj tiaj areoj ĉirkaŭ la malfrua 15a jarcento, kaj je variaj gradoj retenis tiun hegemonion ĝis ĉirkaŭ 1600. Tio okazis spite turbulan kaj ĝenerale katastrofa periodo en la itala politiko, laŭ kies fluo plej el Italio estis submetita fare de la ĉefaj eŭropaj potencoj, nome fare de francoj, germanoj kaj hispanoj. La Eŭropa Renesanco ekis en [[Toskanio]] (Centra [[Italio]]), kaj centriĝis en urboj kiaj [[Florenco]] kaj samregionaj.<ref>Burke, P., ''The European Renaissance: Centre and Peripheries'' (1998)</ref> Ĝi poste etendis al [[Venecio]], kie la restaĵoj de [[antikva Grekio|antikvgreka kulturo]] estis alportitaj, provizante al [[humanismo|humanistaj]] fakuloj per novaj tekstoj. La Renesanco poste havis gravan efikon sur [[Romo]], kiu estis ornamita per kelkaj strukturoj en la nova modo ''all'antico'' (antikveca), poste ege rekonstruita per la povego de humanistaj 16a-jarcentaj [[papo]]j. La Itala Renesanco pintis en la mezo de la 16a jarcento kiam invadoj fare de eksterlandanoj metis la tutan regionon en la tumulto de la [[Italaj Militoj (16a jarcento)|Italaj Militoj]]. Tamen, la ideoj kaj idealoj de la Renesanco daŭris kaj etendis al la resto de Eŭropo, komencante la aperon de la [[Norda Renesanco]], kaj de la [[Angla Renesanco]].
 
La Itala Renesanco estas plej bone konata pro siaj kulturaj atingoj. Historio de renesanca [[literaturo]] kutime ekas per [[Petrarko]] (plej bone konata pro la elegante polurita nacilingva [[soneto|sonetaro]] kiu poste estos nomata ''Canzoniere'' (kantaro) kaj pro la frenezco por [[librokolektado]] kiun li komencis) kaj per lia amiko kaj samtempulo [[Boccaccio]] (aŭtoro de ''[[Dekamerono]]''). Famaj nacilingvaj poetoj (antaŭe eŭropa poezio estis ĉefe latinlingva) de 15a jarcento inkludas la renesancajn eposajn aŭtorojn [[Luigi Pulci]] (aŭtoro de ''[[Morgante]]''), [[Matteo Maria Boiardo]] (aŭtoro de ''[[Orlando Innamorato]]''), kaj [[Ludovico Ariosto]] (aŭtoro de ''[[Orlando Furioso]]''). La verkistoj de la 15a jarcento kiaj la poeto [[Poliziano]] kaj la platonisma filozofo [[Marsilio Ficino]] etendis tradukojn el kaj Latina kaj Greka. En la komenco de la 16a jarcento, [[Baldassare Castiglione|Castiglione]] (''[[Il Cortegiano]]'') esprimis sian vidpunkton pri la idealaj gekorteganoj, dum [[Niccolò Machiavelli|Makiavelo]] rigardis al "''la verità effettuale della cosa''" — la fakta vero de la aferoj — en ''[[La Princo]]'', komponita, laŭ humanisma stilo, ĉefe el paralele antikvaj kaj modernaj ekzemploj de ''virtù'' (virto). La [[itala renesanca pentrarto]] projekciis hegemonian influon sur sekva eŭropa pentrarto dum venontaj jarcentoj, danke al artistoj kiaj [[Giotto di Bondone]], [[Masaccio]], [[Fra Angelico]], [[Piero della Francesca]], [[Domenico Ghirlandaio]], [[Perugino]], [[Michelangelo]], [[Raphael]], [[Botticelli]], [[Leonardo da Vinci]], kaj [[Ticiano]].
 
Tiu sama veras por la [[arkitekturo]], praktikita de [[Filippo Brunelleschi|Brunelleschi]], [[Leon Battista Alberti]], [[Andrea Palladio]], kaj [[Bramante]]. Ties verkoj estas la [[Florenca Katedralo]], [[Baziliko Sankta Petro de Romo]], kaj la [[Tempio Malatestiano]] en Rimini (por aludi nur kelkajn, por ne mencii multajn belegajn privatajn rezidejojn. Fine, la Aldina Presejo, fondita de la presisto [[Aldo Manuzio]], aktiva en Venecio, disvolvigis la [[Kursivo|italan tipon]] kaj la malgrandan, relative porteblan kaj malmultekostan presitan libron kiu estas portebla en unu poŝo, same kiel estis la unua kiu publikigis eldonojn de libroj en Antikva Greka. Krom kelkaj kulturaj kontribuoj, kelkaj nuntempaj historiistoj vidas tiun epokon ankaŭ kiel unu el la faktoroj por la komenco de la ekonomia bremso por Italio (aliaj estus la malfermo de la komercvojoj de [[Atlantiko]] kaj ripetaj invadoj fare de eksterlandanoj kaj malhelpoj fare de kaj la Franca kaj la [[Hispana Imperio]]j).
 
== Renesanca arkitekturo ==
{{Ĉefartikolo|Renesanca arkitekturo}}
[[FileDosiero:PalladioBramanteTempietto1570.jpg|thumbeta|upright|Bildo de Palladio pri la Templeto de Bramante.]]
Italio en la 15a jarcento, kaj la urbo Florenco partikulare, estis hejmo de la Renesanco. Estis en Florenco kie la nova arkitektura stilo havis sian komencon, malrapide evoluante el la maniero kiel [[Gotika arkitekturo|Gotiko]] kreskiĝis el [[Romanika arkitekturo|Romaniko]], sed konscie alportita de partikularaj arkitektoj kiuj klopodis revivigi la ordon de pasinta "[[Ora epoko]]". La fakula alproksimiĝo al la arkitekturo de antikveco koincidis kun la ĝenerala revivigo de lernado. Nombraj faktoroj estis influaj en ties kreado.
 
Linio 36:
{{Referencoj}}
 
== Bibliografio ==
* Baron, Hans. ''The Crisis of the Early Italian Renaissance: Civic Humanism and Republican Liberty in an Age of Classicism and Tyranny''. Princeton: Princeton University Press, 1966.
* [[Jacob Burckhardt|Burckhardt, Jacob]] (1878), ''The Civilization of the Renaissance in Italy'', trad. S.G.C Middlemore [http://www.worldwideschool.org/library/books/hst/european/TheCivilizationoftheRenaissanceinItaly/toc.html]
* Burke, Peter. ''The Italian Renaissance: Culture and Society in Italy'' Princeton: Princeton University Press, 1999.
* Capra, Fritjof. (2008), The Science of Leonardo. Inside the Mind of the Great Genius of the Renaissance. Doubleday ISBN 978-0-385-51390-6
* Cronin, Vincent
** ''The Florentine Renaissance'' (1967) ISBN 0-00-211262-0
** ''The Flowering of the Renaissance'' (1969) ISBN 0-7126-9884-1
** ''The Renaissance'' (1992) ISBN 0-00-215411-0
* Hagopian, Viola L. "Italy", in ''The New Grove Dictionary of Music and Musicians'', ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN
* Hay, Denys. ''The Italian Renaissance in Its Historical Background. Cambridge: Cambridge University Press, 1977.
* Jensen, De Lamar (1992), ''Renaissance Europe''
* Jurdjevic, Mark. "Hedgehogs and Foxes: The Present and Future of Italian Renaissance Intellectual History," ''Past & Present'' 2007 (195): 241-268, Shows Humanism has been the main concern of historians recently; Discusses the works of William Bouwsma, James Hankins, Ronald Witt, Riccardo Fubini, Quentin Skinner, J. A. Pocock, and Eric Nelson.
* Lopez, Robert Sabatino, ''The Three Ages of the Italian Renaissance'' Charlottesville: University Press of Virginia, 1970.
* Pullan, Brian S. ''History of Early Renaissance Italy.'' London: Lane, 1973.
* Raffini, Christine, ''Marsilio Ficino, Pietro Bembo, Baldassare Castiglione: Philosophical, Aesthetic, and Political Approaches in Renaissance Platonism''. Renaissance and Baroque Studies and Texts, v.21, Peter Lang Publishing, 1998. ISBN 0-8204-3023-4
* Ruggiero, Guido. ''The Renaissance in Italy: A Social and Cultural History of the Rinascimento'' (Cambridge University Press, 2015). 648 pp. [https://www.h-net.org/reviews/showrev.php?id=43204 online review]
 
== Plia legado ==
* {{cite book | author=Bayer, A. | title=''Painters of reality : the legacy of Leonardo and Caravaggio in Lombardy'' | location=New York | publisher=The Metropolitan Museum of Art | year=2004 | isbn=9781588391162 | url=http://libmma.contentdm.oclc.org/cdm/compoundobject/collection/p15324coll10/id/96665}}
* {{cite book | title=''Leonardo da Vinci: anatomical drawings from the Royal Library, Windsor Castle'' | location=New York | publisher=The Metropolitan Museum of Art | year=1983 | isbn=9780870993626 | url=http://libmma.contentdm.oclc.org/cdm/compoundobject/collection/p15324coll10/id/84801/rec/2}}
* {{cite book |editor=Bayer, A| title=''Art and love in Renaissance Italy'' | location=New York | publisher=The Metropolitan Museum of Art | year=2008 | isbn=9780300124118 | url=http://libmma.contentdm.oclc.org/cdm/ref/collection/p15324coll10/id/53033}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Wikisource|The Civilization of the Renaissance in Italy}}
* [http://www.glenndixon.org/Florence.html The High Renaissane in Florence - video]
* [http://www.vam.ac.uk/vastatic/microsites/1487_renaissance/renaissance_house.html Renaissance House] [[Victoria and Albert Museum]]
 
[[Kategorio:Historio de Italio]]